La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook
("Vizaĝlibro") atingis 4000 la 7-an de septembro. La paĝo estis kreita la
5-an de novembro 2009, kaj unu jaron poste ĝi jam havis 1738 ŝatantojn. Poste
la kresko malrapidiĝis, sed ĉi-jare la ritmo denove plivigliĝis.

Kun 585 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun ĉiam pli
granda distanco al Usono (366). Aliaj landoj kun multaj ŝatantoj estas
Francio (221), Pollando (182), Italio (178), Hispanio (174), Meksiko (130),
Germanio (122), Argentino (114), Rusio (103), Hungario (83), Britio (78),
Japanio (76), Nederlando (66), Kanado kaj Malajzio (po 60), Belgio (58),
Ĉilio (57), kaj Kolombio kaj Vjetnamio (po 55).
En marto, kiam la paĝo atingis la nombron de 3500 ŝatantoj, San-Paŭlo
estis la unua en la urba statistiko, sed intertempe Rio-de-Ĵanejro klare
superis ĝin kun 84 ŝatantoj, dum en San-Paŭlo loĝas 65 ŝatantoj.
Sekvas Parizo (49), Bonaero (45), Hanojo (39), Budapeŝto (37), Moskvo
(35), Meksikurbo kaj Seulo (po 33), Vilno (32), kaj Madrido kaj Santiago de
Ĉilio (po 31).
Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la
kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute
60,0% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (41,3%
aĝas malpli ol 35 jarojn; 18,7% estas 35-44-jaraj). Krome, 17,5% estas en
la grupo de 45-54 jaroj kaj 11,9% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj
estas 9,1% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 1,2%.
Pli ol 5000 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 563 (2014-12-13)
4500 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 494 (2013-04-03)
Ankaŭ veteranoj en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 485 (2012-12-20)
Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 473 (2012-09-26)