Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, laŭ la vortoj de Zamenhof en 'La vojo', komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo.
Kerne en la koncepto de daŭripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indiĝenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.
Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankaŭ aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, laŭ mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?
Pri daŭripova turismo en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 643 (2016-10-27)
Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)
Kongresa temo kun du dimensioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 307 (2008-11-18)
La estonteco de eŭropaj lingvoj estas minacata, diras fakuloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 214 (2005-09-11)
Monda kongreso pri lingvodiverseco, daŭripova evoluo kaj paco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 181 (2004-06-06)