La germana FAME-Fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj kaj la urbo Aalen anoncis en la ĉi-jara Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, sian decidon aljuĝi la 14-an Esperanto-Kulturpremion al dipl. inĝ. Utho Maier kaj la apotekisto Karl Heinz Schaeffer pro ilia longtempa laboro por la GermanaEsperanto-Biblioteko.
Germana Esperanto-Biblioteko, unu el la plej grandaj Esperano-bibliotekoj
en la mondo, ekzistas jam ekde aŭgusto 1908. Ekde la 15-a de decembro 1989
ĝi troviĝas en la urbo Aalen, kie ĝi estas prizorgata de s-roj Maier kaj
Schaeffer. La pravigo de la 14-a FAME-premio emfazas, ke iliaj iniciato kaj
energia kunhelpado garantiis siatempe la pluvivon de la biblioteko, kies
estonteco "kaŝiĝis en necerteco nebula". Ili ne nur savis la bibliotekon
en kriza momento. Dank' al ilia nelacigebla engaĝiĝo ĝi plu
prosperis ĝis la stato, en kiu ĝi sin prezentas nuntempe.
La transdono de la premio okazos la 30-an de marto 2014 en Aalen. La urbestro Gerhard Walter el la Esperanto-urbo Herzberg faros la laŭdparoladon pri la meritoj de la laŭreatoj. En la antaŭa tago, la 29-a de marto, okazos solenaĵo por festi la 25-jaran ekzistadon de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. En ĝi la festpreleganto estos d-ro Detlev Blanke.
Foto: Utho Maier (maldekstre) kaj Karl Heinz Schaeffer antaŭ la bretaro en la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.
Prof. Helmar Gunter Frank, unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj, forpasis post longa malsano en la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Li naskiĝis la 19-an de februaro 1933.
Helmar Frank doktoriĝis en 1958 ĉe la filozofo Max Bense, kies maniero kunigi natursciencojn, arton kaj filozofion multe influis ankaŭ lian pensadon. Frank fariĝis konata esploristo kaj aŭtoro pri kibernetiko, precipe pri ĝia apliko al estetiko, pedagogio kaj psikologio. En 1963 li iniciatis la unuan germanan konferencon pri programita instruado kaj instru-aŭtomatoj. Samjare li fariĝis profesoro ĉe la kibernetika katedro de la Pedagogia Altlernejo de okcidenta Berlino. Ekde 1972 li laboris en la Universitato de Paderborn.
Frank lernis Esperanton en 1974 per kurso de Hermann Behrmann, kiu poste nomis lian varbiĝon "mia plej granda sukceso". Frank malkovris la grandan potencialon de Esperanto por la sciencoj kaj la neceson de science pruvitaj argumentoj por la lingvo, kiun li mem preferis nomi ILo. Fine de la 1970-aj jaroj komenciĝis sub lia gvido internacia eksperimento pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kies rezultoj estas ĝis nun ofte uzataj en la informado pri la lingvo.
La kulmina atingo de Frank estis la fondo de la Akademio Internacia de laSciencoj San-Marino en 1983, kiu celis fariĝi internacia universitato. Helmar Frank estis prezidanto de AIS ĝis decembro 2007. Rimarkinda fariĝis la aperigo de sciencaj verkoj fare de AIS, kutime en dulingvaj eldonoj (Esperanto kaj iu nacia lingvo). Ekde 1995 AIS kaj UEA kunlaboras per la okazigo de AIS-kursoj lige kun la Internacia Kongresa Universitato. Helmar Frank mem kontribuis al multaj sesioj de IKU kiel populara preleganto. Ekde 1974 ĝis 2006 li partoprenis ĉiujn UK-ojn, escepte de tri.
En 1974 Frank kunfondis Eŭropan Klubon, kiu celis antaŭenigi egalrajtecan lingvopolitikon en Eŭropo.
En 1998 Helmar Frank ricevis la unuaklasan Federacian Meritkrucon de Federacia Respubliko Germanio. En 2004 li ricevis la titolon Esperantisto de la Jaro en voĉdonado de La Ondo de Esperanto. UEA premiis lin per Diplomo pro Elstara Agado en la jaro 2011.
En 2013, okaze de la 80-a datreveno de Frank, aperis Littera ScriptaManet, serta in honorem Helmar Frank, impona festlibro kun plurlingvaj eseoj de 60 amikoj liaj.
Enkonduke al la inspira artikolo Kiel konkeri la "fortikaĵon" de Frank en Esperanto (junio 1982; per "fortikaĵo" Frank celis la sciencojn), redaktoro Simo Milojević skribis: Profesoro Helmar Frank estas unu el la plej interesaj kaj valoraj personecoj, kiuj en la lasta jardeko aliĝis al la Esperanto-movado. Oni delonge ne vidis en niaj vicoj batalanton de tiaj vervo kaj kapacito.
Raymond Boré forpasis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 362 (2010-02-07)