Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 544 (2014-06-02)
Biblioteka Apogo Bachrich ekfunkcias

Dank' al malavara donaco de la gefiloj de Johano kaj Maria Bachrich, UEA povis denove starigi fondaĵon por subteni la pliriĉigon de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj. Ekde 1997 funkciis Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies kapitalo elĉerpiĝis en 2011. Lastatempe la gefiloj de ges-roj Bachrich donacis al UEA 20 000 USD (ĉ. 14 500 EUR) kiel kapitalon de la Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich. La Estraro de UEA akceptis kun granda dankemo la donacon, kiu laŭ la interkonsento kun la gefiloj Bachrich ebligos subvenciojn dum dek jaroj.

Johano (Juan) Bachrich estis eminenta venezuela esperantisto, kiu naskiĝis en 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun (Jugoslavio). Ekde 1948 li vivis en Venezuelo. Li estis longe la motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA ekde 1978 ĝis sia forpaso en 2005. Li estis ankaŭ mecenato de la Movado, kontribuante i.a. al la realigo de la instruaj videoprojektoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo. En 2000 li fariĝis Honora Membro de UEA. Lia edzino Maria, ankaŭ esperantisto, naskiĝis en 1936 kaj forpasis en 2011.

Biblioteka Apogo Bachrich disdonos subvenciojn unuafoje ĉi-jare. Ili estas celitaj al Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. Diference de la iama Apogo Thorsen, kiu subvenciis nur akiron de libroj, la subvencioj estas uzeblaj ankaŭ por aliaj varoj aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (direktoro@.spamaĵo?co.uea.org).


N-ro 544 (2014-06-02)
Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano

En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.

Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.

Tri-persona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi i.a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por la tuta trijara periodo.

Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉi tie. Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku la butonon Mi volas partopreni en la suba parto de la paĝo. La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15-a de julio 2014. La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10-a de aŭgusto.

El Gazetaraj Komunikoj

Bonetose kaj samtempe diligente en Poznano
Gazetaraj Komunikoj n-ro 517 (2013-09-25)

ARKONES invitas por la 26-a fojo al Poznano
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)

 
Supren
UEA, 2017