La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41-a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29-an de novembro. Unuafoje la Malferma
Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de
vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje
ĉiujare.Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 650 (2016-11-22)
Dum la sekva semajnfino okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 649 (2016-11-21)
UEA invitas volontulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 639 (2016-10-14)
Malferma Tago la 26-an de novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 637 (2016-10-03)
Tri prelegoj en la 44-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 603 (2016-02-12)