Kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato
(IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun
simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (
La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2015.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estos prelegoj kun rilato al la kongresa temo "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj", sed same bonvenos ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – ĉio en ne pli ol unu paĝo.
Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita
prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj
antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.
La preparlaboroj por la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en la
slovaka urbo Nitra komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La
prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, s-ro Stano Marček, kun fiero
informas, ke la prezidento de Slovakio, s-ro Andrej Kiska, akceptis la
inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la 101-a UK. S-ro Kiska
estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la 5-jaran oficon ekde
la 15-a de junio.Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)
Sekvu kio okazas dum la UK de via hejmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 625 (2016-07-24)
La 101-a UK malfermita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 627 (2016-07-24)
Aliĝu favorpreze al la 101-a UK – vi certe loĝos favorpreze!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 600 (2015-12-29)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)