La 2-an de decembro festas sian 75-an datrevenon prof. Humphrey Tonkin,
eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956,
estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel
prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia
unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de UEA, kiun funkcion li
plenumis ĝis 1980 kaj denove de 1986 ĝis 1989. De 2001 ĝis 2004 li estis
vicprezidanto de UEA.Tonkin aktivas ankaŭ kiel aŭtoro, tradukisto kaj recenzisto, kaj li estas ŝatata oratoro kaj preleganto. Fakulo pri Ŝekspiro, li ofte prelegis pri lia verkaro, interalie en la Internacia Kongresa Universitato. Li ankaŭ esperantigis la dramojn La vivo de Henriko Kvina (2003) kaj La vintra fabelo (2006) de Ŝekspiro.
Okaze de la 70-a datreveno de Tonkin UEA eldonis la festlibron La arto labori kune (red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins) kun artikoloj de 100
aŭtoroj. La impona, 900-paĝa verko estas ankoraŭ aĉetebla ĉe la
Libroservo de UEA. Filmo pri la transdono de la libro al Tonkin estas videbla en la Reta Kinejo de UEA.
Humphrey Tonkin resumas la jubilean jaron en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 486 (2012-12-26)
Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 476 (2012-10-20)
La transdono de la festlibro al Humphrey Tonkin en UEAviva
Gazetaraj Komunikoj n-ro 359 (2010-01-16)
Emociiga transdono de festlibro al Humphrey Tonkin
Gazetaraj Komunikoj n-ro 356 (2010-01-09)
Humphrey Tonkin 70-jara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 350 (2009-12-02)