La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25
julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam
estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32-a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas
ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos
ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91-a UK en
Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000
partoprenantoj.
La aliĝkotizoj plialtiĝos la 1-an de aprilo. Ĝis tiam validos la malpli
kosta tarifo de la nuna kotizperiodo. Oni povas aliĝi per la reta aliĝilo aŭ per papera aliĝilo, kiun oni
povas peti de la Centra Oficejo de UEA aŭ de la kotizperanto de UEA en sia
lando.
Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)
Sekvu kio okazas dum la UK de via hejmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 625 (2016-07-24)
La 101-a UK malfermita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 627 (2016-07-24)
Aliĝu favorpreze al la 101-a UK – vi certe loĝos favorpreze!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 600 (2015-12-29)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)