En la aprila numero de la revuo "Esperanto" aperos la oficiala statistiko pri
la membraro de UEA en 2014. Laŭ ĝi estis entute 5027 individuaj membroj, t.e. 124
pli multe ol en 2013. Plej multe da individuaj membroj liveris Germanio (462),
Brazilo (454), Francio (429), Japanio (326), Usono (269) kaj Nederlando
(206).
La plej granda kresko okazis en Brazilo (+77), evidente
dank’ al la UK en la najbara Argentino, kie la kongresa efiko estis +27.
El la modela varbado fare de la estraranoj Lee Jungkee kaj Martin Schäffer
rezultis grava kresko respektive en Korea Respubliko (+60) kaj Meksiko
(+39). Same okazis ankaŭ en Ĉinio (+36), kie Trezoro Huang Yinbao
ekfunkciis kiel nova energia kotizperanto. Menciindan falon, kvankam nur
incidentan pro la fora UK, notis Francio (-40), Rusio (-24) kaj Pollando
(-19).
La aligitaj membroj -- t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estis samtempe individuaj membroj de UEA -- nombris 9789 (-230). Sekve la tuta membraro de UEA, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 14816 (-106).
449 individuaj membroj de UEA estis samtempe individuaj membroj de ĝia junulara sekcio TEJO. Tio estas 119 pli ol en 2014, tiel ke la kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA okazis preskaŭ tute pro la plimultiĝo de junaj membroj. La nombro de junaj aligitaj membroj estis 1477 (-183). La tuta membraro de TEJO do iom ŝrumpis kaj estis 1926 (-64).
La revuo Esperanto havis 2898 pagitajn abonojn (-70) kaj la junulara revuo
Kontakto 690 (+89).
UEA havas jam pli da membroj ol en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)
Statistiko 2013: por la lasta fojo malpli da membroj?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 539 (2014-04-04)
UEA kun pli da membroj ol lastjare kaj 2500 amikoj en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 432 (2011-11-16)
Malkresko de membroj defias UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)
Pli ol 1000 membroj jam voĉdonis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 378 (2010-05-10)