Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 577 (2015-06-09)
UEA havas jam pli da membroj ol en 2014

Kun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7-an de junio estis registritaj jam 5050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago pasintjare.

La ĉi-jara kresko sekvas ĉefe el la populareco de la 100-a UK en Lillo, al kiu ĝis la komenco de junio jam aliĝis preskaŭ same multe da kongresanoj kiel al la tri antaŭaj UK-oj sume. Tiun t.n. kongresan efikon kaŭzas tio, ke la kongreskotizoj estas malpli altaj por tiuj, kiuj aliĝas al UEA minimume kiel Membro kun Jarlibro. Entute 775 kongresanoj de la Lilla UK ne membris en UEA pasintjare sed kotizis ĉi-jare. Tamen, UEA povis bonvenigi inter siaj membroj ankaŭ 380 esperantistojn, kiuj ne aliĝis al la UK.

Kiu ankoraŭ ne (re)membriĝis en UEA por 2015, povas daŭre fari tion. Plej facile tio eblas per la reta aliĝilo.

El Gazetaraj Komunikoj

Esperanto.net havas novajn aspekton kaj strukturon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 652 (2016-11-26)

Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 642 (2016-10-26)

UEA kun pli da membroj ol lastjare kaj 2500 amikoj en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 432 (2011-11-16)

Malkresko de membroj defias UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)

UEA-paĝo en Facebook havas pli ol 1500 amikojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 393 (2010-08-05)

 
Supren
UEA, 2017