UEA disdonos por la dua fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de ges-roj Bachrich pasintjare. La eminenta venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.
Biblioteka Apogo Bachrich povas subteni Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. La subvencioj estas uzeblaj por akiri librojn aŭ aliajn varojn, kiuj estas aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.
Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de
dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu
la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto 2015 papere (Nieuwe
Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (
Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 641 (2016-10-25)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 618 (2016-06-14)
Helpo de Biblioteka Apogo Bachrich al ok bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Biblioteka Apogo Bachrich unuafoje subvenciis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)
Biblioteka Apogo Bachrich ekfunkcias
Gazetaraj Komunikoj n-ro 544 (2014-06-02)