La itala juristo Giuliano Turone fariĝis membro de la Honora Patrona
Komitato de UEA. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj
k.a. eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem
parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Turone decidis
la Komitato de UEA en sia kunsido en Lillo.Turone aperigis verkojn pri juro en la itala, i.a. Il delitto di associazione mafiosa (La krimo pri mafia kuniĝo; 2008) kaj, kun Gianni Simoni, Il caffè di Sindona. Un finanziere d'avventura tra politica, Vaticano e mafia (La kafo de Sindona. Aventura financisto inter politiko, Vatikano kaj mafio; 2009).
En la 1960-aj jaroj Turone aktivis en junularaj rondoj italaj kaj internaciaj. Nuntempe li estas honora prezidanto de la laborgrupo “Esperanto por UN”, starigita de UEA. Lia hobio estas aktorado; lastatempe li fariĝis konata pro la prezentado de teatraĵoj en la UK-oj en Florenco (2006), Havano (2010) kaj ĉi-jare en Lillo. Li prizorgas ankaŭ retejon, en kiu li prezentas la ĉefverkon de Dante Alighieri en pluraj lingvoj, i.a. Esperanto.
Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 664 (2017-01-18)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Serĉata: nova redaktoro de "Esperanto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 658 (2016-12-14)
Esperanto.net havas novajn aspekton kaj strukturon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 652 (2016-11-26)
Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 642 (2016-10-26)