Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per
donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el
diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.La Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi de la jaro 2015 al s-ino Éva Farkas-Tatár el Hungario. La decido estis anoncita la 1-an de aŭgusto en la Fermo de la 100-a UK en Lillo.
Éva Farkas-Tatár naskiĝis en 1924. Ŝi lernis Esperanton 37-jara en 1961. En la sekva jaro ŝi partoprenis la Universalan Kongreson en Kopenhago, kiu tiom ravis ŝin, ke ŝi decidis plene dediĉi sin al la instruado de Esperanto. Por perfektiĝi pri tiu arto ŝi iris al la UK en Hago en 1964 por sekvi lecionojn de Andreo Cseh. Tiel komenciĝis 50-jara instrua agado per la Cseh-metodo en multaj landoj kaj ĉe multaj UK-oj kaj plej diversaj aliaj renkontiĝoj. Ŝi revenigis la Cseh-metodon al ĝia kerno: la gaja, luda maniero, dank' al kiu la lernantoj tuj ekparolas Esperante. Tiun arton ŝi transdonis al multaj novaj instruantoj, kiujn ŝi trejnis per Cseh-seminarioj, interalie en UK-oj.
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)
Premio Deguĉi al Stano Marček
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)
Lernu.net ricevis la Premion Deguĉi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Premio Diana Aitai al Siru Laine
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Premio Deguĉi al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia
Gazetaraj Komunikoj n-ro 468 (2012-08-10)