La tradicia kongresa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83-a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 euroj la aŭkcio de la 94-a UK en Bjalistoko en 2009 estas sur la tria loko.
Kiel atendite, plej altpreze estis vendita letero, per kiu L.L. Zamenhof kaj Klara Zamenhof dankis al ges-roj Arnhold pro ilia gastigado dum la 4-a UK en Dresdeno en 1908. En febra konkurso inter multaj interesatoj la letero fine estis vendita por 1100 eŭroj. La dua plej kosta aŭkciaĵo estis la honoro esti registrita kiel kongresano n-ro 1 en la 101-a UK en Nitro. Por ĝi necesis pagi 210 eŭrojn. La Kongresa Libro de la 7-a UK en Antverpeno en 1911 kostis 150 eŭrojn, dum la plej malnova aŭkciaĵo, Langue internationale Esperanto. Manuel complet, de Louis de Beaufront el 1899, kun lia aŭtora dediĉo al generalo Sebert, vendiĝis por 140 eŭroj. Por la raporto de L. Couturat kaj L. Leau pri la laboroj de la misfama Delegitaro, Compte rendu des travaŭ du Comité (15-24 oct 1907), necesis pagi 120 eŭrojn. Komuna foto de la kongresanaro de la unua UK en 1905 kaj la bindita volumo de La Revuo de la periodo septembro 1911 - aŭgusto 1912 atingis po 110 eŭrojn.
La rezulto de la aŭkcio iras favore al la Volontula Fondaĵo de UEA,
escepte de 60 eŭroj kiel kontribuo al memorŝildo pri Gaston Waringhien en
la liceo, kie li iam laboris kiel instruisto. Identa ŝildo estis
inaŭgurita en la kongresa semajno ĉe lia naskiĝdomo.
Konkurso por paĝaro pri Zamenhof
Gazetaraj Komunikoj n-ro 654 (2016-11-29)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)
Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota
Gazetaraj Komunikoj n-ro 595 (2015-11-20)
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 588 (2015-09-27)