Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 589 (2015-10-08)
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo

Kun la vendosumo de € 47 983,75 la Libroservo de UEA atingis dum la 100-a UK en Lillo sian plej bonan kongresan rezulton de pli ol dek jaroj. La plej furora titolo estis la teatraĵo Feliĉas ĉiuj, prezentita sursceneje en la UK. De ĝi vendiĝis 120 ekzempleroj, dum la ofta ĉampiono de la kongresaj libroservoj, la prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato, rikoltis 87 aĉetojn. La plej populara kompakta disko estis Kavaliriko de la grupo Kapriol’ (30 ekz.).

Sube estas listigitaj la 20 plej furoraj libroj kaj diskoj. Ne aperas bild- kaj poŝtkartoj, ludoj, glumarkoj, insignoj, skribiloj, ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. Multaj varoj estis vendataj kun granda rabato.

120 Feliĉas ĉiuj (C. Sancricca)
87 Internacia Kongresa Universitato 2015 (red. J.A. Vergara)
52 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts)
47 Fabeloj de la mezepoko (A. Striganova)
44 L’espéranto par la méthode directe (S. Marček)
42 Historio de la Esperanta literaturo (C. Minnaja, G. Silfer)
40 Sinonima vortaro de Esperanto (E. Dimov)
40 Lingvomanio (lingvo.info)
40 Kongresaj paroladoj (L.L. Zamenhof)
33 UEA en konscio de esperantistoj (Z. Galor, J. Pietiläinen)
33 Belarta rikolto 2015 (div. aŭtoroj kaj redaktoroj)
32 La templo de l’ suno (Hergé)
30 Esperanto por lernejaj klasoj, vol. 1 (J. Barboza)
30 Krimeo estas nia (K. Kniivilä)
30 Homoj de Putin (K. Kniivilä)
30 Interlingvo inter lingvoj (Red. M. Lipari kaj H. Tonkin)
30 Kavaliriko (KD; Kapriol’!)
29 Interdisciplinary Description of Complex Systems (div. aŭtoroj)
28 La Jaro 2016 (poŝagendo de FEL)
25 Kajto flugas (KD; Kajto)

El Gazetaraj Komunikoj

Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 586 (2015-08-20)

Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

Jesper Jacobsen gvidos IKU en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 558 (2014-11-21)

Lillo gastigos la 100-an UK 2015
Gazetaraj Komunikoj n-ro 493 (2013-03-24)

 
Supren
UEA, 2017