La fondaĵo "Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich", kiun UEA starigis pasintjare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn ĉi-jarajn subvenciojn. La fondaĵo asignis subvenciojn al 8 el 11 petintoj. La Libroservo de UEA jam ekspedis al la sukcesintoj librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ iliaj dezirlistoj.
Subvencion ricevis Biblioteko Carlos Domingues de Brazila Esperanto-Ligo (€ 180), Bulgara Esperanto-Asocio (€ 191), Esperanto-biblioteko en Rumonge (Burundo; € 377), Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy (€ 133), Filipina Esperanto-Junularo (€ 157), Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio; € 145), Esperanto Nicaragua (€ 158) kaj Biblioteko de "La Ondo de Esperanto" (Rusio; € 156).
La Biblioteka Apogo Bachrich daŭrigas la tradicion de la iama Biblioteka Apogo Thorsen, kies bonhavon donacis ges-roj Roma kaj Poul Thorsen kaj kiu subtenis Esperanto-bibliotekojn ekde 1997 ĝis 2011.
Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 641 (2016-10-25)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 618 (2016-06-14)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 578 (2015-06-19)
Biblioteka Apogo Bachrich unuafoje subvenciis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)
Biblioteka Apogo Bachrich ekfunkcias
Gazetaraj Komunikoj n-ro 544 (2014-06-02)