Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 596 (2015-11-24)
UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj

Per la ĵusa apero de la kolekto Tamen ĝi moviĝas! kompletiĝis la antologio de la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pli frue aperis jam du volumoj, ankaŭ ili redaktitaj de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, la nunaj prezidanto kaj sekretario de tiu plej prestiĝa Esperanta literatura konkurso. La tekstoj de Pri homoj kaj verkoj temas pri la Esperanta kulturo, dum tiuj de Interlingvo inter lingvoj traktas prilingvajn demandojn. Tamen ĝi moviĝas! estas kolekto de eseoj pri la Esperanto-movado. Same kiel en la antaŭaj volumoj, ankaŭ ĉi-foje la temaj limoj tamen ne estas tute striktaj.

Inter la enkonduko de la redaktoroj kaj la postparolo de Carlo Minnaja, Tamen ĝi moviĝas! prezentas dek du eseojn de dek aŭtoroj. Po du estas verkitaj de Mark Fettes kaj Paulo Sergio Viana. La aliaj aŭtoroj estas Toño del Barrio, Pieter Doumen, Olle Hällefors, Sten Johansson, Robert Lloancy, Nikola Rašić, Sen Rodin kaj Brandon Sowers. La plej frua el la eseoj estis premiita en 1985, la plej nova en 2012.

La Belartaj Konkursoj havas esean branĉon ekde 1975. Ĝi estis kreita per donaco de Carlo kaj Nicola Minnaja omaĝe al sia patro, la elstara itala movadano Luigi Minnaja, kies nomon portas la unua premio de la branĉo. Fine de la libro troviĝas artikolo de Michela Lipari pri la esperantista familio Minnaja kaj, krome, la poemo Al Carolina 70-jara, datrevena odo de Luigi Minnaja al lia edzino.

Tamen ĝi moviĝas! Eseoj pri la Esperanto-movado. 152p. UEA, 2015. Prezo: 10.50 EUR, triona rabato ekde 3 ekz.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA eldonis duan kolekton de premiitaj eseoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)

UEA eldonis kolekton de premiitaj eseoj pri la Esperanta literaturo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 462 (2012-07-23)

Reeldono de "Maskerado" de Tivadar Soros lanĉita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 411 (2011-04-21)

Jam la 9-a eldono de la Zamenhofa Hamleto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 238 (2006-07-24)

Reta reeldono de grava esperantologia verko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 168 (2003-06-01)

 
Supren
UEA, 2017