Kadre de la 101-a UK en Nitro okazos la 69-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (
La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2016.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estos prelegoj kun rilato al la kongresa temo Socia justeco – lingva justeco, sed bonvenos ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝo. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano de la 101-a UK kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.
UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 650 (2016-11-22)
UEA invitas volontulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 639 (2016-10-14)
Riĉa scienca programo en Nitro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 615 (2016-05-18)
Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 602 (2016-01-19)
UEA invitas volontulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 600 (2015-12-29)