La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la Malferma Tago, kiu okazos jam por la 44-a fojo sabaton, la 30-an de aprilo, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.
Ĉi-foje al la programo kontribuos tri prelegantoj. Sub la titolo Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo? Federico Gobbo prezentos dujaran eksperimenton en itala lernejo, dum kiu infanoj lernis principojn kaj praktikojn de (inter)lingvistiko. Anna Löwenstein parolos pri siaj "malantaŭkulisaj" spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net. Renato Corsetti elektis por sia prelego la certe diskutigan temon Samideanoj kun malsamaj ideoj - pensofluoj en la Esperanto-movado.
En la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 650 (2016-11-22)
Dum la sekva semajnfino okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 649 (2016-11-21)
Malferma Tago la 26-an de novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 637 (2016-10-03)
UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 599 (2015-12-07)
Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)