Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en
2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en
2013 kiam la elekto okazis inter 7 personoj.
La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).
Atentu, ke por ricevi voĉdonilon vi devas esti individua membro de UEA kaj havi aktualan poŝtadreson en la datumbazo de UEA. Por aliĝi vidu ĉe
http://uea.org/alighoj/alighilo kaj vi povas kontroli vian poŝtadreson post ensaluto ĉe
http://uea.org/via/.