La 101-a UK estos speciala en pluraj aspektoj, unu el ili estas la eblo sekvi kelkajn el la programeroj ankaŭ ne-ĉeeste.
Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj - kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj. Ĉiutage estos elsendita iu el la programeroj, kelkfoje eĉ pluraj tage. La listo de tiuj programeroj kun precizaj tempoj kaj reta ligilo por povi spekti ilin troveblas en la retejo: www.nitra2016.sk .
Se vi jam pro ajna kialo ne povis veni al la UK ĉi-jare, partoprenu almenaŭ parton de ties programo per tia ĉi reta viva elsendo!
Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)
Dum la sekva semajnfino okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 649 (2016-11-21)
La 101-a UK malfermita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 627 (2016-07-24)
Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 609 (2016-03-09)
Aliĝu favorpreze al la 101-a UK – vi certe loĝos favorpreze!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 600 (2015-12-29)