Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 644 (2016-11-12)
Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15-an de decembro en Roterdamo, Nederlando.

Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton.”

Tial ni petas niajn individuajn membrojn, kiuj pretas dediĉi sin por helpi al tia agado, bonvolu sinanonci ĉe la adreso direktoro@.spamaĵo?co.uea.org ĝis la 18-a de novembro 2016, je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo. En la mesaĝo bonvolu informi koncize (ne pli longe ol 500 karaktroj entute) pri viaj movadaj okupoj kaj kialoj por la kandidatiĝo.

Tiu voĉdono estas la unua, kiu okazas post pli ol 30 jara intervalo. Memoru, ke por ke la Ĝenerala Voĉdono estu sukcesa, necesas ke pli ol duono de la membroj partoprenu ĝin. Bonvolu helpi al la sukceso de la voĉdono, instigu viajn konatojn, vian landan asocion kaj fakan asocion partopreni en la Ĝenerala Voĉdono!

Kaze de duboj aŭ demandoj, skribu al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 664 (2017-01-18)

Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 662 (2016-12-28)

Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)

Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto de UEA progresas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 640 (2016-10-15)

Alvoko por komuna informkampanjo pri Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 623 (2016-07-21)

 
Supren
UEA, 2017