Kadre de la 102-a UK en Seulo okazos la jubilea 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (
La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2017.
Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝo. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de la ĝustatema livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono - de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.
Subteneblo por partopreni la UK-on en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 657 (2016-12-14)
Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)
Pri daŭripova turismo en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 643 (2016-10-27)
UEA invitas volontulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 639 (2016-10-14)
UEA invitas volontulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 600 (2015-12-29)