La Estraro de UEA nomumis, per unuanima decido, la novan Prezidanton kaj la novan Sekretarion de la Belartaj Konkursoj de UEA: Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz.
Kun granda dankemo al la antaŭa Prezidanto Humphrey Tonkin kaj al la antaŭa Sekretario Michela Lipari pro ilia multjara engaĝiĝo, ni deziras bonan laboron al la novaj gvidantoj, kies biografiaj notoj troviĝas sube.
Miguel Fernández Martín naskiĝis en Granado (Hispanio), en 1950. Tie li studis, krom la abiturienteco, solfeĝon kaj kant-arton. En 1968, li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ĝia Politeknika Universitato. Esperantistiĝis en 1980. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro! kaj kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboras en diversaj revuoj, inter ili Beletra Almanako, Sennaciulo, Sennacieca revuo kaj Boletín de HEF.
Aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo La profil’ de viaj spuroj kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de Valencio, kadre de la 78-a UK. Nuntempe Fernández tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro Calle del Barquillo.
Ĉefaj verkoj:
Miguel Gutiérrez Adúriz (pseŭdonime: Liven Dek, Svena Dun, M. Zocato, ktp) naskiĝis en 1950 kaj estas kemia inĝeniero.
Kiel verkisto, li estas aŭtoro de diversaj noveloj - el kiuj pluraj disponeblas en diverslingvaj tradukoj -, precipe en la verkoj Ekstremoj, Ne ekzistas verdaj steloj kaj en la libroserio Sferoj. Liaj poemoj aperis en Ibere libere, komuna poemaro de la Ibera Skolo, kaj dise en diversaj revuoj. Li tradukis en Esperanton Los niños tontos (La stultaj infanoj) de A. M. Matute, Ombroj sur verda pejzaĝo de M. Llano, Platero y yo (Platero kaj mi) de J. R. Jiménez, kaj kontribuis per siaj tradukoj al pluraj aliaj libroj kaj revuoj. Kiel preleganto kaj gvidanto de literaturaj kursoj, li partoprenis en diversaj seminarioj kaj kongresoj.
Grafike li kontribuis al la Esperanta kulturo per la dezajno de librokovriloj, ekzemple por la serio Originala Literaturo de IEM. Kiel eldonisto, li kreis plurajn libroseriojn (Sferoj, Hispana Literaturo ktp), kaj publikigis verkojn de aliaj aŭtoroj. Krome, li establis kaj administras kelkajn plene Esperantajn jutubajn kanalojn, kiujn li nutras per memfaritaj kulturaj filmetoj diverstemaj. Iama membro de la Akademio de Esperanto, li verkis la dudirektan vortaron Amika kaj lernolibron de Esperanto por hispanlingvanoj.
Konkurso por paĝaro pri Zamenhof
Gazetaraj Komunikoj n-ro 654 (2016-11-29)
Konkurso por nova Esperanto.net
Gazetaraj Komunikoj n-ro 636 (2016-09-26)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016
Gazetaraj Komunikoj n-ro 629 (2016-07-26)
Novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 626 (2016-07-24)
Nova Estraro de UEA elektita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 624 (2016-07-23)