UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017.
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.
La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.
La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.
Se la retejo uzas Drupal, prefere uzu 8.1.x
Se la retejo uzas Wordpress, prefere uzu 4.6.x
Se la retejo uzas Joomla, prefere uzu 3.6.x
Se la retejo uzas symfony, prefere uzu 2.7.x
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.
La limdato por prezenti vian proponon estas la 12-a de decembro je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.
La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.
La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi nacilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al
Novaj gvidantoj por la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 653 (2016-11-28)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 653 (2016-11-28)
Konkurso por nova Esperanto.net
Gazetaraj Komunikoj n-ro 636 (2016-09-26)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016
Gazetaraj Komunikoj n-ro 629 (2016-07-26)
Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 609 (2016-03-09)