Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 656 (2016-12-09)
Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo

La organizantoj de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantaj prezentiĝi en la Seula UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 14h00 laŭ la horzono de la Centra Oficejo de UEA la 15-an de januaro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@.spamaĵo?co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:

  • kontaktinformoj de la artistoj (laŭeble telefonnumero, retadreso, artista kaj oficiala nomoj);
  • speco (koncerto, teatro, danco ktp);
  • daŭro;
  • bezonataj teknikaĵoj;
  • mallonga teksto kun informoj pri la artisto(j)/trupo kaj resumo de la prezento (inkluzive de eventualaj specifaj petoj - teknikaj aŭ alispecaj - rilataj al la prezentaĵo);
  • specimeno de la prezento (mp3, DVD, ligilo al retejo ktp);
  • eventuala financa subteno bezonata (honorario+elspezrepago).

La decidantoj aparte bonvenigas proponojn rilatajn al la Zamenhof-Jaro 2017 (pri L.L. Zamenhof, lia idearo kaj lia agado) kaj favoros la programerojn, kiuj plej kvalite kapablos montri nian tutmondecon kaj diversecon, sub la konsidero de niaj disponeblaj financaj rimedoj.

Kandidatiĝu!

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 664 (2017-01-18)

Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 662 (2016-12-28)

S​ubteneblo por partopreni la UK-on​ en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 657 (2016-12-14)

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 650 (2016-11-22)

Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 644 (2016-11-12)

 
Supren
UEA, 2017