
Esperanto-Dokumentoj, n-ro 37E(2002)
Ĉi tiu artikolo analizas kiel kelkaj lingvoj iĝis "internaciaj", kaj ĝi citas ekzemplojn de la disvastigado kaj legitimigado de la plej vaste uzata, la angla. La temo egalecaj lingvaj rajtoj estas pritraktita rilate al la praktiko de multlingveco en interŝtataj organizaĵoj, la Ligo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj, kaj en la plej ambicia kaj ampleksa el ĉiuj ŝtatunuiĝoj, la Eŭropa Unio. Eblas pripensi alternativojn de sistemo, en kiu oni uzas malgrandan nombron da oficialaj lingvoj kaj do donas rajtojn sur maljusta bazo al homoj diverslingvaj. La artikolo plue atentigas, ke internaciaj lingvoj sin trudas al naciaj lingvoj en manieroj, kiuj ne akordas kun la principoj de homaj rajtoj.
La komuna interpreto de la termino "internacia lingvo" estas tia lingvo, kian homoj el diversaj originoj aŭ nacioj uzas inter si. En tiu senco estas multaj internaciaj lingvoj uzataj sur ĉiuj kontinentoj, de la portugala kaj hindia ĝis la latina kaj klasika araba, kaj krome linguae franche (interlingvoj) kaj piĝinoj sur malpli vastaj teritorioj.
La terminon "internacia lingvo" oni uzas ankaŭ pri artefaritaj aŭ planlingvoj, ekzemple Esperanto, lingvoj specife kreitaj por faciligi internaciajn ligojn kaj interkompreniĝon; foje oni nomas ilin internaciaj helplingvoj. Uzantoj de tiaj lingvoj ricevas subtenon de neniu nacio aŭ ŝtato, kio forte kontrastas kun la situacio de lingvoj transplantitaj tutmonden, ekzemple la angla, franca kaj hispana.
Lingva dominado fontas el konkerado, milita kaj politika subjugadoj, kaj ekonomia ekspluatado. La lingva rolo en imperiisma ekspansio estis centra elemento de la eŭropigado de la mondo. La fundamenta lingvopolitiko estis esprimita en pionira lingvoplana dokumento prezentita al la hispana reĝa kortego en 1492 (vidu la komencan citaĵon el Nebrija). Tiuepoke la ĉefaj eŭropaj lingvoj estis parolataj de nur kelkaj milionoj da homoj kaj ne estis uzataj internacie. La nuntempa rolo de la angla, franca, hispana kaj portugala indikas, kiel sukcese kaj senkompate oni trudis la principon de lingva subpremo.
Koloniantaj potencoj malofte pretis agnoski, ke lingvoj kaj kulturoj krom la propraj havas en si mem valoron kaj rajtojn. Lingvistoj sekvis en la spuroj de Nebrija, legitimigante koloniismajn lingvajn hierarkiojn (Calvet 1974; Crowley 1991). Internaciaj lingvaj hegemonioj nutras sin el kredoj kaj sintenoj pri lingvaj hierarkioj, kaj interplektiĝas kun la politiko doni pli da rimedoj al la domina lingvo.
Estis inĝenia intermilita projekto krei reduktitan version de la angla kiel "internacia helplingvo" nomatan "BASIC English" (BASIC = British American Scientific International Commercial, Brita Amerika Scienca Internacia Komerca). Oni proponis ĝin, esperante ke malpli gravaj lingvoj eliminiĝos: Kion la mondo bezonas, tio estas proksimume mil pli mortintaj lingvoj - kaj unu pli vivanta (Ogden 1934, citita en Bailey 1991, p.210). Tiukuntekste "internacia interkompreniĝo" estis rigardata unudirekta; aliajn lingvojn oni forlasu kaj alprenu la dominan, la anglan, faritan pli facile alirebla per simpligo.
Lingva imperiismo senvarie implicas superecon de la domina lingvo, kaj en la kolonia kaj en la postkolonia epokoj (Mühlhäusler 1996; Phillipson 1992). La britoj kaj usonanoj kreis vastan edukan infrastrukturon por disvastigi mondskale la anglan.1
Opinioj pri la supereco de la angla kaj ĝia taŭgeco kiel la senkompara internacia lingvo estas malnovaj. Detala esploro de la bildoj pri la angla en diversaj epokoj konkludas ke la ideoj naskitaj en la apogea koloniisma periodo, en kiu ĉefrolis Britio kaj Usono, ne ŝanĝiĝis, kiam ekonomia koloniismo anstataŭis la senperan politikan regadon de triamondaj landoj. Oni ankoraŭ kredas, ke la angla neeviteble estos la monda lingvo; kialoj por la elstara rolo de la angla en tutmondaj aferoj estas tiuj samaj, kiujn oni unue ellaboris en la deknaŭa jarcento (Bailey 1991, p.121)2.
Freŝdata ekzemplo de ŝovinista triumfismo aperis sur unuapaĝa kampanjo en Londona ĵurnalo en novembro 1991. Tiam la brita registaro ne entuziasmis pri la Eŭropa Unio, kaj Britio malmulte influis eŭropan integriĝon: Se Eŭropo havos estontaĵon, ĝi bezonos pli ol komunan valuton, komunan eksteran politikon kaj komunan juron. Ĝi devos havi komunan lingvon. Tiu lingvo povas esti nur la angla (Daily Mail, 29 novembro 1991).
Ŝtatoj, kiuj rezistas la disvastigon de la angla kaj pretendas samajn
rajtojn por siaj lingvoj, estas brulstampataj "ŝovinismaj";
ili suferas je "arkaika nacia fiero". La fundamenta kredo ŝajnis
esti tiu ĉi: oni ja sukcesis trudi la anglan kiel la dominan lingvon
en tiaj ŝtatoj, kiaj Britio kaj Usono, do la samaj procezoj aplikeblas
sur kontinenta eŭropa kaj tutmonda skaloj. Se unulingveco povas triumfi
en unu nacio (tiel oni pensas), kial ne ankaŭ internacie?
La brita registaro bone konscias pri la politikaj avantaĝoj, kiujn donas al Britio la privilegia rolo de la angla3 kaj la sekva ekonomia influo4. La gazetaro aplaŭdas samidee5. Estas daŭra torento da libroj pri diversaj aspektoj de la angla kiel tutmonda lingvo, ne ĉiuj naive celebremaj6. Freŝdata publikigaĵo komisiita de la British Council pri la estontaĵo de la angla (Graddol 1997) estas pensiga, multdimensia analizo, kiu pritraktas la rolon de diversaj faktoroj ekonomiaj, teknologiaj, kaj politikaj, kiuj eble iam elstarigos aliajn lingvojn kiel dominajn internaciajn lingvojn.
La nuna situacio estas ia "makdonaldigo", struktura malsimetrio pro ekonomia potenco; ĝin simbolas la fakto, ke 80% el la filmoj montrataj en okcidenta Eŭropo devenas el Kalifornio, dum 2% el la filmoj montrataj en Nord-Ameriko estas eŭropdevenaj. Makdonaldigon ni komprenu kiel la estigon de tutglobaj konsumantoj, servoj kaj liveristoj; ĝi estas agresa tuttaga komercado; regado de la informfluo, kiu ne atentigas homojn pri la longperspektivaj efikoj de ekologie detrua vivmaniero; konkurencado malavantaĝa al lokaj kulturkreantoj; obstaklado al lokaj iniciatoj; ĉio ĉi kuniĝas por limigi la lokan kulturspacon (Hamelink 1994). Pluraj paŝoj estis entreprenitaj, celante kontraŭi tiun influon je eŭrop-unia kaj nacia niveloj, antaŭ ĉio en Francio: oni volas protekti kulturan kaj lingvan diversecon. Sur tiu kampo estas esplorataj la interrilatoj de ekonomiaj faktoroj, kulturo kaj lingva politiko, sed endas plua prilaborado (Grin kaj Hennis-Pierre 1997).
La premoj de komerca kaj komunikila tutglobigo akordas kun la laboro de tiuj edukistoj, kiuj celas "tutgloban edukadon". Estas kleruloj, kiuj konceptas tutmondan kernan instruprogramon kune kun tutmonda ekzamensistemo kaj tutmondaj aranĝoj por certigi la kvaliton de edukado kaj trejniĝo.7 La proponata kerna programo nomas sep ŝlosilajn lernokampojn, el kiuj unu estas la "monda lingvo", deviga por ĉiuj, t.e., la angla; dua kampo koncernas aliajn lingvojn, lernendajn de tiuj malfeliĉuloj, kies denaska lingvo ne estas la angla.8 Efektive tiu edukvizio supozigas du homajn specojn: unulingvajn angleparolantojn, kaj la ceterajn, dulingvulojn. Ĝi estas recepto por revenigi al antaŭdiluva, antaŭbabela mondo, kie ĉio valora estas generata en unusola lingvo.
Tutglobiĝo ne estas fenomeno lastatempe aperinta, kvankam laŭmoda akademia pensado eble kreas tiun impreson. Kio novas, estas la amplekso kaj profundo de la globskala penetrado de kulturoj. Multajn dimensiojn de la aktuala lingvopolitiko japana klerulo pri komunikado, Yukio Tsuda, akravide esprimas per du konkuraj paradigmoj.
A. kapitalismo
B. scienco kaj teknologio
C. modernigo
Ĉ. unulingvismo
D. ideologia tutglobigo kaj internaciigo
E. transnaciismo
F. usonigo kaj homogenigo de la monda kulturo
G. lingva, kultura kaj komunikila imperiismo.
1. vidpunkto kiu respektas homajn rajtojn
2. egalrajteco en komunikado
3. multlingvismo
4. konservado de lingvoj kaj kulturoj
5. protektado de nacia suvereneco
6. stimulado de lernado de fremdaj lingvoj.
(Tsuda 1994; ni atribuis la literojn kaj ciferojn. Plua prilaborado vidu ĉe Phillipson kaj Skutnabb-Kangas 1996; Skutnabb-Kangas 1999.)
La diferencon en la du kontrastaj mondkonceptoj oni povas vidi rilate al lingvopolitiko en Afriko, kie kelkaj influoj plifortigas la disvastigon de la angla, aliaj lokajn lingvoekologiojn. Mazrui (1997) pritraktas, kiel la lingvaj hierarkioj de la koloniisma epoko daŭre fundamentas la edukpolitikon de la Monda Banko kaj Internacia Mona Fonduso, kaj aktuale influas "helpon" kune kun fifame socidetrua, malriĉiga politiko de strukturmodifoj: la vera sinteno de la Monda Banko stimulas plifortiĝon de la imperiismaj lingvoj en Afriko la Monda Banko ŝajnas rigardi la lingvan afrikigon de la tuta baza kaj postbaza edukado kiel fortostreĉon nepripensindan. Ekzemple ĝia teksto pri strategioj por stabiligi kaj renovigi universitatojn absolute ne mencias la rolon de lingvo sur tiu tria nivelo de afrika edukado laŭ strukturmodifaj programoj de la Monda Banko kaj IMF la sola vojo, kiun afrikaj nacioj povas laŭiri, estas adopto de la imperiismaj lingvoj ekde la komenco de la edukado de ĉiu infano (Mazrui 1997, p.39-40).
"Helpo" sur la eduka kampo spegulas la lingve apartisman (linguicist9) kredon, ke nur eŭropaj lingvoj taŭgas por la tasko evoluigi afrikajn ekonomiojn kaj mensojn. Pri la falseco de tiu sinteno atentigis pluraj afrikaj kleruloj, inter ili Ansre, Bamgbose, Kashoki, Mateene kaj Ngugi (aludoj ĉe Phillipson 1992; vidu ankaŭ Djite 1993; kaj aparte pri lingvaj rajtoj en Afriko Akinnaso 1994, kaj Phillipson kaj Skutnabb-Kangas 1994).
Alternativa agmaniero, bazita sur la plifortigo de afrikaj lingvoj, estas trovebla en serio da politikaj dokumentaj aprobitaj de afrikaj registaroj dum la ĵusaj dek kvin jaroj, kun apogeo en The Harare Declaration (La Deklaro de Harare), aprobita ĉe la Interregistara Konferenco de Ministroj pri Lingvopolitiko en Afriko, 20-21 marto 1997 (reproduktita en The New Language Planning Newsletter [La Nova Lingvoplana Bulteno] 11/4, junio 1997). Ĝi deklaras, ke taŭga politiko konstruita sur afrikaj lingvoj ne plenumiĝis, kaj ĝi skizas multajn strategiojn por plifortigi la ekologion de lokaj lingvoj. Ĝi rigardas la antaŭenigon de afrikaj lingvoj kiel la kernon de procezoj de demokratiigo kaj paca kunvivado:
la plej bona uzo de afrikaj lingvoj estas antaŭkondiĉo de pleja stimulado de afrikaj kreemo kaj inĝenieco en evoluigado.
Afriko, kie scienca kaj teknologia interŝanĝoj okazas en la naciaj lingvoj kiel parto de nia intelekta prepariĝo por alfronti la defiojn de la venonta jarmilo.
[afrikaj registaroj] apelacias al ĉiuj koncernatoj en Afriko kaj tra la mondo engaĝiĝi en klarpensa kaj energia kunlaboro, respektante la integrecon de la afrika identeco kaj la harmonian antaŭenigon de homaj valoroj kaj digno kiel esprimataj en afrikaj lingvoj.
La politiko de la Monda Banko, kaj la agado de donantoj kunlaborantaj kun ĝi, plifirmigas la disvastigon de la angla. Kontraste, la Deklaro de Harare provas plifortigi afrikajn lingvoekologiojn, konstrui sur la ekzistanta multlingveco, kaj utiligi lokajn lingvojn por solvi lokajn problemojn. La anglan oni povus ankoraŭ lerni kiel fremdan lingvon, sed ĝi ne estu lernata por forigi aliajn lingvojn aŭ trudi sin al ili.
La ĉi-suprajn ekzemplojn de debato pri lingvopolitiko oni devas vidi en la kunteksto de la politika realo. Por juĝi sur monda skalo lingvajn hierarkiojn, en la postkoloniisma, la postkomunisma, aŭ eŭrop-unia kuntekstoj, oni devas pensi pri ekonomiaj kaj politikaj faktoroj, pri kiel rimedoj estas disponigataj por unu aŭ kelkaj lingvoj sed ne aliaj, kaj pri ideologioj kiuj legitimigas tiajn preferojn kaj kutime donas gloron al kelkaj lingvoj kaj malaprobon al aliaj. Teoriojn pri lingvo kaj potenco, pri lingvopolitiko kaj socia strukturado, pri lingvoj en edukado, oni ankrigu en la kompleksa reala mondo de monfluoj kaj domina negocado. Jen mondo, en kiu malegaleco estas struktura kaj legitimigata de lingva apartismo. La "internacia" lingvo, la angla, estas rigardata kiel universale taŭga malgraŭ abundaj indikoj, ke ĝia vasta uzado en postkoloniismaj landoj servas profite al okcidentaj interesoj (ĝuste tion celas tutmondigo) kaj ne kontentigas la bezonojn de la plejmulto de la loĝantaro de tiuj landoj.
La paradigmo de lingva ekologio havas alian ekirpunkton. Ĝi antaŭsupozas, ke parolantoj de malsamaj lingvoj havas samajn komunikrajtojn, ke multlingveco estas dezirinda kaj stimulinda kaj faciliginda, kaj ke lingvopolitiko devas esti gvidata de principoj de egaleco kaj homaj rajtoj.
Memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.
(Zamenhof 1915, citita en Centassi kaj Masson 1995)
La Ligo de Nacioj estis kreita kiel forumo por labori por la evitado de militaj fajregoj kiel la Unua Mondmilito. La nombro da membro-ŝtatoj variis inter kvardek kaj kvindek; en la Unuiĝintaj Nacioj estas aktuale proksimume ducent. Usono restis ekster la Ligo de Nacioj malgraŭ la ŝlosila rolo de prezidento Wilson en ĝia fondiĝo.
La Ligo de Nacioj devis pripensi en kiu lingvo okazigi siajn kunsidojn. La franca estis antaŭe la plej prestiĝa lingvo de diplomatio (almenaŭ en la okcidenta mondo), sed ne ĉe ĉiuj "internaciaj" konferencoj. Ĉe la kongresoj de la Universala Esperanto-Asocio antaŭ 1914 kelkaj registaroj estis oficiale reprezentitaj; eĉ dek unu ĉe la kongreso en 1910 (Centassi kaj Masson 1995).
Malofte internaciaj organizaĵoj serioze pripensas uzi planlingvon, neŭtralan kaj ne ligitan al specifa potenco, lingvon facile lerneblan por ĉiuj. Oni emas malakcepti sen serioza konsidero pri tio, kial ĝi povus esti alternativo al "natura" lingvo.10
La eblo stimuli lernadon de Esperanto kaj eĉ uzi ĝin kiel laborlingvon estis serioze konsiderata, sed akre rezistis ĝin Francio. Pri Esperanto oni plurfoje diskutis inter 1920 kaj 1924, kaj aŭskultis raportojn pri lernado de la lingvo en 26 landoj. Delegitoj de dek unu ŝtatoj (Belgio, Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Kolombio, Ĉeĥoslovakio, Haitio, Hindio, Italio, Persio, Sud-Afriko) rekomendis en 1920, ke Esperanto estu instruata en lernejoj "kiel facila rimedo al internacia interkompreniĝo" (Lins 1988, p.49-61). Malpli grandaj ŝtatoj, inter ili kelkaj aziaj, apogis la ideon de neŭtrala internacia lingvo. Sed la fortoj apogantaj la lingvojn de la grandaj membro-ŝtatoj venkis. La ekzistanta monda potencordo estus eble endanĝerigata ne nur de neŭtrala lingvo sed ankaŭ de la pacismaj utopiaj kredoj de kelkaj esperantistoj11. La Esperanto-opcio estis malakceptita, kaj tia sinteno daŭras ĝis hodiaŭ, krom tio, ke oni donis ioman vortan agnoskon kaj konsultrilatojn ĉe UN, Unesko kaj la Internacia PEN-Klubo.
Ekzistas abunda literaturo pri Esperanto. Inter la plej signifaj sociolingvistikaj faktoj estas ke plurmiloj da infanoj tra la mondo kreskas (en pli ol 2000 familioj) kaj uzas Esperanton kiel la gepatran lingvon; ke verkado de fikcio floras, romanoj kaj poemoj originalaj kaj tradukitaj; ke ĝi estas uzata kiel la komunikilo ĉe pluraj scienckonferencoj pri multaj temoj; ke la lingvo estas multe pli rapide lernebla ol aliaj pro la senesceptaj, produktivaj reguloj, kiuj formas ĝian bazon; ke kvankam ĝi ĉerpas plejparte el la baza eŭropa vortstoko, ĝia sistemeco igas ĝin pli facile lernebla ol eŭropaj lingvoj por neeŭropanoj; ke uzkapablo en Esperanto ebligas al ĝiaj parolantoj renkonti homojn el vasta skalo de kulturaj kaj lingvaj fonoj.
En interpersona komunikado la manko de ligoj inter Esperanto kaj iu nacia ŝtato eble faciligas simetrian komunikadon, kiaj ajn estu la gepatraj lingvoj de la parolantoj. Sur la interŝtata nivelo, en politikaj institucioj debatantaj la sorton de la monda loĝantaro, manko de politika frapforto estas kompreneble la ĉefa malforto de la lingvo. Estas la potencaj ŝtatoj, kiuj povas insisti, ke iliaj lingvoj estu "oficialaj".
La koncepto de oficiala lingvo originas el la fruaj jaroj de la Ligo de Nacioj, kiam la franca kaj angla ricevis egalan rangon, kaj tiel establiĝis la fikciaĵo, ke teksto skribita en iu ajn lingvo estas reproduktebla en ĉiu ajn lingvo kaj ke la rezultaj produktoj estas tute samaj laŭ signifo (Tonkin 1996, p.14).
La sama principo de identsignifaj tekstoj regas en la Eŭropa Unio, kiu havas dek unu oficialajn lingvojn, el kiuj teorie ĉiu esprimas la "saman" semantikan enhavon. Ĉiu homo konanta la procezon kaj produktojn de tradukado scias, ke la strebo kvadratigi la cirklon de koncepta, kultura kaj lingva diferencoj estas utopia idealo malproksima de la maniero, en kiu diversaj realoj funkcias. Ekzemple, la juraj sistemoj de ĉiu el la dek kvin membroŝtatoj de la Eŭropa Unio evoluis en unike malsamaj manieroj, kaj tekstoj neniam povas signifi "la samon" en ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.
Tamen ekzistas fortoj, kiuj provas persvadi la Eŭropan Parlamenton serioze pripensi la Esperanto-opcion, kaj onidire kreskanta nombro da deputitoj de la Eŭropa Parlamento volas debati pri tiaj aferoj. Oni aŭskultis proponojn en 1993, kaj pli larĝa diskutado pri lingvopolitiko estas planata.12 Finfine tio spegulas la fakton, ke multnaciaj EU-institucioj principe akceptas multlingvecon kaj lingvan egalecon, kvankam la aktuala lingva hierarkio kontraŭbatalas tion: kelkaj lingvoj estas pli egalaj ol aliaj, aparte la angla kaj franca en EU-forumoj.
Universala Esperanto-Asocio provas influi lingvopolitikon en internaciaj organizaĵoj. La manifesto aprobita ĉe ĝia 81-a Universala Kongreso en Prago en 1996 esprimas aron da principoj, kiujn celas la movado por la "internacia lingvo Esperanto". Ili inkluzivas demokration, tutmondan edukadon (rilate al ĉiuj etnoj), efikan edukadon (pli bonan lernadon de fremdaj lingvoj), plurlingvismon, lingvajn rajtojn, lingvan diversecon, kaj homan emancipiĝon. La du principoj, kiuj plej rilatas al la nuna temo estas:
Demokratio. Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado. Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.
Lingvaj rajtoj. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj. Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.
Aldonendas, ke mi ekkonsciis nur lastatempe pri la potencialo de Esperanto pro tio, ke mi, same kiel la plejmulto de la sociolingvistoj, ĝis tiam ne rigardis ĝin kiel seriozaĵon. Krom la intelektaj argumentoj resumitaj ĉi-supre, mi havis la sperton ĉeesti du "internaciajn" konferencojn somere de 1996. Ĉe la Konferenco pri Lingvaj Rajtoj en Honkongo, la angla estis preskaŭ la sola komunikilo. Sudafrika partoprenanto esprimis sian surprizon, ke tiuj, kies kapablo uzi la anglan estis malpli ol perfekta, aparte azianoj, kiuj tre malfacile esprimis sin en la angla, akceptis la malegalajn lingvorajtojn trudatajn al ili de la organizintoj de la konferenco. Kelkajn semajnojn poste, ĉe la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, mi miregis atesti, ke pluraj miloj da partoprenantoj el la tuta mondo memfide sin esprimas en komuna internacia lingvo, inter ili pluraj azianoj, kiuj ne ŝajnis suferi malavantaĝon.
Kelkaj lingvoj ricevas prioritatajn rajtojn en internaciaj forumoj, ekzemple ĉe UN, milit- aŭ komerc-aliancoj, organizaĵoj regantaj tiajn internaciajn aferojn, kiaj ŝipveturado kaj aertrafiko, kaj profesiaj asocioj. Estas tipe, ke tie oni funkcias pere de unu aŭ pli da oficialaj lingvoj. La lingvo, kiun dum la dudeka jarcento oni pli kaj pli trudis, estas la angla, apogate de revolucioj en teknologio kaj komunikado kaj spegulante politikan, ekonomian kaj militan potencon. Dum la lingvaj hierarkioj en postkoloniismaj kuntekstoj estas ofte analizataj, internacia lingvopolitiko komprenata kiel la funkciado de lingvoj en internaciaj organizoj estas malmulte studata kaj malmulte komprenata (Tonkin 1996, p.9; vidu ankaŭ ĉe Coulmas 1996; Fettes 1996).13
Analizoj de Tonkin (1996) kaj Fettes (1996) pri la funkciado dum pluraj jaroj de la lingva sistemo ĉe UN indikas, ke la aktuala lingvoreĝimo spegulas politikan potencon pli ol ian principon de egaleco (ekzemple, la lingvojn kun la plej granda nombro da parolantoj, aŭ reprezentan selekton el la tutmonda lingva ekologio) aŭ efikecon. Kvin lingvoj (la angla, ĉina, franca, hispana, kaj rusa) akceptiĝis kiel oficialaj lingvoj de UN en 1945. La araba estis aldonita post la naftokrizo de la sepdekaj jaroj.
Teorie estas ses oficialaj lingvoj egalrajtaj ĉe UN, kaj granda kvanto da dokumentoj estas produktata en tiuj lingvoj per multekosta tradukservo. Fakte la angla estas la domina laborlingvo, kaj tion oni kaŝe akceptas ĉe UN. La franclingvaj potencoj estas esprimintaj malkontenton ĉe UN, sed vane, kaj ilia protesto malmulte rilatis al egaleco aŭ la rajtoj de aliaj lingvoj ol la franca.14 Estas tre forta rezisto kontraŭ reformo de la sistemo, ĉar ĝi spegulas aron da politikaj kompromisoj, ŝaton de la sistemo fare de tiuj, kiuj administras, kaj malemon pripensi alternativojn.
Eblaj alternativoj proponitaj de Tonkin (1996, p.22-24) inkluzivas pli malkaŝan akcepton de unusola lingvo, aŭ la angla aŭ Esperanto, aŭ pli grandan provon pliigi lingvolernadon kaj malfermitan multlingvecon, aŭ sistemon per kiu lingvoservoj estus havigeblaj kaj pagendaj. Aktuale estas nenia indiko, ke ekzistas emo ŝanĝi la sistemon, kvankam UN serĉas manierojn por limigi elspezojn kaj ĝis kvaronon de la laborbuĝeto de UN oni elspezas por interpret- kaj tradukservoj (Fettes 1996, p.119). La sistemo estas malefika: pro tio, ke multaj reprezentantoj parolas neniun el la oficialaj lingvoj flue kaj kompreneble; pro loĝistikaj problemoj provizi interpretadon en la nomumitajn oficialajn lingvojn; kaj pro malŝparoj, kiam oni tradukas tekstojn en ĉiujn oficialajn lingvojn sed poste ne multe uzas ilin. Kiel atentigis iama interpretisto en la UN-sistemo, estas paradokse dediĉi multe da mono al tiaj aferoj malgraŭ tio, ke la unuarangaj agadoj de UN, ekzemple pac-konservado, sanprizorgado, kaj la antaŭenigo de homaj rajtoj, ricevas tro malmulte (Piron 1994).
Ŝajnas juste konkludi, ke la aktuala sistemo doni rajtojn al kelkaj lingvoj havas la rezulton, ke parolantoj de aliaj lingvoj ne ricevas egalan aliron al la sistemo. Krom tio, la elekto de limigita nombro da lingvoj ne signifas, ke ne estus hierarkio inter la elektitaj _ tute male.
En la Eŭropa Unio lingvopolitiko estas tiel tikla temo, ke okazas malmulte da altnivelaj multflankaj iniciatoj. Lingvopolitiko ne havas reliefan prioritaton. Plejparte tiaj paŝoj estas kaŝaj, ne malkaŝaj. Kiel skribis la redaktisto de numero de International Political Science Review (Internacia Politikscienca Revuo) pri "la estiĝanta monda lingvosistemo": La temo lingvoj restas la granda silentaĵo de la eŭropa integriĝo. Estis multe da vortoj pri lagoj da lakto kaj montoj da butero, pri unueca valuto, pri liberaligo de migrado por EU-civitanoj kaj limigo de aliro por eksteruloj, sed la lingvo mem, en kiu oni pritraktas tiajn temojn, restas ekster diskuto (de Swaan 1993, p.244).
Malmulte da sistemaj esploroj pri lingvopolitiko estis faritaj en EU, kaj neniu ene de ellaborita multfaka kadro. Kio estas aktuale havebla, estas fragmenta kaj grandparte impresionisma. Politiksciencaj libroj pri eŭropa integriĝo neglektas la demandon pri lingvoj (ekz. Richardson 1996). Skribaĵoj pri la EU-lingvopolitiko enhavas analizon pri la reguloj, kiuj determinas lingvopolitikon, pri empiriaj pritraktoj de la uzado de specifaj lingvoj, kaj pri sintenoj pri lingvouzado. La pioniraj tekstoj estas de franc-kanadano (Labrie 1993), germano (Schlossmacher 1996), kaj norvego (Simonsen 1996), kaj sendube ne estas hazardo, ke la unuaj verkoj estas de intelektuloj el ŝtatoj, kie regas sento, ke iliaj unuaj lingvoj estas minacataj, en ĉiu kazo pro la disvastiĝo de la angla. La libroj estas en la franca, germana, kaj norvega respektive, kio eble limigas ilian legantaron. Sed multaj el la temoj estas pritraktitaj en la angla (vidu la ĉiujaran Sociolinguistica, kaj Phillipson kaj Skutnabb-Kangas 1997).
Teorie lingvopolitiko estas, same kiel kulturo, propra afero de ĉiu membro-ŝtato; sed la procezoj de tutmondiĝo kaj eŭropiĝo, kaj la intenseco de translandlimaj ligoj sur tiom da kampoj, multkaze stimulataj de paŝoj faritaj en la EU, igas nacian aŭtonomion parte iluzia. Por EU-institucioj la plej signifoplena lingvoleĝaro estas tiu de 1958, kiu donis al la kvar ĉefaj lingvoj de la fondoŝtatoj (la nederlanda, franca, germana kaj itala) egalajn rajtojn kiel oficialaj kaj laboraj lingvoj. Kiam unu post alia novaj ŝtatoj aliĝis, iliaj lingvoj aldoniĝis (la dana kaj angla en 1972, la greka, portugala kaj hispana jardekon poste, la finna kaj sveda ekde 1994). La antaŭparolo al la unua decido klarigas, ke rajtas esti lingvoj de EU tiuj, kiuj estas oficialaj sur la teritorio de membro-ŝtato. Do oni ne allasas regionajn lingvojn, kiel la kataluna en Hispanio, kvankam ĝi havas pli da parolantoj ol kelkaj el la oficialaj lingvoj.
Membreco de la Eŭropa "Unio" implicas kunfandiĝon de suvereneco kun tiuj de aliaj membro-ŝtatoj. Tial evidentas la bezono por skribaj dokumentoj rezultantaj el la intertraktado inter la membro-ŝtatoj (ekzemple, en la Konsilio de Ministroj) kaj disdonendaj en ĉiu ŝtato en la ĉefa lingvo, ĉar tekstoj surbazaj de EU-leĝoj (traktatoj, regularoj) pli gravas ol naciaj leĝoj. Ĉi-kampe klare endas kiel eble plej proksima teksta ekvivalenteco en dek unu oficialaj lingvoj.
La aktuala sistemo interpreti en la dek unu oficialajn lingvojn (11x10 eblaj kombinaĵoj) peze maloportunas, kaj sistemo de "kanala" interpretado, ekz. el la dana en la grekan pere de la franca aŭ angla, estas ofte uzata (Dollerup 1996). Principe ĉiu el la dek unu lingvoj havas la samajn rajtojn esti uzata kiel laborlingvo; praktike parolantoj de "malgrandaj" lingvoj ofte cedas siajn rajtojn kaj funkcias en unu el la "grandaj" lingvoj. Malnetaj tekstoj ofte haveblas nur france aŭ angle.
Probable la egaleco de oficialaj lingvoj ĉiam estis fikcia. La franca estis la ĉefa lingvo dum la fruaj jaroj de la EU-Komisiono en Bruselo kaj restas tia sur kelkaj kampoj. La germanoj akceptis tion, kvankam politikaj kaj komercaj estroj foje plendas, ke germanaj interesoj suferas pro tio, ke la germana fakte ne havas la samajn rajtojn.
Plejparte la eksplicitaj lingvopolitikaj planoj estas apenaŭaj; oni celas ian egalecon inter la dek unu oficialaj lingvoj. EU-programoj por pliigi moviĝojn de studentoj celas plibonigi la uzon de fremdaj lingvoj en membro-ŝtatoj kaj do formi "eŭropan" senton. Teorie la arkitektoj de eŭropigo asertas, ke kultura kaj lingva diverseco estas konservendaj. Sed la realo estas pli kompleksa, ĉu temas pri uzado de ĉiuj naciaj lingvoj sur supranacia nivelo, ĉu temas pri la rolo kaj rajtoj de malpli uzataj lingvoj ene de ĉiu ŝtato. Krome, la angla forte influas naciajn lingvojn. En EU-institucioj la angla disvastiĝas je la kosto de aliaj potencialaj pontlingvoj, aparte la franca kaj germana. La malpli "internaciaj" lingvoj de la ceteraj membro-ŝtatoj havas en la realo malmultajn rajtojn. Alivorte, ekzistas silenta akcepto de hierarkio de EU-lingvoj.
Estas malfacile antaŭdiri, kiel EU-lingvopolitiko evoluos. Restas multaj demandoj neresponditaj: ĉu EU iras al dulingva sistemo, ĉe kiu la angla estos la dua lingvo de la elituloj krom la britoj kaj irlandanoj, kiuj restos plejparte unulingvaj? Aŭ ĉu establiĝos pli alta grado de multdirekta kaj reciproka multlingveco? Ĉu EU-institucioj daŭrigos la maloportunan sistemon de tradukado kaj interpretado, aŭ ĉu oni modifos la politikon pri laborlingvoj kaj la verkado de tekstoj? Tio probable okazos, kiam novaj membroj eniros EU. Ĉu aktualaj projektoj, kiuj financas migradon de studentoj (Erasmus, Socrates, ktp), atingas sian deklaritan celon plifortigi la malpli uzatajn lingvojn, aŭ ĉu ili fakte plifortigas la anglan?15 Ĉu estas bone informata diskutado pri la ebloj uzi alternativojn, kiel ekzemple Esperanton? Kiaj balotantaroj plej influas la estiĝon de lingvopolitiko: naciaj aŭ supranaciaj elitoj, grupoj da profesiuloj, aŭ mitoj kreataj de la amaskomunikiloj kaj en politika diskutado? Ĉu oni rajtas supozi, ke pro la politika tikleco de la temo kaj pro la fragileco, sur nacia kaj supernacia niveloj, de la infrastrukturo por garantii bone informatan publikan debaton pri tiu temo, komercaj fortoj iom post iom plifortigos la anglan? Kaj se okazos tiel, ĉu je la kosto de (parolantoj de) aliaj lingvoj?
La afero ege gravas, sur multaj niveloj (individuaj, regionaj, sociaj, tutmondaj) kaj sur multaj kampoj (kulturaj, ekonomiaj, politikaj ktp), kaj en lokaj lingvo-ekologioj kaj sur la tuteŭropa nivelo.
Empiriaj esploroj indikas, ke nur la franca kaj angla efike funkcias kiel oficialaj kaj laboraj lingvoj en internaj EU-aferoj (Schlossmacher 1996, informoj kolektitaj en 1992). Nordeŭropanoj kutime uzas la anglan, sudeŭropanoj la francan. La angla plej rolas kiel komunikilo alekstere (ekz. eĉ kun postkomunistaj landoj, kie la germana estis tradicie forta). La pli nova verko de Quell (1997) konfirmas tiun impreson. La kapablo uzi la francan kaj anglan estas antaŭkondiĉo por kontentiga partoprenado en politikaj decidoj, eĉ en la Eŭropa Parlamento, kie interpret-servoj por pliaj lingvoj estas haveblaj kaj kie oni pli uzas multajn lingvojn, almenaŭ en plennombraj kunsidoj de la Parlamento.
Demandite, ĉu necesas regularo pri nova sistemo de laborlingvoj, granda plimulto (78%) de la burokratoj dungitaj de EU respondis, ke ili bonvenigus tion, sed tiel pensas multe malpli da parlamentanoj (41%; Schlossmacher 1996, p.98). Tipe estas, ke homoj parolantaj "malgrandajn" lingvojn (ekz. la danan kaj portugalan) ne deziras ŝanĝojn, supozende pro la risko, ke iliaj lingvoj estus puŝitaj eĉ pli flanken ol nun.
La sama analizo atentigas, ke estas granda nombro, kiu deziras, ke la germana estu uzata kiel lingvo kun plej alta prioritato kaj rango, kontraste al sistemo kun nur la angla, aŭ nur la franca kaj angla, kiel laborlingvoj, eĉ se tio ankoraŭ ne estas aktuala (samtekste, p.103). Kroma demando dum la esploro de Quell estis, ĉu ebla formala solvo de la temo laborlingvoj en EU estu unu-, du-, aŭ trilingva sistemo, kaj se jes, kiuj el la dek unu lingvoj ricevu tiun rolon. La rezultoj montris fortan preferon de dulingva (la franca kaj angla) aŭ trilingva (la angla, franca, kaj germana) kontraŭ unulingva. Ili pensigis krome, ke estas pli da apogo por nur-angla-sistemo inter homoj, kiuj parolas la anglan kiel duan lingvon, ol inter denaskaj parolantoj de la angla.16
Ankaŭ la verko de Schlossmacher montras larĝan skalon da opinioj pri tio, ĉu nove aliĝintaj membroŝtatoj nepre havu la samajn lingvorajtojn kiel la nuntempaj. Refoje oni rimarkas, ke malpli da burokratoj ol da parlamentanoj opinias, ke novaj lingvoj/ŝtatoj devas ricevi la samajn rajtojn.17 Estas pli ol probable, ke decidoj pri lingvopolitiko estos faritaj, kiam novaj ŝtatoj aliĝos, se nur pro tio, ke aldonaj lingvoj ege komplikos la aranĝon de samtempa interpretado. Ĉu tio signifas, ke en la estonta EU, ĉe kunsidoj, kiam ĉeestos ŝtatestroj, superaj kaj meznivelaj burokratoj, politikistoj kaj fakuloj, oni ne rajtos uzi la propran lingvon? Kiam oni allasos ilin al la eŭropa klubo (klubo, kies reguloj validas jure en ĉiu membro-ŝtato), ĉu parolantoj de la ĉeĥa, estona, hungara kaj pola aŭdiĝu nur angle kaj france? Respondojn al tiuj demandojn neniu aktuale povas doni, sed temas pri io fundamenta: ĉu EU vere estas demokratia partnereco de membro-ŝtatoj kun egalaj rajtoj?
Ĉar la aktuala politiko estas pasiva, reguligado per inercio la sola lingvo, kiu profitos de tio, estas la angla. Se oni pripensas, ke plejparte la homoj ne volas, ke la angla pli disvastiĝu, estas do strange, ke malgraŭ tio ĝi establas sin kiel la lingvon de la eŭropa burokrataro (Quell 1997, p.71).
Dum la lasta kvaronjarcento la angla alprenis rangon de internacia lingvo en EU similan al ĝia rolo en UN kaj multaj postkoloniismaj ŝtatoj, kio spegulas ĝian rolon kiel la lingvo de usonigo kaj "makdonaldigo". Tio rezultigas sekvojn por la lingvo-ekologio de EU, kiuj probable iĝos pli kaj pli videblaj dum la venontaj jardekoj. La angla havas hegemonian rolon kiel internacia lingvo, kiun internacia juro, inkluzive juron pri homaj rajtoj, neniel povas kontraŭagi, kion ajn oni deklaras en kontraktoj pri la neakceptindo de diskriminacio surbaze de lingvo (pri la limigoj de tiuj ĉi vidu ĉe Skutnabb-Kangas kaj Phillipson 1994b).
La lingva hegemonio de la angla sin montras en diversaj manieroj. Kelkaj el ili spegulas ekonomian forton. La disvastiĝo de la angla dependas malpli de militforto (kvankam "pacigo" en Bosnio plifortigas kaj pliĝeneraligas la anglan tie) ol de komercaj premoj, ne malplej tiuj de multnaciaj korporacioj kaj tutmondaj kaj regionaj organizoj, kiel EU.
Klaras, ke lingvaj hierarkioj sur la internacia nivelo ne rekte korelacias kun naciaj demografiaj aŭ ekonomiaj fortoj. La germana havas la plej grandan parolantaron en EU, la plej grandan internan merkaton kaj la plej fortan ekonomion, kaj iomete ĝi funkcias internacie, sed estas malmulte da indikoj, ke ĝi povos rivali kun la angla.
La angla krome profitas de fremdlingva lernado, kiu konfirmas la internacian lingvan hierarkion. Por povi konkurenci en la tutmonda merkato, tiuj ŝtatoj, kies lingvoj estas rivalaj interlingvoj - Francio, Germanio, kaj Hispanio - multon investas en lernadon de la angla en siaj eduksistemoj, kvankam la anglan oni rigardas minaco al lokaj kulturaj kaj lingvaj valoroj.18
Ankaŭ internacia scienca kunlaborado pli kaj pli estas dominata de la angla. Periferiaj esplorkampoj ofte falas sub monopolon de multnaciaj projektoj bazataj sur scienca kaj lingva imperiismoj:19 estas malsimetriaj rilatoj en akademia interŝanĝo, kiujn la rolo de la angla plifirmigas, kaj hierarkio de esplor-paradigmoj, kiun oni ofte legitimigas kaj senpripense interne akceptas.
La plej altranga lingvo profitas pro la bildoj prezentataj de reklamoj de multnaciaj korporacioj kaj la mensa asociado de la angla kun sukceso kaj hedonismo. Tiujn simbolojn plifortigas ideologio, kiu donas gloron al la domina lingvo kaj malgloras aliajn; tiu ĉi hierarkio estas "pravigata" kaj interne akceptita kvazaŭ normala kaj natura, kaj ne kiel esprimo de hegemoniaj celoj kaj interesoj.20 La disvastiĝo de la angla klare videblas en postkoloniisma politiko, kiu ignoras la lokan lingvoekologion. Akademiaj "okcidentaj" esploroj pri la sociologio de lingvo ofte spegulas malsimetriajn rilatojn, kiel montras recenzo de libro (verkita de nordamerikano) pri lingvopolitiko: Jen tipa specimeno de hindia kaj okcidentana kunlaborado: supraĵa kaj degna Kiam ni ignoras literaturon en regionaj hindiaj lingvoj pri la lingvoproblemoj de Hindio, ni maltrafas esencajn perceptojn. La angla lingvo donas al ni nur unu dimension, unu vidpunkton kaj unu fenestron (Kachru 1996, p.138, 140).
Tutmonde tiuj tendencoj kaj multaj aliaj, kiuj estas integraj partoj de makdonaldigo, havas la rezulton, ke kaj elitoj kaj marĝenuloj deziras kompetente uzi la anglan pro la evidenta kialo, ke oni vidas en ĝi la ŝlosilon por malfermi pordojn. La populareco de la angla ne forgesigu la fakton, ke en Afriko kiel tuto 90% de la homojn parolas nur afrikajn lingvojn. Simile statas en Hindio: parolantoj de la angla estas nur 3-5%. Se estas dezirinde, ke la civitanoj de landoj sur la tuta planedo kontribuu al la solvo de lokaj problemoj kaj uzu la lokan medion por loke konvenaj celoj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj, tio neprigas uzon de lokaj lingvoj. Lingvopolitiko devas akordigi tiujn dimensiojn de lingva ekologio kun la premoj de tutmondigo kaj internaciigo, kiuj antaŭenpuŝas la anglan lingvon. Lingvopolitiko devas esti eksplicita, kaj devas inkluzivi egalajn kondiĉojn por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj lingvoj.
Ja eblas prezenti pledon por la plilarĝigo de internacia homrajta juro, ke ĝi malhelpu la invadon de dominaj internaciaj lingvoj.
1Ŝlosila politika dokumento, The diffusion of English culture outside England. A problem of post-war reconstruction (La disvastigo de angla kulturo ekster Anglio. Problemo de postmilita rekonstruado) (Routh 1941), estis verkita de konsilisto de la British Council (Brita Konsilio), organizaĵo starigita en la 1930-aj jaroj por disvastigi la anglan kaj kontraŭstari la disvastigon de lingvoj de faŝismaj registaroj. Tio estis la fonda dokumento por krei tutgloban profesion instrui la anglan, kiu estiĝis en la malfruaj 1950-aj jaroj kaj ekde tiam furore kreskas.
La usonanoj verŝis monon en eduksistemojn de la "triamondaj" landoj, kaj grandparte en la profesion de instruado de la angla kiel dua lingvo. la elspezado de grandaj monsumoj el registaraj kaj privataj fondusoj en la periodo 1959-1970, eble la plej granda elspezo en la historio kun la celo disvastigi iun lingvon (Troike, direktoro de la Centro de Apliklingvistiko, Vaŝingtono, DC, 1977).
2Tiuj opinioj koncernas ĝian formon (amalgamon de pluraj, unuavice eŭropaj lingvoj) kaj ĝian rolon kiel perilo de kristanismo, literaturo, riĉeco, teknologio, scienco, progreso ktp. Malkonsento kun la imperiisma sinteno estas malofta, eĉ hodiaŭ (Bailey 1991, p.116). Estas longa kaj vigla tradicio pretendi doni pruvojn de anglalingva supereco sur ĉiuj kampoj de homa agado. Multaj homoj pravigis la plej fiajn maljustaĵojn. Malmultaj [pretendoj] postvivas rigoran kaj senpasian analizon (samlibre, p.287).
3Malcom Rifkind, tiam la brita ministro por eksterlandaj aferoj, diris: Britio estas monda grandpotenco kun tutmondaj interesoj pro la Commonwealth, la transatlantikaj rilatoj [kun Usono] kaj la kreskanta potenco de la angla lingvo (raporto en The Observer, 1995.09.24).
4La projekto English 2000 de la British Council, lanĉita en 1995, informas en sia publicmaterialo, ke la celo estas ekspluati la rolon de la angla por antaŭenigi britajn interesojn kiel unu faceton de la tasko daŭrigi kaj ekspansiigi la rolon de la angla kiel la monda lingvo de la venonta jarcento Paroli la anglan malfermas al homoj la kulturajn atingojn de Britio, ĝiajn sociajn valorojn kaj komercajn celojn.
5The Sunday Times, 1994.07.10: La sava vojo de la franca lingvo estas, ke oni instruu kiel eble plej efike la anglan kiel la duan lingvon en ĉiuj francaj lernejoj Nur kiam la francoj agnoskos la dominon de la angla-usona kiel la universala lingvo en ŝrumpanta mondo, ili povos efike defendi sian propran unikan kulturon Britio devas daŭrigi la laboron disvastigi la anglan kaj la britajn valorojn, kiuj fonas ĝin.
6La lastatempan inundon da libroj pri tutmondiĝo kaj la angla oni povas maldetale klasifiki kiel:
7Jen la esenco de prelego farita de la prezidanto de la British Association for International and Comparative Education (Brita Asocio por Internacia kaj Kompara Edukado), Sir Christopher Ball, dum la Tria Oksforda Konferenco pri Edukado kaj Evoluo, 1995.
(i) lerni kiel lerni
(ii) la monda lingvo
(iii) la gepatra lingvo (se alia ol la monda)
(iv) regado de numeraloj
(v) kultura legado/skribado
(vi) sociaj interrilatoj
(vii) religio, etiko, kaj valoroj.
9 Linguicism [lingva apartismo] estas difinebla kiel "ideologioj, strukturoj kaj praktikoj uzataj por legitimi, estigi kaj reprodukti malegalan dividon de potenco kaj rimedposedo (materia kaj nemateria) inter grupoj difinitaj surbaze de lingvoj" (Skutnabb-Kangas 1988).
10 Zamenhof mem citis Ovidion alude al homoj, kiuj malakceptas Esperanton sen kono de ĝiaj potencialo kaj realo: Ignoti nulla cupido, t.e., oni ne deziras tion, pri kio oni estas senscia (citita en Centassi kaj Masson 1995).
11 Aŭtune de 1915 Zamenhof skribis artikolon kun la titolo "Post la Granda Milito _ apelacio al diplomatoj", specon de politika testamento. Li proponis kvar principojn (Centassi kaj Masson 1995, p.329-331):
ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj natural kaj naturigitaj loĝantoj Neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj;
ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas ;
pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en iu regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj;
ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon geografie neŭtralan, kaj akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.
12 Das Kommunikations- und Sprachenproblem in der Europäischen Gemeinschaft _ in wie weit könnte eine Plansprache zu seiner Lösung beitragen? (La komunikad- kaj lingvoproblemo en la Eŭropa Unio _ ĝis kioma grado planlingvo povus kontribui al solvo?), Eŭropa Parlamento, Bruselo, 29 septembro 1993, organizita de la Hanns-Seidel-Fondaĵo. Dua hearing (aŭskultado al proponoj) estas planata de la Laborgrupo pri Lingvoproblemoj de la Eŭropa Unio. Detalojn oni povas ricevi ĉe UEA en Roterdamo.
13 La Centro por Esplorado kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvoproblemoj, kies sidejo estas ĉe la Universitato de Hartford, Usono, kunlige kun la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado), organizis serion da konferencoj ĉe UN pri lingvopolitiko (pri aludoj vidu ĉe Tonkin 1996).
14 Legu la rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de 2 novembro 1995, raportitan ĉe Fettes 1996, p.130.
15 Dum jardekoj la Konsilio de Eŭropo stimulas la lernadon de du fremdaj lingvoj. La EU-Komisiono en sia White Paper (gviddokumento) pri Edukado kaj Trejnado (COM[95] 590 de 1995.11.29) rekomendis, ke ĉiuj gejunuloj lernu almenaŭ du fremdajn EU-lingvojn, kaj proponis diversajn rimedojn por plifortigi lernadon de fremdaj lingvoj. Multaj lernejanoj en Eŭropo jam faras tion, kaj plejparte la EU-registaroj krom la brita pretas apogi la lernadon de du fremdaj lingvoj.
16 Kvankam Quell zorgoplene kaj singarde analizis, li emas akcepti la opinion, ke parolantoj de dua lingvo estas idealaj kiel agentoj de ŝanĝoj, ne nur ĉar ili estas forte motivataj, sed ankaŭ ĉar ili apogas lingvon, al kiu ili ne estas ligitaj en krude nacia kaj kultura maniero, kaj do oni malprobable konsideras ilin kiel apogantojn de iu politiko pro egoismaj naciismaj kialoj (Quell 1997, p.70). Eble tiu konkludo validas ene de tiu ĉi esploro; sed se oni metas ĝin en pli larĝan kuntekston, ĝi estas eble malpli ĝeneraligebla. La esploroj de Schlossmacher indikas, ke EU-burokratoj malpli ol parlamentanoj insistas pri uzo de sia unua lingvo en EU-institucioj.
17 Iugrade tiu "rezulto" povus esti nenatura rezulto de la formo de la demandaro, ĉar la demandatoj nepre devis interpreti dirojn, kiujn oni povas diversmaniere kompreni, kiel ajn zorgoplene oni vortumis ilin. Kaj ĉu Amtssprache estas ekzakta ekvivalento de official language?
18 Legu detalojn pri ŝanĝoj en fremdlingva lernado en EU-landoj dum la ĵus pasinta duonjarcento, kaj analizon de la sekvoj por elekto de lingvo en interpersona komunikado ĉe Labie kaj Quell 1997.
19 Okazas viglaj debatoj en hungaraj scienc-fakrevuoj pri la malegalaj rilatoj inter nordamerikaj sciencistoj kaj iliaj hungaraj "partneroj". Vidu la specialan numeron de Replika pri "Koloniismo aŭ partnereco? Orienta Eŭropo kaj okcidentaj socisciencoj", 1996. Mi dankas Miklós Kontra pro la atentigo pri tio.
20 Antaŭnelonga ekzemplo: altranga oficisto de la British Council rigardas la aktualan dominadon far la angla sur plej gravaj kampoj de la tutmondigo kiel same kompreneblan kiel la faktojn, ke akvo fluas malsupren kaj la suno leviĝas oriente, kaj se oni akceptas tiun socian fakton, estas legitime kaj neeviteble, ke angleparolantaj landoj strebos gajni el tiu fakto naciajn avantaĝojn (Seaton 1997, p.381).
Abou, Sélim kaj Katia Haddad (red.). La diversité linguistique et culturelle et les enjeux du développement. Montréal: AUPELF-UREF, 1997.
Akinnaso, F. Niyi. "Linguistic unification and language rights." Applied Linguistics 15, no. 2 (1992): 139-168.
Bailey, Richard W. Images of English: A cultural history of the language. Cambridge: Cambridge University Press, 1991.
Calvet, Louis-Jean. Linguistique et colonialisme: petit traité de glottophagie. Paris: Payot, 1974.
Centassi, René kaj Henri Masson. L'homme qui a défié Babel. Paris: Ramsay, 1995.
Coulmas, Florian. "Language contact in multinational organizations." Kontaktlinguistik/Contact Linguistics/Linguistique de contact: An international handbook of contemporary research, ed. Hans Goebl, Peter H. Nelde, Zden¡k Star¥ kaj Wolfgang Wölck. Berlin/New York: de Gruyter, 1996, 858-864.
Crowley, Tony. Proper English? Readings in language, history and cultural identity. London: Routledge, 1991.
de Swaan, Abram. "The emergent world language system: an introduction." International Political Science Review 14, no. 3 (1993): 219-226.
------. "The evolving European language system: a theory of communication potential and language competition." International Political Science Review 14, no. 3 (1993): 241-256.
Djité, Paulin. "Language and development in Africa." International Journal of the Sociology of Language 100/101 (1993): 149-166.
Fettes, Mark. "Inside the tower of words: the institutional functions of language at the United Nations". In Léger (red.) 1996, 115-134.
Grin, François kaj Catherine Hennis-Pierre. "La diversité linguistique et culturelle face aux règles du commerce: le cas du film et des émissions de télévision." In Abou kaj Haddad (red.) 1997, 265-286.
Kachru, Braj B. Review of Grant D. McDonnell's "A macro-sociolinguistic analysis of language vitality: Geolinguistic profiles and scenarios of language contact in India". Language in Society 25, no. 1 (1996): 137-140.
Labrie, Normand. La construction linguistique de la Communauté européenne. Paris: Henri Champion, 1993.
Léger, Sylvie (red.). Vers un agenda linguistique: regard futuriste sur les nations unies, Towards a language agenda: futurist outlook on the United Nations. Ottawa: Canadian Centre for Linguistic Rights, University of Ottawa, 1996.
Lins, Ulrich. Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin. Gerlingen: Bleicher, 1988.
Mazrui, Alamin. "The World Bank, the language question and the future of African education." Race and class 38, no. 3 (1997): 35-48.
Phillipson, Robert. Linguistic imperialism. Oxford: Oxford University Press, 1992.
Phillipson, Robert kaj Tove Skutnabb-Kangas. "Language rights in postcolonial Africa." In Skutnabb-Kangas kaj Phillipson (red.) 1994, 335-345.
------. "English only worldwide, or language ecology." TESOL Quarterly, special issue on language policy, 30, no. 3 (1996): 429-452.
------. "Lessons for Europe from language policy in Australia." In Pütz, 1997, 115-159.
Piron, Claude. Le défi des langues: du gâchis au bon sens (The languages challenge: from waste to common sense). Paris: L'Harmattan, 1994.
Pütz, Martin (red.). Language choices: Conditions, constraints and consequences. Amsterdam: John Benjamins, 1997.
Quell, Carsten. "Language choice in multilingual institutions: A case study at the European Commission with particular reference to the role of English, French and German as working languages." Multilingua 16, no. 1 (1997): 57-76.
Richardson, Jeremy (red.). European Union: power and policy-making. London: Routledge, 1996.
Schlossmacher, Michael. Die Amtssprachen in den Organen der Europäischen Gemeinschaft. Frankfurt am Main: Peter Lang, 1996.
Seaton, Ian. "Linguistic non-imperialism." ELT Journal51, no. 4 (1997): 381-382.
SkutnabbKangas, Tove kaj Robert Phillipson (red.). Linguistic human rights: overcoming linguistic discrimination. Berlin: Mouton de Gruyter (paperback version 1995), 1994a.
SkutnabbKangas, Tove kaj Robert Phillipson. "Linguistic human rights, past and present." In Skutnabb-Kangas kaj Phillipson 1994a, 71-110, 1994b.
------. "Language rights in postcolonial Africa." In Skutnabb-Kangas kaj Phillipson 1994a, 335-345, 1994c.
Simonsen, Dag. Nordens språk i EUs Europa. Språkplanlegging og språkpolitikk mot år 2000 (The Nordic languages in the Europe of the EU. Language planning and language policy towards the year 2000). Oslo: Nordisk Språksekretariat, 1996.
Tonkin, Humphrey. "Language hierarchy at the United Nations." In Léger 1996, 3-28.
Tsuda, Yukio. "The diffusion of English: its impact on culture and communication." Keio Communication Review 16 (1994): 49-61.
Tradukis Trevor Steele (Nederlando)