El la redakcio

William Auld

William Auld

Per tiu ĉi numero de "Esperanto" mi adiaŭas la legantojn kiel ĝia redaktoro. Jam delonge montriĝis ne tro oportune, redakti la revuon en unu lando kaj presigi ĝin en alia; la surprize longa tempo bezonata por ke eĉ ekspresa poŝtaĵo atingu Nederlandon el Skotlando kaj inverse pli ol unufoje malfruigis la aperon de la gazeto; krom tio, ĝi ankaŭ malhelpis ĉiaman aktualecon de la enhavo. Plej oportune estus, se la revuon oni redaktus en la C.O., ĉar la kontaktoj kun la presejo estus rektaj kaj tujaj, sed unue la C.O. jam havis sufiĉe multo da laboro, kaj due en la C.O. ne troviĝis sperta redaktisto. Nun, feliĉe, la C.O. havos novan oficiston, kiu samtempe estas kompetenta labori kiel redaktoro: D-ro Victor Sadler, kiu ne nur ekhavis firman reputacion en niaj literaturaj rondoj, sed ankaŭ, kiel estas konate, laboradis por Esperanto dum la lastaj monatoj en Cejlono, kie li atingis gravajn rezultatojn. El ĉiuj vidpunktoj, do, li estas la ĝusta persono por redakti la oficialan organon de nia Asocio. La transiron de la redaktado al Roterdamo mi rigardas kiel gravan paŝon antaŭen.

Mi demisias de la redaktora posteno kun miksitaj sentoj. Unuflanke, la regula kaj tre peza laboro vespere, post normale laciga profesia labortago, estis por mi granda ŝarĝo, kiu ne ĉiam bonefikis al mia sano; sed aliflanke, transpreninte en la fino de 1955, ĝuste antaŭ la transigo de nia centro al Roterdamo, la redaktadon de la organo de UEA, kaj iom post iom muldite ĝin laŭ miaj konceptoj (en amikeca kunlaborado kun la ĝenerala Sekretario, la Direktorino kaj la Estraro), mi ne povas ne rigardi ĝin iomete kiel mian infanon, kies sorto fariĝis al mi ege kara; kaj, kvankam ne mankos al mi en la estonteco sufiĉe

da laboro por Esperanto (interalie mi estas, kiel konate, la redaktoro de la nova kultura revuo de UEA, "Monda Kulturo"), al mi tre mankos la vigla kontakto kun la plej diversaj esperantistoj en ĉiuj mondpartoj, kiun alportis al mi ĉiutage la peza poŝto, kaj la eterna luktado por prezenti al la legantoj ekvilibran kaj tamen varian enhavon.

Sed nia afero rapide evoluas, kaj al tio nia movado devas adaptiĝi. D-ro Sadler estas mia bona amiko, kaj al li mi volonte transdonas la zorgojn, plene fidante, ke li gvidos la revuon al novaj sukcesoj.

En tiu ĉi adiaŭa momento mi tre bone konscias miajn mankojn, kaj mi pli ol iam antaŭe bedaŭras miajn diversajn pekojn dum mia redakta periodo. Espereble la legantoj scios pardoni tiujn al mi. Se io estis malbona en mia redaktado, certe ne kulpas miaj kunlaborantoj, al kiuj mi nun deziras esprimi mian varman kaj sinceran dankon. Al tiuj, kiuj ne ŝparis penojn por kontribui al "Tra la mondo", kaj tute speciale al s-ro Giloteaux el Francujo, kiu estis vere modela kaj konstanta kunlaboranto sur tiu kampo; kaj al la redaktoroj kaj respondeculoj de la diversaj rubrikoj, mi agnoskas mian tre grandan ŝuldon.

Mi do tre petas niajn kontribuantojn kaj legantojn bonvenigi D-ron Sadler, kaj doni al li tiujn helpon kaj komprenemon, kiujn ili senmanke donis al mi. Bonvolu nepre atenti, ke ekde nun ĉio por la redakcio de "Esperanto" devas esti direktita al la adreso de la C.O. en Roterdamo.

 

esperanto, januaro 1963 / 2