
Osmo Buller
(adaptebla teksto)
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej grava Esperanto-organizaĵo. Kvankam nur parto de la esperantistoj de la mondo membras en UEA, pli-malpli ĉiuj esperantistoj rekonas, ke UEA reprezentas ankaŭ ilin. Ankaŭ por ne-esperantistoj UEA estas la reprezentanto de la esperantistaro. Tial Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko starigis oficialajn rilatojn kun UEA kaj invitas reprezentantojn de UEA al siaj kunsidoj kaj petas komentojn de UEA pri siaj dokumentoj. Jen ni iom konatiĝu kun UEA.
UEA naskiĝis la 28-an de aprilo 1908 en Ĝenevo, Svislando. Ĝia iniciatinto estis la 19-jara junulo Hector Hodler, kiu fariĝis la unua direktoro de UEA. Unu jaron pli frue li jam transprenis la revuon Esperanto, kiu estis fondita en 1905. Ĝi fariĝis oficiala organo de UEA. Hodler transprenis ankaŭ la reton de “konsuloj”, kiu estis kreita en 1906. Poste la konsuloj ricevis la nomon “delegitoj”. Ankaŭ nuntempe la Delegita Reto estas unu el la plej famaj servoj de UEA. Delegitoj respondas al plej diversaj informpetoj de membroj de UEA kaj iliaj adresoj aperas en la Jarlibro (en Jarlibro 2009 estas 1735 delegitoj en 102 landoj). La Jarlibro troviĝas ankaŭ en Interreto, reto.uea.org, kie membroj de UEA povas uzi ankaŭ aliajn servojn, kiuj ne estas eblaj per la papera Jarlibro. Ĝuste la ebligo de praktikaj servoj per Esperanto estis unu el la celoj de Hodler, kiam li fondis kaj ekgvidis UEA. Li havis ankaŭ idean celon: "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj". Ekde la komenco ĝis hodiaŭ idealismo kaj praktikismo iris man-en-mane en UEA.
Komence nur individuoj povis esti membroj de UEA. Por kunlaboro inter landaj Esperanto-asocioj estis Internacia Centra Komitato, kiu organizis i.a. Universalajn Kongresojn. En 1933 estis farita Interkonsento de Kolonjo, per kiu UEA fariĝis komuna organizaĵo de landaj asocioj (tiutempe oni nomis ilin “naciaj societoj”) kaj de individuaj membroj (oni nomis ilin “aktivaj membroj”). Tio estas la baza strukturo ankaŭ de la nuna UEA.
En 1936 okazis krizo. Ekde la komenco la Centra Oficejo troviĝis en Ĝenevo, sed pro la altaj kostoj tie oni volis movi ĝin al Londono. La svisoj kontraŭis tion. Tiam preskaŭ ĉiuj landaj asocioj kaj plimulto de la membroj fondis novan asocion kun la nomo Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Ĝia sidejo estis en vilaĝo apud Londono. La skismo feliĉe ne daŭris tre longe kaj en 1947 UEA kaj IEL reunuiĝis sub la flago de UEA. La Centra Oficejo de IEL fariĝis CO de la unueca UEA, sed en 1955 ĝi translokiĝis denove. La situo en kamparo apud Londono estis maloportuna, sed prezoj en la urbocentro estis tro altaj. Oni trovis malmultekostan ejon en la nederlanda havenurbo Roterdamo kaj movis la oficejon tien. Unue la CO estis en luita domo, sed en 1961 UEA aĉetis propran domon en la adreso Nieuwe Binnenweg 176. En tiu domo la CO troviĝas ankaŭ nun.
UEA konsistas el individuaj membroj kaj el aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj. En la jaro 2008 estis 5702 individuaj membroj en 120 landoj. Nuntempe 70 landaj asocioj estas aliĝintaj al UEA. (adaptu al viaj bezonoj, laŭ la ekzemplo: Japana Esperanto-Instituto estis akceptita en la UEA-familio en 1956.) Ankaŭ grandaj fakaj asocioj povas aliĝi al UEA. Nun 6 fakaj asocioj estas aliĝintaj: blinduloj (LIBE), fervojistoj (IFEF), instruistoj (ILEI), komercistoj (IKEF), medicinistoj (UMEA) kaj sciencistoj (ISAE). Fakaj asocioj, kiuj estas malgrandaj aŭ kiuj ne estas neŭtralaj rilate politikon aŭ religion, ne povas aliĝi al UEA, sed ili povas fari kontrakton pri kunlaboro kun UEA. Nun estas 34 tiaj asocioj. Informoj pri la landaj kaj fakaj asocioj troviĝas en la Jarlibro.
La aliĝintaj asocioj partoprenas en la gvidado de UEA pere de la Komitato, kiu estas la supera organo de UEA. Landa asocio, kiu havas pli ol 100 membrojn, rajtas elekti unu membron al la Komitato. Asocio, kiu havas pli ol 1000 membrojn, rajtas elekti du membrojn. Tiujn membrojn oni nomas “komitatanoj A”. (adaptu al viaj bezonoj, laŭ la ekzemplo: Nun du japanoj estas komitatanoj A: s-ino Syôzi Keiko kaj s-ino Tahira Masako). Asocioj, kiuj havas malpli ol 100 membrojn, elektas observanton, kiu ne rajtas voĉdoni en la Komitato. Individuaj membroj estas reprezentataj de “komitatanoj B”. Por ĉiu milo da individuaj membroj estas unu komitatano B. La individuaj membroj elektas ilin per poŝta voĉdonado. La komitanoj A kaj B rajtas kompletigi la Komitaton ankaŭ per aparte kompetentaj movadanoj. Ili fariĝas “komitatanoj C” kaj ilia nombro rajtas esti maksimume kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B. La nuna Komitato estis elektita en 2007. En ĝi estas 57 komitatanoj A, 5 B, 11 C kaj 9 observantoj. La oficperiodo de la Komitato estas tri jaroj. Do, en 2010 nova Komitato estos elektita.
La Komitato kunsidas dum Universalaj Kongresoj. Tiam ĝi aprobas la agadraporton de la Estraro, financajn raportojn kaj buĝeton por nova jaro. Ĝi faras ankaŭ multajn aliajn decidojn, ekzemple distingas meritplenajn movadanojn per honora membreco de UEA. Nun estas 57 honoraj membroj. (adaptu al viaj bezonoj, laŭ la ekzemplo: Inter ili estas tri eminentaj japanaj esperantistoj: s-ro Deguti Kyotaro, d-ro Konisi Gaku kaj s-ro Yamasaki Seikô).
Ĉiun trian jaron la Komitato elektas Estraron de UEA. La ĉefa tasko de la Estraro estas plenumi la agadplanojn de la Komitato. La Estraro havas kutime 6 ĝis 8 membrojn. La plej grava membro estas la Prezidanto de UEA. Ekde 2007 prof. Probal Dasgupta el Barato estas la Prezidanto. Li estas la dua aziano sur la plej alta posteno de la Esperanto-movado post prof. Yagi Hideo el Japanio, kiu estis Prezidanto 1962-1964.
Apud la Komitato kaj Estraro laboras multaj komisionoj por specialaj kampoj. (adaptu al viaj bezonoj, laŭ la ekzemplo: Tre aktiva estas la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado (KAEM), kiu plifortigas la kunlaboron inter aziaj Esperanto-organizaĵoj kaj klopodas disvastigi Esperanton en aziaj landoj, kie Esperanto ankoraŭ estas malforta. Ĉiun duan jaron KAEM organizas Azian Esperanto-Kongreso. La sekva AEK okazos en Ulabatoro, Mongolio, en 2010).
Jam estis menciita la Centra Oficejo (CO). Nuntempe naŭ salajrataj oficistoj laboras tie. Ilia estro estas la Ĝenerala Direktoro. Ofte ili ricevas helpon de volontuloj, kiuj venas al la CO por mallonga periodo. La CO plenumas plej diversajn administrajn kaj praktikajn taskojn. Ĝi administras la kotizojn, adresojn kaj aliajn informojn de la membroj kaj zorgas pri la financa librotenado. La CO administras ankaŭ t.n. UEA-kontojn. Ĉiu membro rajtas havi konton ĉe UEA, kiu faciligas pagojn al aliaj membroj, asocioj, libroservoj, gazetoj ktp. En la CO estas ankaŭ granda libroservo, kiu vendas librojn, diskojn kaj aliaj varojn al klientoj en la tuta mondo. Etas facile esti kliento de la libroservo, ĉar ĝia katalogo troviĝas en Interreto, katalogo.uea.org, kaj oni povas mendi ĉion rete. UEA ankaŭ eldonas librojn. Kutime ili estas verkitaj de aŭtoroj ekster la CO, sed la CO preparas ilin por presado. Eble la plej fama Esperanto-libro estas la Jarlibro de UEA. Ĝi estas redaktata en la CO kaj ĉiuj individuaj membroj ricevas ĝin. Ĝi havas ankaŭ retan version ĉe reto.uea.org, kiu estas daŭre ĝisdatigata. La redaktoro de la monata revuo Esperanto vivas kaj laboras ekster la CO, en Slovakio, sed pluraj tekstoj en ĉiu numero estas verkitaj de oficistoj de la CO, kiuj ankaŭ provlegas la revuon antaŭ presado. Ankaŭ Esperanto havas retan version.
En la CO laboras ankaŭ Konstanta Kongresa Sekretario (KKS). Li estas la ĉefa organizanto de Universalaj Kongresoj, kiuj okazas ĉiujare en malsamaj landoj. La unua UK okazis en 1905 en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro. En 2008 UK okazis en Roterdamo (1845 aliĝintoj el 73 landoj) por festi la 100-jariĝon de UEA kaj en 2009 en Bjalistoko (1860 aliĝintoj el 63 landoj) por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof. La organizado de UK estas enorma laboro, kiun KKS ne povas fari sola. Liaj ĉefaj helpantoj estas la estraranoj de UEA, la aliaj oficistoj de la CO kaj precipe la membroj de Loka Kongresa Komitato (LKK). Ĉiu UK havas propran LKK, kiu konsistas el esperantistoj de la kongresa lando. Dum la kongresa semajno laboras ankaŭ amaso da da helpantoj.
La CO ne estas la sola oficejo de UEA. Ekde 2001 funkcias Afrika Oficejo, kiu unue troviĝis en Togolando kaj ekde 2006 en Benino. Tie laboras oficisto, kies ĉefa tasko estas prizorgi instruadon kaj informadon pri Esperanto en afrikaj landoj. Multe pli malnova estas Novjorka Oficejo, kiu jam pli ol 30 jarojn reprezentas UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tie ne estas oficistoj, sed la laboro estas farata de volontuloj. En la aliaj urboj, kie UN havas oficejon (Ĝenevo kaj Vieno), UEA ne havas oficejon sed en ambaŭ urboj kvar esperantistoj reprezentas UEA kiel volontuloj. En Parizo reprezentantoj de UEA prizorgas la rilatojn kun Unesko.
En la sino de UEA funkcias aparta organizaĵo por junularo. Ĝi estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĉiu membro de UEA, kiu estas malpli ol 30-jara, estas aŭtomate membro de TEJO kaj ricevas ĝian riĉe ilustritan revuon Kontakto, kiu enhavas ankaŭ facilajn tekstojn por komencantoj, kaj la novaĵbultenon TEJO tutmonde. La plej fama servo de TEJO nomiĝas Pasporta Servo, kiu provizas senpagan loĝigon por vojaĝantaj esperantistoj. Ĉiujare aperas libreto kun adresoj de gastigantoj. La plej lasta eldono (2010) enhavas la adresojn de 1450 gastigantoj en 92 landoj. TEJO organizas ĉiujare Internacian Junularan Kongrteson (IJK), kiu estas kvazaŭ junulara UK. Detalaj informoj pri TEJO troviĝas en ĝia retejo www.tejo.org kaj pri Pasporta Servo en www.pasportaservo.org.
La supra priskribo ne estas kompleta prezento de la strukturo kaj agado de UEA. Se vi volas legi pli vaste, bv. konatiĝi kun la retejo de UEA, www.uea.org. Fine ni menciu la celojn, kiujn UEA klopodas antaŭenigi per sia agado. Ili troviĝas en la Statuto de UEA, kies nuna versio estis akceptita en 1980:
Ĉu ankaŭ vi subtenas tiujn celojn? Se jes, vi estas varme bonvena fariĝi membro de UEA!
Reen al la listo de informadaj tekstoj