

Krom la kolektoj de IEM, Butler, CDELI kaj Aalen, la Biblioteko Hector Hodler estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj, kun proksimume 20.000 libroj, cetere kun periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj aliaj kolektaĵoj.
BHH troviĝas en la ĉambro Zamenhof en la nova alo de la Centra Oficejo. Partoj de la arkivo de UEA troviĝas ankaŭ en aliaj ĉambroj.
Pliajn informojn pri BHH vi povas trovi en la parto Dokumentoj de la retejo.