Per helpo de donacantoj, UEA faras multon, kiu ne estus ebla sen tiu ekstra
subteno. Ĉi-subaj fondaĵoj kaj specialaj kontoj bonvenigas ankaŭ vian donacon.
Se la celo de donaco ne estas indikita, la mono eniras la Generalan Kason,
aŭ, se temas pri pli ol €2400, la Asocian Kapitalon. Donacojn oni povas
sendi pere de kotizperanto aŭ rekte
al la CO de UEA.
Pagmanieroj
Kiuj interesiĝas testamenti al UEA aŭ unu el la fondaĵoj,
bv. peti informojn ĉe la Centra Oficejo.
-
Afriko Helpas la laboron por disvastigi Esperanton en Afriko.
-
Ameriko Helpas la Sud- kaj Centran Amerikan Esperanto-movadon
-
Antoni Grabowski Subtenas Esperanto-kulturon per premioj kaj
subvencioj (precipe por beletro) kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj.
-
Azio Subtenas la disvastigon de Esperanto en Azio.
-
-
Biblioteka Fondaĵo Akceptas donacojn por ebligi ordigadon
kaj katalogadon de Biblioteko Hector Hodler.
-
Canuto Helpas membrigi en UEA homojn el landoj kun transpagaj
malfacilaĵoj kaj el evolulandoj.
-
-
Konto Espero: Helpas e-istajn viktimojn de militoj kaj naturaj
katastrofoj.
-
Junularo Subtenas
TEJO, la junularan
sekcion de UEA.
-
Novjorka Oficejo Donacu 10 USD por iĝi Amiko de la
oficejo,
25 USD por Subtenanto aŭ 100 USD por Patrono.
-
Oficeja Ilaro Servas por ekipi la CO de UEA per modernaj laborhelpiloj.
-
Propaganda Konto Apogas la informan kaj reprezentan laboron
de UEA.
-
Societo Zamenhof Societo por doni ekstran financan apogon al
la Asocio. La kotizo estas 2-oblo de la MA-kotizo.
-
Triamonda Kongresa Fondaĵo Helpas partopreni en UK al triamondanoj,
invititaj de UEA, kiuj mem ne povus pagi ĉiujn kostojn.
-
Unesko Subtenas la agadon de UEA ĉe Unesko.
-
Volontula Fondaĵo Subtenas la Volontulan Servon, kadre
de kiu gejunuloj laboras kaj spertiĝas en la Centra Oficejo de UEA.
-
Wüster Helpas financi la aktivadon de UEA por evoluigi
la Esperanto-terminologion de diversaj fakoj.