
La individuaj membroj de UEA kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn, estas samtempe kaj aŭtomate membroj Tutmonda esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA.
UEA havas malfermitan, demokratian gvidstrukturon. Ĉiuj aliĝintaj asocioj kaj individuaj membroj estas reprezentataj tie. La grandaj distancoj tamen kunportas problemojn de komunikado kaj partopreno, kiujn ĉiu aktivulo spertas.
La strukturo de la Komitato spegulas strukturon de UEA kiel tuto. Estas tri specoj de Komitatanoj:
Ĉiu aliĝinta landa aŭ faka asocio kun pli ol 100 membroj rajtas elekti unu Komitatanon A; asocioj kun pli ol mil membroj rajtas elekti unu plian komitatanon por ĉiu komencita milo da membroj. Aldone, TEJO elektas du komitatanojn (temas entute pri ĉ. 60 Komitatanoj A). La individuaj membroj rajtas elekti unu Komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj (en 2010 estis elektitaj 6 Komitatanoj B). La Komitatanoj A kaj B rajtas elekti pliajn Komitatanojn C ĝis kvarono de sia propra nombro (t.e. ĉ. 14 Komitatanoj C). La ideo estas, ke tiuj estu homoj speciale aktivaj aŭ spertaj pri la agado de UEA. Ĉiuj komitatanoj A, B, C estas egalrajtaj inter si; la litero indikas nur la manieron de elektiĝo. La landaj asocioj kun malpli ol 100 membroj elektas observanton, kiu rajtas paroli sed ne voĉdoni en la kunsidoj de la Komitato.
Ĉar la Komitato kunsidas nur unufoje jare, ĝi elektas pli malgrandan grupon de komitatanoj, kiu okupiĝas pri la tutjara gvidado de la Asocio. Kutime temas pri sep homoj, inkluzive de la Prezidanto, unu aŭ du Vicprezidantoj, kaj Ĝenerala Sekretario. Ĉiu estrarano respondecas pri difinita parto de la agado de UEA. La Estraro kutime kunsidas dufoje jare, kaj la Prezidanto kaj Ĝenerala Sekretario vizitas la Oficejon de UEA unu aŭ du pliajn fojojn dum la jaro.
Nek komitatanoj nek estraranoj nek komisiitoj ricevas salajron aŭ
honorarion pro sia laboro.
Estraranoj kaj komisiitoj povas ricevi kompenson
pro korespond- kaj vojaĝkostoj.