Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internekiu faras kioninstitucioj › institucio hodler

Institucio Hodler '68

Estraro:

G. Maertens (Prez., Belgio); A. Bakker-ten Hagen (Nederlando), R. Corsetti (Italio), I. De Coster (Belgio), L. Demmendaal (Nederlando).

Adreso:

p/a CO de UEA. Poŝta konto: 1687544. Banko: MeesPierson, konto 25.50.51.816.

Celoj:

Starigita en 1968 omaĝe al la fondinto kaj unua granda mecenato de UEA. Akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi Universalan Esperanto-Asocion kaj laŭeble movadajn instancojn kaj projektojn. Bonvenigas kontribuojn al sia kapitalo en formo ĉu de donacoj, ĉu de pruntoj.

Agado:

Asignas subvenciojn, kiujn en 2008 ricevis Fondaĵo Canuto (€ 5000), UEA por la ekspozicio "100 jaroj UEA" (€ 2000), "Simpozio pri Lingvaj Rajtoj" ĉe UN en Ĝenevo (€ 500), Kuba E-Asocio por eldono de "Kompakt-disko 2a Jubileo de Esperanto-elsendoj de Radio Havano" (€ 500) kaj la projekto Fringoj (€ 1200).

Kapitalo:

Institucio Hodler bonvenigas kontribuojn en formo ĉu de donacoj, ĉu de pruntoj. Por pli da informoj, skribu al UEA.

Lasta ŝanĝo:
2009-05-05
Adreso:
http://uea.org/kiu/inst/hodler.html