Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 1996 › jan novák

IKU 1996, Prago

Internacia Kongresa Universitato

81a Universala Kongreso de Esperanto

Prago, julio 1996.

Jan Novák -

reprezentanto de internacia novhumanisma kulturo

Vera Barandovská-Frank

Resumo

Humanismo, la vasta internacia kultura kaj scienca movado de la 14 - 17-a jarcento, spontanee uzis la tiaman internacian lingvon - la latinan, revenante konscie al la idealo de universala kleriĝo kaj klasika antikva humaneco. La naciaj lingvoj, kiuj tiam komencis esti uzataj ankaŭ por kulturaj kaj sciencaj celoj, iompostiome forpuŝis humanismajn strebojn kaj ties internacian lingvon. Kvankam ekestis internaciaj planlingvoj, kiuj ne nur helpas disvastigi la naciajn kulturojn, sed - precipe en la kazo de esperanto - ili naskis eĉ kulturon internacian, la latinlingva scienca, Iiteratura kaj muzika movado ne mortis. Ĉeĥdevena novohumanisto Jan Novák (1921-1984), komponisto kaj poeto, estas unu el ĝiaj plej gravaj reprezentantoj.

Vera Barandovská - Frank

studis klasikan filologion kaj modernajn lingvojn, interesiĝas pri internacilingva verko de Jan Amos Komenský kaj pri interlingvistiko, speciale pri latinidaj planlingvoj. Habilitiĝis ĉe AIS San Marino (disertaĵo pri intemacia valoro de la latina fingvo). Instruis modernajn lingvojn en faka altlernejo en Ostrava (CZ), ekde 1992 gvidas interlingvistikajn seminariojn en la universitato en Paderborn (D).


Jan Novak - reprezentanto de internacia novhumanisrna kulturo

Kulturo estas sento de grupa komuneco, kiu baziĝas sur tadicio reala aŭ perforte kreita, kaj esprimiĝas pere de produktaĵoj spiritaj kaj artaj, inter kiuj la lingvo aŭ lingvaĵo ludas gravan rolon. Pro la fakto, ke ĝi estas neheredita, ĉiu individuo devas ĝin aŭ lerni, aŭ krei. Jes, krei; efeklive oni povas pretendi, ke ĉiu generacio, unu post la alia, kreas aŭ rekreas al si la kulturon..." (William Auld: Kulturo kaj internacia lingvo, Fontu, Chapecó 1986, p. 27)

Jan Novák (1921-1984)

En la citita libro de W. Auld troviĝas multaj valoraj ideoj. Inter ili gravas tiuj, ke ĉiu lingvo posedas kulturon - nura lingvo sen kulturo praktike ne ekzlstas. Ne eblas disigi la kulturon disde ĝialingva (kaj faka) ĉirkaŭaĵo. La internacian lingvon sekve akompanas internacia kulturo. Ĝi povas esti samriĉa kiel kkulturoj naciaj, ĉar ĝi dependas de la homoj, kiuj ĝin kreas.

La antikva, mezepoka kaj humanisma periodoj havis sian internacian lingvon kaj kulturon. Precipe la literaturo iĝis vere internacia dank' al la tiama internacia lingvo - la latina. Ĝi estis - post la greka - la lingvo de tuteŭropa intelektularo. Ĉar la naciaj lingvoj komencis sian evoluon nur en la mezepoko kaj la gran daj literaturaj verkoj nacilingvaj aperis nur dum kaj post la humanisma epoko, la latina havis spontanean valoron de vera internacia lingvo - tiun ĉi rolon ege subtenis la universitata instruado, ekzistanta plene en la Latina. Dum la prestiĝo de la naciaj lingvoj kreskadis, tiu de la internacia latina lingvo malkreskadis. La hodiaŭa latinisma movado estas komparebla kun la movado esperantista - nemultaj aŭdacas nuntempe paroli la neŭtralan lingvon, kiu tamen havas kaj tradiciojn, kaj eblojn de adaptiĝo - ĉefe vortara - al nuntempaj bezonoj.

Kiel interesan ekzemplon de la nuntempa latina kreado mi volas prezenti la verkon de moravia komponisto kaj novhumanisma poeto Jan Novák. Li naskiĝis la 8-an de aprilo 1921 en malgranda moravia urbeto Nová Øíše. Li vizitis gimnazion Societatis Jesu", kaj tie bone ellernis kaj ekŝatis la latinan lingvon. Lia prefero tamen estis studi muzikon - unue en la moravia Brno ĉe profesoro Vilém Petržalka kaj poste en Prago ĉe la modernisma komponisto Pavel Boøkovec. La juna studento baldaŭ eminentis kaj ricevis muzikpremion. Post la mondmilito li studis en Novjorko ĉe Aaron Copland kaj precipe ĉe la ĉeĥa komponisto fama eksterlande, Bohuslav Martinù. Ekde la jaro 1948 li vivis en Brno kaj plene dediĉis sin al artoj. La latinan lingvon li neniel forgesis. Ĝia natura belsoneco inspiris lin unue komponi muzikon je latinaj tekstoj kaj poste al la propra literatura kreado. Ni menciu lian simfonian komponaĵon je bibliaj tekstoj Carmina Sulamitis". Dulces Cantilenae" laŭ la ĉeĥa humanisto J. C. Vodòanský por solisloj kaj kordinstrumentoj. Loci vernales" laŭ la mezepokaj latinaj tekstoj Carmina Burana" por ĥoruso kaj ok instrumentoj, kaj kantaton Dido" laŭ Aeneis" de la latina klasikulo Vergilius, por orkestro, solistino kaj vira ĥoruso. Majstraĵo estas ankaŭ Passer Catuli" en dodekafona tekniko. La edzino de Novák Eliška estis eminenta pianistino, kun kiu li ofte prezentis siajn komponaĵojn dum koncertoj kaj radioelsendoj.

Komence de la sesdekaj jaroj Novák subtenis novhumanismajn tendencojn de la muzikaj societoj en Brno renovigi la universalismon de la Latina kiel kulturlingvo. Per sia fervoro li igis siajn kolegojn ne nur komponi je latinaj versoj, sed en latine paroli. Imitis lin liaj pli junaj kolegoj, en la muzikologia literaturo oni do parolas pri moravia novlatina skolo (ĝia pinto estis ovidieca kantato de Alois Pinos Ars amatoria" kaj kantato de Zdenek Pololáník je biblia temo Nabuchodonozor"). Okaze de la internacia latinista kongreso en Brno en l966 formis Novák kun siaj kolegoj grupon nomitan Parasiti Apolinis". Ili prezentis koncerton el propraj komponaĵoj kun latinaj tekstoj; kelkajn el tiuj tekstoj ili skribis mem.

Jam la poemkolekto Ludicra", do, Ludaĵoj" de Novák el la jaro 1965 fakte ludas per la lingvo kaj ĝia fonema riĉeco. La latinajn tradiciojn li tie malmulte respektas (kvankam li skribis eĉ profunde lirikajn poemojn en senriproĉaj antikvaj versaj formoj). En Cantilena Acacae" (laŭ la nomo de mita lando Aea, ae, f, greke , sur la bordo de Nigra Maro) renkontiĝas la sorĉistino Circc/Kirke, konata el Homera Odisseo" kun ta Romana oratoro Cicero/Kikero, nur pro tio, ke iliaj nomoj sonas simie. Krome la onomatopeo aj aj a" bele kongruas kun la adjeklivo acaca":

cantilena acacae

sirenae dulce cantabant
et sibyllae sibillabant
ai ai a, aeaea in insula
circulos circe ducebat
ciceronem circinabat
ai, ai, a, aeaea in insula
ciceronem cincinnatum
qui ibi ibat piscatum
ai, ai, a, aeaea in insula
cave bone cicero
pporcum ex te fixero
ai, ai, a, aeaea in insula
audita re inaudita
cicero dixit non ita
ai, ai, a, aeaea in insula
munivit se herba moly
sedet in gramine molli
ai, ai, a, aeaea in insula
pisciculos tutus captat
neque bellam circen spectat
ai, ai, aeaea in insula
ni fecisset ita spurcum
pro patrone haberemus porcum
ai, ai, a, aeaea in insula

Kanteto de Acaujo

sirenoj dolĉe kantadis
kaj sibiloj susuradis
aj, aj, a, en insulo acaa
cirklojn Circe jen cirkligis
Ciceronon ĉirkaŭigis
aj, aj, a, en insulo acaa
Ciceronon bukloharan
kaptontan tie fiŝaron
aj, aj, a, en insulo acaa
Cicero, atentu vi
porkon el vi faros mi
aj, aj, a, en insulo acaa
aŭdinte neaŭditaĵon
Cicero trovis ruzaĵon
aj, aj, a, en insulo acaa
kun sorĉherbo protektanta
jen li en herbej' sidanta
aj, aj, a, en insulo acaa
fiŝetojn sekure kaptas
belan circe ne rigardas
aj, aj, a, en insulo acaa
por ke li ne malpuriĝu
porko patron' nia iĝu
aj, aj, a, en insulo acaa

Al sia amiko Josef Berg, modernisma komponisto, kiu sprite komentis liajn latinajn poemojn, dediĉis Novák poemon Plena Luna", kie estas uzata samsoneco de vortoj canis" (1. hundo, 2. vi kantas) simileco de vortoj ulula" (li bojas), kaj ĉio en foneme simila plenilunio" (lunpleno). Samas la komenca silabo de luna, lupa, lumen, lumen, lucto" (luno, lupo, Iumo, oni ŝatas, mi batalas), kio gvidas al asociigo puella - bella - bellua" (knabino, bela, bestio) kaj finas per erotika aludo al ludo dum lunlumo.

plena luna plena luno
in plenilunio en lunpleno
cano mi kantas
etiam canis canit ankaŭ hundo kantas
in plenilunio en plenluno
in plenilunuo en plenluno
canimus ego atque canis kantas mi kaj hundo
canis et tu in plenilunio? ĉu ankaŭ vi kantas en plenluno?
io! o!
unio mei atque canis mia kaj hunda unio
in plenilunio! en lunpleno!
et lurida luna kaj la flaveta luno
lustrat lumas
lumine lugubri tristlume
lustra luparum purigo lupina
dum canis ululat dum hundo bojas
et ulula canit kaj strigo kantas
et ego cano kaj mi kantas
et canis canit kaj hundo kantas
et ulula ululat kaj strigo ululas
ululamus ni bojas
ad lunam lupatam al lupa luno
ad lupam lunatam al lupo lupa
o lu lu o lu lu
o lu lu o lu lu
in plenilunio en plenluno
o lulu o lulu
puella bella bela ulino
bellua bellula bestio beleta
in cella en ejo
ubi lubet luctari batoj ŝatataj
in ludo amoroso en ludo ama
in ludo mammoso en ludo mama
in plenilunio en plenluno

En 1966 eldoniĝis la poezia kolekto de Novák "Suaviloquia", kiu eksperimente uzis la Latinan en versoj kaj klasikaj kaj modernaj, kvazaŭ dadaismaj, kun la plej diversaj temoj. La titolpoemo "dolĉparolado" alportas la plej fantaziajn alparolojn de la amatino, ĝuante eblojn de latinaj deminutivoj. Ankaŭ aliaj poemoj estas amaj/lirikaj, kun laŭdoj de bela knabino kaj dece erotikaj esprimoj.

pluvia pluvoj
Pluit: Pluvas:
tinnitus pluents sonorigado pluva
pluviac tinnientes pluvoj sonorigantaj
protrepunt nemora arbarojn muĝigas
reboant litora marbordojn eĥigas
pluit in insula pluvas sur insulo
Absconditus Kaŝita
sub papiilae umbella sub rondaĵo mampinta
sub puellae papilla sub mampinto knabina
ausculta aŭskultu
quomodo personet kiel sonoras
pluvia symphonia pluva simfonio

La sekvantan poemon nomis Josef Berg tipega ekzemplo do latina poezio plene inspirita per nuntempa realaĵo" kaj li komentas ĝin jene. La poeto revivigas banalan, sed poezie efikan bildon de knabino, enŝtrumpiĝanta antaŭ foriro en laborejon. Supren, supren! vokas poeto kaj aŭdas anĝelojn el ĉielo. Poste, en aludoj, al kiu ne mankas estetiko, la poeto tuŝas intimecon de la knabino, kiu, por malstreĉiĝi post la pena labortago, malfermas la zipon - nenion plu. Suben, suben! kontrapunktas la poeto kaj aŭdas anĝeletojn el profundaĵo.

visiones mobiles moveblaj vizioj
Cum mea puella Kiam knabino mia
induit tibialia enŝtrumpiĝas
et textilis nebula kaj nebulo tekstila
trans talos trahitur trans taloj moviĝas
suras et genua suroj kaj genuoj
sursum sursum supren supren
et usque superius kaj pli supren
- o bigas Veneris! - o ĉaro de Venuso!
angelos audio cantare mi aŭdas kanti anĝelojn
gloria excelsis gloron en ĉieloj
Cum mea puella Kiam knabino mia
dissolvit rapida disigas rapide
vestis rapagula vestaĵan fermilon
et pulsilla illa fibula kaj la ziptenilo
labitur per verticulla glitas tra vertebretoj
deorsum deorsum suben suben
et usque inferius kaj pli suben
- o fulmen Iovis! - o fulmo Dia!
angelos audio clamare mi aŭdas voki anĝelojn
de profundis el profundaĵoj

En la jaro 1968 Jan Novák pro politikaj kaŭzoj elmigris el Ĉeĥoslovakio. Kvankam multaj fakuloj en la mondo aprezis kaj apogis lian talenton, li havis materiajn problemojn, ĉar latinistoj ne ŝatis lian modernan muzikon kaj modernaj muzikistoj ne ŝatis liajn latinajn tekstojn. Lia edzino savis la familion per muzikinstruado. Ili vivis en Aarhus en Danlando kaj poste en la itala Rovereto, kie la latina tradicio tamen alportis fruktojn - en la jaro 1972 okazis tie "Feriae Latinae", festivalo de latina poezio kaj muziko, kie la verkoj de Novák aŭdiĝis apud tiaj de la famegaj vatikanaj latinistoj kiel Iosephus del Ton kaj Carolus Egger, kaj de la premiitoj en latinaj poeziaj konkursoj Olindo Pasqualetti, Anna Elisa Radke kaj Joannes Baptista Pigato. En la jaro l977 Novák translokiĝis la lastan fojon, al Neu Ulm en Germanio.

En Germanio eldoniĝis la plejmulto de muzikaj verkoj de Novák, krom la instrumentaj komponaĵoj je antikvaj temoj ekz. "Exercitia mythologica" kun propra latina teksto, "Mimus magicus" laŭ Vergilius, "Odarum concertus" laŭ Horatius, "Fugae Vergilianae", "Dieteria" por infana ĥoruso, baledo "Aesopia" kaj multaj aliaj. Tre interesa estas kvaropo de politikaj oratoraĵoj por vira ĥoruso "Politicon" (1977). La unua estas la konata teksto de Cicero "Quo usque tandem abutere.", la dua estas funebroparolado de Seneca al la morto de imperiestro Claudius. La kvara kaj la tria oratoraĵoj estas "In murum Berolinense" de la nuntempa poeto Harry Schnurr. Sed krom por "seriozaj" lirikaj kaj politikaj tekstoj Novák komponis muzikon eĉ por kuriozaĵoj - "Apicius Modulalus" estas muzikigo de la latina kuirlibro de Apicius, frandaĵama ĉefkuiristo de imperiestco Tiberius (14-37). Soprana voĉo oferteme laŭtkantas ekz. jenon:

Perna Porka femuraĵo
Pernam, ubi eam cum caricis plurimis Femuraĵon, kiun vi kuiris kun multaj
elixaveris et tribus lauri foliis, detracta cute sekiĝintaj figoj kaj tri laŭrofolioj, kaj
tesselatim incides et melle complebis. forprenitan dikhaŭton tranĉis kubetforme
Deine farinam oleo subactam contexes et ei plenigu per mielo. Poste ŝmiru per faruno
corium reddis. miksita per oleo kaj tiel refaru la haŭton.
Et, cum farina cocta fuerit, eximas furno et ut Kaj kiam la faruno kuiriĝis, elprenu el forno
est inferes kaj surtabligu tiel, kiel ĝi estas.

Jan Novák estis tre fruktodona komponisto, liaj muzikaĵoj estas por orgeno, piano, gitaro, violono, fluto, por pluraj kordinstrumentoj, por orĥestroj ktp. Oni nomas lin "la plej granda latina komponisto ekde la tempoj de la renesanco", ĉar li sukcesis kunigi la antikvajn parolritmojn kun muziko. Tiaj muzikteknikoj ja ekzistis en renesancaj tempoj, sed ekde la 17-a jc. ili ne plu estis uzataj.

En Germanio Novák ankaŭ renkontis entuziasman propagandiston de la novlatinaj aktivecoj, munkenan profesoron Wilfred Stroh. Kun multe da humuro kaj optimismo ili klopodis pri renovigo de novepokaj latinaj ludoj en Germanio. En 1983 sub slogano "Amor instruas muzikon" kunvenis en Ellwangen ĉ. cento da favorantoj de la Latina kaj arto. Latinaj ludoj estis dediĉitaj al latinaj poezio kaj muziko. Enkondukls ilin ŝerca kanto, skribita de ambaŭ iniciatintoj (teksto W.Stroh, muziko J. Novák).

Ludi sunt Latini, Latini,
Latinum carmen canimus.
Fecit non Rossini, Rossini,
sed laetus noster animus.
() Latinitas, quot et quanta das
gaudia et carmina cum fidi-fidibus!

Prezentita estis kanto "Dido" de Novák, en koncerto "Cantica Latina" sonis eĉ kantoj pli leĝeraj. Kunigo de rnuziko kaj arto montriĝis alloga por la estanteco, tial fondiĝis en 1984 societo por subteni la ludojn "Sodalitas Ludis Latinis faciundis c. V.", celanta subteni klerigon, arton, edukadon kaj internacian komunikadon helpe de la Latina. Bedaŭrinde, Jan Novák ne ĝisvivis sukceson de tradicio, kiun li estis fondinta. Li mortis la 17-an de novembro 1984. Lia edzino kaj filinoj (Clara, flutistino, kaj Dora, pianistino) estas fidelaj interpretistinoj de liaj komponaĵoj.

En 1985 okazis latinaj ludoj en Augsburg. Inter enkondukaj kantoj estis ekz. ĥoruso komponaĵo je la teksto de "Commentarii de bello Gallico" de Caesar. Reprezentantoj de kulturaj kaj politikaj organizoj prezentis prelegojn, pritaksantajn valoron de la Latina por la hodiaŭa kulturo. Kiel gasto ĉeestis la bavara ministro pri kulturo Franz Josef Strauß, nek ekzotikaj gastoj mankis: japana klasika filologo Aritsune Mizuno kaj grupo de afrikaj studentoj el Malawi, kiuj je melodioj de siaj naciaj kantoj prezentis jenan malseriozan kanton:

Studia latina, latina,
qui colit non fideliter,
imma in latrina, latrina,
despereat crudeliter!

En programo estis i. a. komedio "Bacchides" de Plautus, kantoj de Novák je la tekstoj de Horatius kaj Vergilius, oratorio "Carmen Saeculare" de F. A. Philidor, sed ankaŭ vespero de "rock and jazz", kompreneble kun la temo "Amor instruas muzikon", ankaŭ kun komponaĵoj de Novák. Laŭ la lokaj ĵurnaloj havis unusemajnaj latinaj ludoj grandan sukceson, gimnazia salonego kaj teatro estis plenaj kaj migradis ĉi tien lernejaj klasoj kun instruistoj de la Latina "el la tuta Bavario."

"Ludi Latini" poste translokiĝis al Friesing, kie ili en 1986 kaj en 1987 pasis same kiel en Augsburg. La prelegoj koncernis ekz. antikvan naturfilozofion, literaturan signifon de antikvaj leteroj, gregorianan ĥoralon, verkon de Erasmus de Rotterdam, arton de Boticelli, riĉa kulturprogramo ofertis opereton de Franz Langer "Porta Aeternitatis", kamerkoncerton kaj koncerton de du ĥorusoj (Odoj de Horatius, "Dicteria" kaj "Exercitia mythologica" kun la muziko de Novák), koncerton "Carmina Burana" kun antikvaj instrumentoj, "Carmina catulliana" prilaboritaj de la nuntempa komponistino, k. a. La eĥo de la ludoj estis granda ne nur en Bavario, sed ankaŭ en eksterlando (ekz. revuo "Omnibus" 1979/13, universitato Cambridge).

La organizantoj estis kontentaj kun vizitantaro kaj eĥo de la ludoj, ili tamen volis oferti al la publiko iom pli ol pasivan amuzadon kaj aŭskultadon de prelegoj. Tiel ekestis ideo kombini ludojn kun la instruado de la Latina. Naskiĝis "Schola Frisingensis". En 1988 ĝi okazis kun "Ni ne lernas por la vivo, sed por la lernejo", plena da klerigo kaj amuzo, poezio, kantado, dancoj kaj meditado. Al la programo kontribuis i. a. la brusela fondaĵo Melissa per prelegoj pri novlatina terminologio kaj pri medicinaj interesaĵoj, pluaj prelegoj tuŝis roman matematikon, pompejajn enskribojn, latinajn raportojn pri malkovro de ameriko k. a. Dudeko da instruistoj instruis kaj la Latinan gramatikon kun literaturo kaj latinlingve pri nuntempe kulturo kaj informadiko. Okazis latine ĉiĉeronita urborigardado, komputila kurso de la Latina, eĉ kurso de latinaj dancoj kaj kantoj.

Simile kontinuis "Schola Frisigensis" ankaŭ en la sekvaj jaroj. Programoj pliriĉiĝis ekz. per latine komentita futbalmatĉo inter teamoj "Juventus"' kaj "Fortuna", kaj per amase vizititaj rajdistaj ludoj, dum kiuj surĉevale kaj apudĉevale asistis "Romaj legianoj". Kulturaj programoj estis laŭ ĵurnalaj raportoj "miksaĵo de poezio, ĝojo kaj gajeco". Verkoj de Jan Novák neniam mankis. Post la politikaj ŝanĝoj en Ĉeĥoslovakio en la jaro 1989 eĉ la ĉeĥaj muzikaj kaj latinismaj rondoj ekmemorigis pri liaj verkoj, kiuj reaperis en koncertejoj kaj teatroj. La 13. 2. 1990 oni povis vidi kvardekminutan filmon pri Novák en la ĉeĥa televido. Specialaj seminarioj estis dediĉitaj al lia poezio kaj muziko, lastatempe en filozofia fakultato en Brno en julio 1992.

La plej interesaj verkoj de Novák estas jam menciita kantato "Dido", kiu prezentiĝis i. a. en Novjorko (ekzistas ĝia enregistrigo kun la fama Rafael Kubelík) kaj kies analizon elektis studenloj de la muzikakademio en Gauting kiel temon de sia diploma disertaĵo en 1991, krome opero "Dulcitius" je la teksto de mezepoka monaĥino Hroswitha von Gandersheim, kiun Novák prezentis 1974 kun grupo "Voces Latinae" al la papo Paŭlo la Sesa, kaj kiun oni I990 ludis ankaŭ en Brno, kaj fine politika kantato "Fajro por Johano Palach", prezentita en 1990 en Prago. Ĝi rememorigas la okazaĵon kaŭzitan per eniro de sovetaj trupoj en Ĉeĥoslovakion en la jaro 1968. Studento Jan Palach, por esprimi proteston, memmortigis sin per publika bruligo sur la ĉefa placo de Prago. Tiu ago kortuŝis precipe multajn ĉeĥajn intelektulojn, kiuj ne protestis, sed elmigris, kiel Jan Novák. La grava enhavo kaj la uzita dekunusilaba verso (phalaeceus) montras, ke la poezia talento de Novák estis multflanka:

Incendit faculam Palach Ioannes Ekbrulis torĉo de Palach Johano
nobilis iuvenis decusque gentis nobla junulo ornamas la genton
ardet victima patriis in aris brulas viktimo altar' sur patruja
incendit faculam Palach Ioannes ekbrulis torĉo de Palach Johano
flammarum cineres vocant reclament cindroj la flamon revokas kaj vokas
finem ponite perduellioni finon vi faru de la perfiduloj
quid nobis fieret nisi ecce sanctos kiaj ni estus se tiajn sanktulojn
heroosque paterna terra ferret kaj la heroojn patrujo ne havus
in summis tenebris coruscat ignis dum nokt' malluma ekfulmas la fajro
praelucet facula Palach Ioannes jen lumas la torĉo Palach Johano
praelucet jen lumas

La amplekson de la poezia talento de Novák montras Ia diverseco de ĝenroj - li scipovis krei seriozajn kantatojn sambone kiel ŝercajn kanterojn. Moderna poezio, la plej interesa el la verkoj de Novák, estas plenplena da fantazio. Iuj poemoj male estas skribitaj en perfektaj ritmoj antikvaj, kun la enhavo aŭ malnovmode Iirika, aŭ preskaŭ absurda. Novák estas sendube brila persono en la novlatina mondo. Okaze de lia sesdekjariĝo publikigis la revuo "Vox Latina" belan artikolon pri la arto de Novák kun listo de liaj pli ol sesdek komponaĵoj je latinaj teksto, inkluzive de propraj kaj tiuj de liaj kolegoj. Kiel oni vidas el lia korespondado (kiun afable montris al mi Iia amiko Prof. Stroh), li aktive regis la ciceronan, klasikan stilon. (Krome li parolis kvin mondlingvojn.) Despli interese estas observi, kiamaniere li ludas per la lingvo en siaj komponaĵoj, kie li fakte eksperimentis kun ĉiuj lingvaj formoj de la Latina, demonstrante tiel ĝian universalecon. Jen ankoraŭ lia kanto kontraŭ kuloj":

Culices strepitant furiosi Furioza de kuloj svarmado
mihi sonum abigunt odiosi forprenas malŝate la dormadon
Fugit hora, duac, fugiunt tres: Tiel forfuĝas unu, du, tri horoj:
percant mala bestia, culices! pereu bestoj malicaj, la kuloj!

La Latina inspiras per sia natura muzikeco ankaŭ modernajn aŭtorojn, kiuj ne regas la lingvon, sed admiras la sekretojn de ĝiaj vortoj kaj sonoj, uzante ĝin do kiel metalingvon, precipe en la nova eksperimenta komputila muziko. En la nenaturajn sonojn de sinteza muziko enmiksiĝas sekretplene sonantaj latinaj vortoj.

Krom la propra verkado aktivas la nuntempaj aŭtoroj ankaŭ kiel tradukistoj de verkoj el siaj naciaj literaturoj en la Latinan.Tio koncernas prozon, sed precipe poezion.Unu el la inleresaj personoj tiatipaj estis alia amiko de Jan Novák, moravia klasika filologo, poeto kaj tradukisto Jan Šprincl (19I7- 1989). Li komence tradukadis antikvan literaturon en la Ĉeĥan, kaj fine de la sesdekaj jaroj li kunorganizis en Brno movadon por revivigo de la Latina klel Internacia lingvo, dum kies konversaciaj kunvenoj li propagandis la restaŭrigitan "prononcon Restituta". En la revuo "Vita Latina" aperis liaj tradukoj de ĉeĥaj naciaj poetoj. Traduki ĉeĥan poezion en la Latinan estas afero tre malfacila - ĉiu tradukisto el la nacia llngvo staras antaŭ dilemo, kiun elementon uzi kiel ritman aganton: ĉu la vortan akcenton, ĉu la kvantiton de silaboj. Kun la ritma funkcio koheras ankaŭ la rimo. Jan Šprincl uzas ĉiujn eblajn kombinojn kaj produklas tradukojn kaj metrikajn, kaj akcentajn, kaj akcentajn-metriksjn.

Oni pripensu kiujn motivojn havas la nuntempaj verkistoj por traduki el la etnolingvoj en la Latinan. Pli kutima ja estas ĝuste mala tendenco, ĉar la Latina ofte ne plu estas komprenebla por hodiaŭaj legantoj. Denove eblas paralelo kun la planlingvoj, kies aŭtoroj volis pruvi per la tradukoj, ke ilia lingvo estas multflanka, riĉa kaj kapabla esprimi ĉiujn nuancojn de etnaj lingvoj - eĉ la novepoka Latina havas riĉan, taŭgan vortprovizon, samkiel tradician stilan vastecon en ĉiuj kampoj de la beletro. Oni memorigu novlatinajn versiojn de ekz."Aventuroj de Pinocchio", fabeloj de Andersen, rakontoj de Daudet, bildserioj ekde anaso Donald ĝis Asterikso k.a. La dua ebla celo estas prezenti la nacilingvan Iileraturon en internacia medio, tial la tradukisto uzas ankaŭ internacian lingvon - li mem decidas, kiun. La ĉeĥa estas lingvo malmulte konata kaj sen internaciaj ambicioj, malmulte konata estas ankaŭ ĝia literaturo. Konatigo de la internacia publiko kun la literaturo de malgrandaj nacioj do tiel povus esti plua motivo de la tradukoj en la Lalinan. Kiel ekzemplon oni povus kromnomi belgajn latinistojn (R. Dehamers, P. Claes, G. Lesaffer) kiuj tradukas el la flandra. Interesa kazo estas ilialvalona samlandanino Genovefa Immé, kiu verkas samtempe latine kaj france (kiel simila persono el la monda literaturo estas citata Samuel Beckett). Oni povas konkludi el tio, ke la Latina povas esti instrumento de pensado same kiel etnolingvo kaj ke ekzistas ankaŭ latina bilingvismo. Alivorte - pruviĝas ĝusteco de la tezo pri la internacia lingvo kaj internacia kulturo, kiu validas ne nur por Esperanto.

ANNVS LATINVS 1996

Index chronologicus: seminariorum series m. Iulio non perfecta, tamen pulchra est! (Numeri terrarum, ut Germanis utiles sunt, indicantur; Germania: 0049)

FERIAE LATINAE GEORGIANAE in Carinthia (prope Klagenfurt - St. Veit/Glan): 18. 02. - 24. 02. 1996 in eruditionis domo apud St.. Georgium iuxta lacum amoenum; org. Dr. Felix W. Kucher, Bildungshaus St. Georgen, A-9313 St. Georgen/Längsee, moderat. Prof. Dr. Paler Suitbert Siedl OCD et Dr. Felix Kucher. St. Margarethen 36, A-9100 Völkermarkt, 0043-4231/2457.

AESTIVA ROMAE LATINITAS: octo hebdomades studiorum linguae perennis auctorumque omnis aetatis, cum excursionibus! 03. O6. - 27. 07. 96 in Janiculo Romae, prope San Pancrazio; mod. Reginaldus Foster, Piazza S. Pancrazio 5A, I-00152 Roma

0039-6 / 58 54 02 06; fax 0039-6/ 58 54 03 00.

FERIAE LATINAE TINIENSES in Carinthia (prope Klagenfurt - Völkermarkt):

13. 07. (18h) - 20. 07. (13h) 96: org. Kat.. dom prosvete/Kath. Bildungsheim SODALITAS, A - 9121 Tinje/Tainach; 0043 - 4239/ 2642; fax 0043 - 4239/ 2642-76;

mod. Dr. Felix W. Kucher, sacerdos P. mag. Christien Brandstätter SOCist.

************************************************************************

SEMINARIVM L.V.P.A.e B RVN E N S E II:

** 15.- 22.07.96,mod./org.Marius Alexa Burgstr. 3, D - 59368 Werne, 02389/45334,

** mod. Brun. stud. Jana Vaòková, Voronìžská 8, CZ-61600 BRNO, 00425/754664.

** Institutio Lalina, cibi,lecti in domo Studiorum Universitalis Brunensis offeruntur:

** Vzdìlávací Støedisko CDVV,Nádražní 42, CZ-66451ŠLAPANICE, 00425/43228003.

************************************************************************

SEMINARIVM LXI. SOCIETATIS LATINAE / in Helvetia:

28.07.- 3.08.96 Morsaci (Morschach), supra "Lacum Quattuor Regionum"!

mod. Dr. P. Caelest.is Eichenseer OSB, cooperatrix Dr. Sigrides Albert -

org. Societas Latina,Univ.FR 6.3,PF 151150,D-66041Saarbrücken, 0681/302-3192.

SEPTIMANAE LATINAE EVROPAEAE e.V/Latine loqui-Romane coquere:

l1.08.(18h) - 17.08.(14h) 96: SEPTIMANA AMOENEBVRGENSIS VIII in Hassia;

moderatores: Th.Gölzhauser,Prof K.Sallmann Vanessa Kayling Dominika Rauscher,

org.Thomas Gölzhauser,Kleeberger Str. 40,D-35510 Butzbacĥ, 06033/16557.

SEMINARIVM LXII. SOCIETATIS LATINAE/ in Belgica:

12.- 19.08.96Helencinii (Helecine),in pristina Praemonstratensium abbatia 18.saec.,

quae in medio posita est inter Bruxellas et Leodium (Liège) prope viam autocineticam A3; mod.Dr.Pater Caelestis Eichenseer OSB cooperatrix Dr.Sigrides Albert.;

org.Dr.G.Licoppe,Av.de Tervueren 76, B-l040Bruxel1es 4, 0032-2/7350408.

FERIAE LATINAE NICENSES X in veterrima Provincia Narbonensi :

18.- 25.08.96 Nicaeae (Nice, Nizza) in Francogallia, iuxta litus "maris nostri"!

mod. et org. Clemens Desessard, 9 Résidence des Collines C9, 500 rue Léo Brun,

F-06210 Mandelieu; 0033-93/490191 vel 086793

SYMPOSIVM LATINVM: Lingua Latina - lingua internationalis heri et hodie

offert Academia scientiarum internationalis Sanmarinensis Arimini ad mare Adriaticum:

02.- 06.09.96, 9-13h, in Scuola Dante Alighieri, Via Coletti 102, I-47037 Rimini;

org. Dr. Vera Barandovská, Kleinenberger Weg 16, D-33100 Paderborn 05251/163522,

org. Dr. Janus di Censo,Via Quarenghi 40/28, I-20151 Milano, tel/fax + 39-2/38007853.

COLLOQVIVM INTERNATIONALE LOVANIENSE: aderunt 30 oratores!

07.- 09.11.96 in Catholica Universitate Lovanii (Leuven ) de Erycio Puteano humanista; org. Prof.Theodoricus Sacré, Seminarium Philologiae Humansticae, K.U.L.,

Blijde Inkomststraat 21, B - 3000 Leuven.

CARMINA BURANA 142

Tempus adest floridum, surgunt namque flores
vernales, mox in omnibus immutantur mores,
hoe, quod frigus laeserat, reparant calores;
cernimus hoe fieri per multos colores,
stant prata plena floribus, in quibus nos ludamus!
virgines cum clericis simul procedamus,
per amorem Veneris ludum faciamus,
ceteris virginibus ut hoc referamus!
o dilecta domina, cur sie alienaris?
an nescis, o carissima, quod sie adamaris?
si tu esses Helena, vellem esse Paris!
tamen potest fieri noster amor talis.

CAESAR, Gall. 1. 1. 1-3

Gallia est omnia divisa in partes tres, quarum unma incolunt Belgae, alteram Aquitani, tertiam
qui ipsorum lingua Celtae, nostra Galli apellantur, hi omnes lingua, institutis,
legibus inter se differunt.

Gallos ab Aquitanis Garumna flumen, a Belgis Matrona et Sequana dividit. horum omnium fortissimi sunt Belgae, propterea quod a culta humanitate provinciae longissime absunt.

GAUDEAMUS IGITUR - Anonymus

Gaudeamus igitur,
iuvenes dum sumus!
post iucundam iuventutem,
post molestam senectutem
nos habebit humus.
vita nostra brevis est,
brevi finietur;
venit mors velociter,
rapit nos atrociter,
nemini parcetur.

NAUTARUM CARMEN

Anthologia latina 388 R.
(= 384 Sh. B.), 1-9; 14-16
Heia, viri, nostrum reboans echo sonet heia!
arbiter effusi late maris ore sereno
placatum stravit pelagus posuitque procellam.
edomitique vago sederunt pondere fluctus.
heia, viri, nostrum reboans echo sonet heia!
annisu parili trennat ictibus acta carina.
nunc dabit arridens pelago concordia caeli
ventorum motu praegnanti currere velo.
heia, viri, nostrum reboans echo sonet heia!
aequorcos volvens fluctus ratis audiat heia!
convulsum remis spumet mare, nos tamen: heia!
vocibus adsiduis litus reduci sonet heia!

Lasta ŝanĝo:
2003-04-29
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/1996/novak.html