
Matenaj, n-o 2
Gazetara konferenco okazos dimanĉe, la 21-an de julio, je la 12.30 horo, en la konferenca salono (4-a etaĝo).
Ĝi okazis jam ĵaŭde 18.7. en Klubo de ĵurnalistoj en Praha. Ĉar temis pri ĝeneralaj informoj pri la movado kaj pri la 81-a UK, ĉeestis ĝin ĉefe membroj de la LKK (7 personoj) kaj KKS Nikola Rašiĉ. En enkonduko skizis la prezidanto de LKK Vlastimil Koc vara staton de la movado en Ĉeĥio kaj reliefigis sencon de Universalaj kongresoj, kun stato de la preparo de la nuna. N. Raš iĉ akcentis poste specifajn trajtojn de la Praga kongreso kaj samtempe informis aŭskultan-tojn pri la movado en la mondo.
Sekvis vigla diskuto kun ĉiuj 16 partoprenintaj ĵurnalistoj, kiuj metis multajn demandojn. Respondis ilin kelkaj respondecaj LKK-anoj. Fine la Radio Vox (Praha) kaj la televido Premiera aparte intervjuis la prezidanton de LKK.
La 15-an de julio 1996 forpasis en aĝo de 81 jaroj honora membro de ĈEA, s-ro Václav Špůr, eminenta instruanto de Esperanto, meritplena ankaŭ en iama kolegio de Doksy. Mencias lin Karel Piĉ en Litomiŝla tombejo kaj Eli Urbanová en Hetajro dancas
Dum la tuta kongresa semajno ekde lundo ĉiuj kongresanoj povas renkontiĝi en la libroservo kun la plej amataj verkistoj.
Ĉiun tagon legu en nia kongresa kuriero pri ĝustaj horoj kaj nomoj de la tiutagaj verkistoj por ne maltrafi la aŭtorajn duonhorojn!
Aŭtorino Spomenka Ŝtimec (Kroatio) prezentos sian verkistan laboron kadre de la literaturaj programoj de la kongreso, lundon, en la libroservo je la 15.30. Ŝi prezentos sian novan verkon ”Tena - Hejmo de Mezeŭropo”, kiun eldonis ”Pro Esperanto” el Vieno. Ĉe la movada eldonejo Edistudio ĵus aperis la dua, plene reviziita eldono de ŝia fama romano ”Ombro sur interna pejzaĝo”, kiu estas disponebla en la kongresa libroservo.
La solena inaŭguro de ekspozicioj okazos lunde je la 11-a horo, kiel anoncas la Kongresa Libro, tamen ne en la unua etaĝo, sed en la dua. Dum la solena inaŭguro muzikos s-anoj Rita kaj Franz-Georg Rössler. Vi povas ĝui arton de la artistoj:
Jiří Čelikovský (Ĝorĝiano / Ĉelli) - pentraĵoj
Jaroslav Hradecký - plakaĵoj
prof. Jiří Harcuba - plakaĵoj
Stanislav Krajíček-Pano - pentraĵoj
Blanka Zubová - pentraĵoj
Jindřich Havlík - grafikaĵoj
Rössler-Buckel Rita - pentraĵoj
Rössler Franz-Georg - pentraĵoj
Ekspozicio de lernantoj de elementa artista lernejo, Praha,Vršovice, Bajkalská 185, instruas: Jan Nevan, instruisto de pentro-arto kaj esperantisto. La infana ekspozicio por la kongreso ricevis titolon ”Babelo aŭ Babilono”. Ĝi prezentas en laboraĵoj de 5 - 14jaraj lernantoj la faman miton de la Malnova Testamento kaj serĉas radikojn de interkompreniĝo inter du direktoj:
a) artista,
b) lingva.
Laŭ Biblio signifas Babelo konfuzon, sed en la realo en la babilona lingvo ĝi estis pordego de dio (Babel) aŭ pordego de dioj (Babilono).
Dum la nuna UK funkcias tute nova servo de UEA al fakaj asocioj (FA), giĉeto senpage uzebla de ĉiu FA. Tamen ni petas, ke FA kunordigu inter si la tempon. La giĉeton vi trovos en la akceptejo (maldekstre de la informejo).
k. n-ro 306
La lunda vespera ekskurso V1 komenciĝos 30 minutojn pli frue, do jam je la 19.oo. La ekskursa servo pardonpetas pri tiu ĉi malkonvenaĵo.
Ekskursoj S1 kaj S2 ekiros de la giĉetoj por ekskursoj, kie la biletoj estis aĉetitaj.
Sinjoro Oldřich Schwetter, k. n-ro 1659, alveturis al nia kongreso sur-bicikle. Ni metis al li kelkajn demandojn:
Kiam vi ekveturis kaj de kie?
La 4-an de julio el Havířov, urbo en Silezio (ĉeĥa parto) kun preskaŭ cent mil loĝantoj. Nia Esperanto-klubo ĉijare festas sian 40-jariĝon kaj aŭtune gastigos konferencon de ĈEA en nia urbo.
Kiel vi biciklis?
La tuta vojo estas longa 480 km, sed mi ĉiutage faris proksimume 60 km kaj tranoktis sub mia tendo. El Havířov mi pedalis tra Ostrava, Opava, Krnov kaj Jesení k al intermonto Ramzová , kiu situas en alto de 760 m, kaj poste mi daŭrigis tra Vamberk al Pardubice kaj tra Kolín al Prago. La kongresejon mi atingis vendrede.
Kia estis vetero?
Komence eĉ tre bona, estis varmege, ĉirkaŭ 28 °C, sed poste la temperaturo sinkis al 8 - 10 °C kaj eĉ pluvis.
Ĉu eble vi renkontis esperantistojn dumvoje?
Jes, entute tri, el kiuj du helpis min dum pluva vetero.
Ĉu estas sekreto viaj aĝo kaj profesio?
Tute ne. Mi estas 70-jara kaj kompreneble pensiulo, sed dum miaj aktivaj jaroj mi instruis en lernejo gimnastikon.
Ĉu vi intencas bicikli ankoraŭ al iu alia kongreso?
Tion mi ankoraŭ ne scias, ĉar en mia aĝo oni neniam scias, kian sanon ni ĝuos morgaŭ.
2838 s-ro Bohumil Bouzek Ústí n. Labem Ĉeĥio
2839 s-ino Leonova Torres Playa Hornos Meksiko
2840 s-ro Meziane Boukhebou Tizi-Ouzou Alĝerio
2841 s-ro Pavel Šťastný Praha Ĉeĥio
2842 s-ino Danit Ŝaĥar Givat Ĥajim Iĥud Israelo
2843 s-ino Thatiane Santos Brasilia - D. F. Brazilo
2844 s-ro Daniel Daniel Kadi Addis Abeba Etiopio
2845 s-ro Michael Robert Sedgley Tokio Japanio
2846 s-ro Josias Ferreira Barboza Brazilia Brazilo
2847 s-ino Monique Noë l Outreau Francio
2848 s-ro Yaw Ampomah Badu Frempong Eir Ganao
2849 s-ro Mario Jose Miranda Buenos Aires Argentino
2850 s-ro Hong Hac Nguyęn Van Thinh Hanoio Vjetnamo
2851 s-ino Ewa Sienicka Basztowa Pollando
2852 s-ro Grgenic Panting Thattcham Anglujo
2853 s-ro Valeri Ĥromov Kaliningrad Rusio
2854 s-ro Alekseo Semjonkin Kaliningrad Rusio
2855 s-ino Emília Palková Dolný Kubín Slovakio
2856 s-ro Maksim Kejda Kalinigrad Rusio
2857 s-ro Attila Varó Budapeŝto Hungario
2858 s-ino Niloofar Salehi Tehran Irano
2859 s-ino Aĥtar Etemadi Sohrevardi Oonubi Irano
2860 s-ino Azar Farai Zenouz Tehran Irano
2861 s-ino Janiee Parinoush Tehran Irano
2862 s-ino Judith Bastianelli Lebanon Usono
2863 s-ino Ona Z ilinskiene Marijempole Litovio
2864 s-ro Gaston Cathala Toulouso Francio
2865 s-ino Vera Kandalinskaja Tiĥvin Rusio
2866 s-ro Neven Kovaĉiĉ Brussel Belgio
2867 s-ino Sveta Gonĉarova Odincovo Rusio
2868 s-ino Elena Lavrova Moskvo Rusio
2869 s-ro Denis Moĵaev Moskvo Rusio
2870 s-ro Romano Zagorodnev Moskvo Rusio
2871 s-ino Ajman Ĥamitova Uralsk Kazaĥio
2872 s-ino Dinara Baradosova Uralsk Kazaĥio
2873 s-ino Ekaterina Luĵkova Razvilka Rusio
2874 s-ino Olga Nikiŝina Moskvo Rusio
2875 s-ino Irina Mokzecova Moskvo Rusio
2876 s-ino Eva Ĥabarova Krasnojarsk Rusio
2877 s-ino Natalja Makarova Moskvo Rusio
2878 s-ino Tatjana Jegorova Volgograd Rusio
2879 s-ino Olga Ĉerniak Moskvo Rusio
2880 s-ro Eduard Kolosov Volgograd Rusio
2881 s-ro Nurik Ĥamitov Uralsk Kazaĥio
2882 s-ino Galina Staneŝnikova Moskvo Rusio
2883 s-ino Ágnes O ri Veresegyház Hungario
2884 s-ro Pranas Gavénas Alytus Litovio
2885 s-ro Juozas Kopústas Pancvezys Litovio
2886 s-ro Algimantas Piliponis Vilnius Litovio
2887 s-ino Sigita Piliponyté Vilnius Litovio
2888 s-ro Gediminas Degésys Alytus Litovio
2889 s-ro Hermann Herx Wittlich Germanio
2890 s-ino Erika Herx-Rittel Wittlich Germanio
2891 s-ro Tadeusz Marian Chrobak Koziegtowy Pollando
2892 s-ro Roberto Haddon London Anglio
2893 s-ro Hans Welling Hasbergen Germanio
2894 s-ino Olga Goriĉenko Murmanska regiono Rusio