
D-ino MARJORIE BOULTON
Resumo:
Tra jarcentoj, en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, dekmiloj da senkulpaj homoj, plejparte virinoj, estis ekzekutitaj post torturoj, kondamnitaj kiel sorĉistoj. Inter la kaŭzoj estis superstiĉo, eklezia totalismo, psikozoj kaj envioj. Unu interesa aspekto de tiu terura historio estas la kredo, ke hejma besto ĉe sorĉisto devas esti sorĉbesto, kun specialaj postuloj kaj potencoj. Bestoj rolas respektate en multaj religioj, sed la konsola kamarado de la supozita sorĉistino ofte rolis en ŝia kondamno.
La Kapricoj de Francisko Goya estas aro de 82 gravuraĵoj, satiraj aŭ groteskaj; pluraj estas fantazioj pri sorĉistoj. La 65-a bildo montras malkomfortan nodon de kvar personoj, verŝajne tri sorĉistinoj kun diablo, kiuj flugas tre mallerte; sub ili, kunpremita kato elrigardas; supre, kato kun maltrankvila mieno firme tenas ombrelon. En nia epoko de aviado, mi ne rezistis la anakronisman supozon, ke tiu kato, konstatante, ke la flugtekniko estas iom fuŝa, tenas sin preta por paraŝuti se necese.
Mi rajtas rideti pri tiu bildo kaj la aliaj fantazioj de Goya, ĉar La Kapricoj aperis en 1799, do post la periodo de grandskalaj persekutoj, kiun nuntempaj sorĉistoj nomas "La brula epoko". Tiu koŝmareca plago estis pli grandskala ol ni kutime scias. Moderaj modernaj historiistoj kontraŭas kelkajn pli altajn ciferojn, sed opinias, ke sub la katolika inkvizicio, eklezia instanco kaj tribunalo, inter 150.000 kaj 200.000 estis ekzekutitaj, plejparte post torturoj. Ni devas aldoni almenaŭ kelkajn milojn, kiujn ekzekutis aliloke luteranoj kaj kalvinanoj. Relative minora kontribuaĵo estis spontaneaj krudaj atakoj, klasifikeblaj kiel linĉoj, kiam kamparanoj histeriiĝis, kredante ke malica sorĉo detruis rikolton aŭ malsanigis beston aŭ homon. Kelkaj tiaj eksterleĝaj mortigoj okazis eĉ dum niaj vivoj: ekzemple, en Svisio en 1966 fanatika religia grupeto decidis ke knabino estas "novedzino de la diablo" kaj batmortigis ŝin.
Laikoj, ofte nekleraj kamparanoj, timis kaj denuncis najbarojn kiel sorĉistojn, timante tion, kion eklezianoj nomis maleficia, malica damaĝo per vorta malbeno aŭ sorĉa procedo. Sen scienca kompreno pri malsanoj de homoj, bestoj, plantoj, oni serĉis kulpigeblan personon. Se iu maljunulino, ŝrumpinta, aĉaspekta, soleca, eble iom senila, babilis al si mem apud la pomarbo aŭ la porko, do ŝi kaŭzis la misfortunon. Foje tiaj timoj kaj akuzoj aperis eĉ en aristokrataj kaj relative kleraj rondoj. Kaj, kvankam plej ofte la viktimoj de tiaj akuzoj estis homoj aĝaj, malriĉaj, senpotencaj, nekleraj kaj eble mense konfuzitaj, foje envio estis motivo en denuncoj: oni akuzis, por detrui aŭ almenaŭ humiligi, elstare belegan junulinon, riĉan altrangan civitanon, admiratan talentulon; aŭ, pro mikso de envio kaj senscia timo, iun kun neordinaraj scioj kaj intelekto.
La ekleziaj persekutoj havis pli kompleksajn kaŭzojn. Jam ĉirkaŭ 900 p. K. la dokumento Canon Episkopi asertis, ke aferoj de sorĉistoj estas malsaĝaĵoj, iluzioj, fantazioj, kaj de tempo al tempo aliaj teologoj montris similan prudenton. Sed jam en la 13-a jarcento, la elstara tiutempa intelektulo Tomaso la Akvinano - pri kies propraj sorĉaj sukcesoj restas legendoj! - kondamnis sorĉistojn kiel pekajn kaj kontribuis al evoluonta koncepto, ke sorĉistoj estas herezuloj.
Faktoro rilata al tiu fatala akuzo pri herezo estis, ke persono, kiu iasence ja estis sorĉisto kaj ne nur senkulpa denuncito, foje estis praktikanto de pli frua religio. Reganta religio aŭ ideologio ofte draste kontraŭas kaj punas tiujn, kiuj persistas en la eksaj sintenoj. Samtempe, ni ĉiuj portas en ni multajn ne ĉiam logike kongruajn tavolojn de kultura, morala kaj spirita evoluado, eĉ de persona maturiĝo. Kristanismo takte asimilis multajn pli fruajn, paganajn, kutimojn: paskovojn, kristnaskan arbon, antaŭvesperon de ĉiuj sanktuloj, hederon-kaj-ilekson; multaj fruaj sanktuloj, kiujn nun eĉ la Vatikano neas, estis travestitaj antaŭkristanaj leganduloj, foje nomoj eĉ pli nebulaj. Ofte estis eble, meze de persistaj folkloraĵoj, iom ŝultrotiri sub sutano kaj bene modifi la ne forigeblan.
Sed la eklezio, tiutempe tre patriarka, ne povis tiel akte asimili gravan aspekton de praa paganismo: adoron de diino, respekton al virinoj, eĉ pastrinoj, kaj rilaton al naturo, fertileco, feliĉaj seksrilatoj. Iam kaj ie, kristanismo, aŭ, espereble, ni rajtas diri, perversigo de kristanismo, estis premege mizogina; ĉiuj virinoj kulpas pro la peko de Eva, multe pli ol viroj pro tiu de Adamo; virinoj estas senvaloraj, nur tentaĵoj; teologia retoriko nomis ilin, ekzemple, "sako de fekaĵoj". Foje teologoj eĉ neis, ke virinoj havas animojn. Ne mirinde do, ke tiutempaj kristanoj povis neniel toleri la matriarkan aspekton de paganismo. Ankaŭ ne mirinde, se foje virinoj, preme opresitaj, devigitaj al detrua tronaskado sed ofte sen seksa plezuro, povis senti la allogon de alternativa religio sekreta, por ili liberiga kaj estima.
Parte pro tiu eklezia mizoginismo, parte pro tiu virina reago, parte eble pro la malavantaĝa pozicio de virinoj, la vasta majoritato de akuzitoj kaj ekzekutitoj estis virinoj; do ekde nun mi parolos pri sorĉistinoj. Sed mi emfazu, ke ankaŭ multaj viroj pereis - foje viroj prestiĝaj, kleraj, honorindaj; foje, tre kuraĝaj viroj, kiuj protestis kontraŭ la persekutoj aŭ defendis ian akuziton - do mem servis la diablon ... Unu el la plej famaj kaj korŝiraj rakontoj estas lasta letero de urbestro de Bamberg, Germanio, Johannes Julius, penege skribita inter torturoj kaj morto.
Eklezianoj ofte speciale suspektis virinojn, kiuj estis akuŝistinoj - do eble konis rimedojn por mildigi biblie ordonitajn dolorojn, limigi naskojn aŭ eble abortigi; aŭ tiujn virinojn, kiuj ofte estis amatoraj kuracistoj por la vilaĝoj, kun iaj utilaj scioj pri herboj, eble pri psikologiaj helpiloj. Scio, iasence scienco, mem suspektigis - precipe se ĝi aperis ĉe senvalora ino.
Ofte la paganoj adoris ian kamparan aŭ arbaran dion kornohavan, kiu devenis de la helena-romia Pajno, aŭ de norda arbara dio; eklezianoj facile identigis tiun senmalican, gajan dion kun Satano.
Fakte, en Esperanto nia vortostoko pri tiaj aferoj ne estas perfekte adekvata, ĉar sorĉo kaj sorĉisto sugestas malbonon; PIV eĉ emfazas "malice"; magio kaj magiisto ne ĉiam sufiĉas; sed aktuale mi devas uzi sorĉisto kaj pet vin interpretila vorton iom pli larĝe ol kutime aŭ eĉ PIV-e. Ni des pli bezonas pripensi terminojn, ĉar tiu prapaganismo ne malaperis. En 1899 Charles Leland eldonis ritaron pri Diana kaj ŝia filino Aradia, trovitan en Italio en tiu deknaŭa jarcento. Nuntempe ekzistas seriozaj modernaj paganaj kultoj en Eŭropo kaj Usono, celante revivigi la religion de la Diino; la plej inteligentaj gvidantoj rilatas antikvajn imagojn kun modernaj psikologiaj komprenoj kaj medio-protektaj idealoj. Ekzistas multaj diversaj nov-paganaj sektoj, el kiuj tiu nomita Wicca probable estas la plej granda. Tiuj kultoj ŝajnas senmalicaj; iliaj principoj forte malpermesas malicajn agojn, malbenojn aŭ sorĉojn; iliaj liturgioj ne estas sen poezio aŭ noblaj aspiroj; ili ne estas satanistoj, eĉ ne kredas je diablo. Iuj opinias, ke nun ekzistas eble 10.000 tiaj senmalicaj paganoj en Britio, eble ĝis 500.000 en Usono. Ekzistas ankaŭ veraj satanistoj, vere danĝeraj kaj praktikantaj malbonfarojn; sed ili estas tre malmultaj. Do, eble iam ni havos pli precizajn vortojn ankaŭ por la "sorĉista" religio.
La granda epoko de persekutado daŭris proksimume de la mezo de la 15-a jarcento ĝis frue en la 18-a. Ni ne forgesu, ke tiutempe niaj konceptoj pri toleremo, ekumenismo, eble eĉ ia universalismo, zamenhofa hilelismo aŭ elektikismo, eble eĉ nia ofta materialisma indiferento, estis maleblaj. Katolikoj ĝismorte persekutis protestantojn, kaj inverse; kelkaj minoritataj sektoj estis neniigitaj; oni abomenis kaj ofte mistraktis judojn kaj islamanojn, kies religioj estas monoteismaj kaj patriarkaj; do ni ne miru, ke je la nomo de Jesuo oni persekutis sorĉistojn, multe pli malsimilajn al la regantaj teokratoj.
Tamen, la plej ŝoka aspekto de la brula epoko estis, ke la vasta plimulto de ekzekutitoj ne estis sorĉistoj aŭ sorĉistinoj, sed homoj, kiuj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj.
Buleo de la papo Inocento la Oka en 1484 plifortigis la inkvizicion, kaj, du jarojn poste, du dominikanaj inkvizitoroj, Heinrich Kramer kaj James Sprenger, aperigis libron, Malleus Malificarum, "Martelo de Sorĉistoj", kun tre detalaj instrukcioj ne nur pri indikoj, kiuj identigos sorĉistojn, sed pri esplormetodoj; kaj tiuj du ne nur permesis, sed detale preskribis, diversajn stadiojn de torturo por havigi konfesojn. Ne nur katolikoj, sed, multloke, protestantoj, akceptis plejparte la ideojn de tiu jura manlibro, kiu nun ŝajnas psikopatologia sadisma fantazio.
La grandaj persekutoj komenciĝis en Germanio, sed disvastiĝis al francio, Italio, Hispanio, Aŭstrio, Svisio, Hungario, Svedio, Anglio, Skotlando, Irlando, la Markolaj Insuloj, Norvegio kaj Finlando; nur en Finlando torturo estis kontraŭleĝa, do almenaŭ ne okazis rutine. Estis ankoraŭ grandaj persekutoj en Nord-Ameriko; plej konata, kvankam ne unika, estis la afero en Salem en 1692, kiun multaj iom konas per la brila dramo de Arthur Miller, The Crucible - "La Krisolo" - kiu per historia bildo avertas pri persekutemoj de nia propra epoko.
Oni uzis torturojn kontraŭ preskaŭ ĉiuj akuzitoj. Severaj kaj longdaŭraj torturoj ne nur kaŭzis portempan suferegon, sed ofte difektis korpon por ĉiam. Mi ne tro detaligu pri la diversaj metodoj por elartikigi, frakasi, brulvundi, brogi, piki, ŝveligi, premegi, soifegigi, nek pri la grandaj humiligoj, ofendoj kontraŭ digno kaj pudoro. Mi miras ne nur pri la krueleco, sed pri la horora riĉeco de sadisma inventemo. Pro ekstremaj doloroj, kiuj probable detruis ankau psikan ekvilibron, preskaŭ ĉiu akuzito konfesis, ofte per nuraj jesoj, al ĉiu demando, kiu rilatis apenaŭ al la individuo, sed al stereotipa bildo de sorĉistaj aktivoj laŭ inkvizitora kredo. Kaj foje oni ankaŭ torturis karakjn personojn, eĉ infanojn, por elpremi konfeson el amo mem. Post konfeso pri propra sorĉista aktivado, venis nova stadio de torturo por elpremi denuncojn pri komplicoj; ofte temis pri tiuj nomoj de najbaroj, konataj civitanoj, eĉ amikoj aŭ familianoj, kiujn frakasita homo povis memori. Oni akceptis denuncojn de iu ajn, eĉ de infanoj ofte malicaj aŭ psike malsanaj; sed kutime ne akceptis ian ateston favoran al akuzito; pledi por tia persono estis tre danĝere, kaj pluraj pereis pro tia justemo.
Do, ĝuste en la bela urbo, kie esperantistoj rajtas speciale fieri pri ŝi, taŭgas citi el Sorĉistino de Eli Urbanova
"Ĉu iu - tiel min karesis...
Ĉu iu kisis - kiel li...
Sub tur-men-ti-loj mi konfe-sis
la tu-tan verr-on kaj eĉ pli..."
"Nek gren’ prosperas,
nek la vino,
sorĉistino!"
Jen adiaŭo ... Kaj sen danco.
Jen adiaŭo ... Kaj senkante.
"Estu damn -!" Lasta pranco.
Ŝi falas cindriĝante.
Sed legu la tuton en Nur Tri Koloroj aŭ en Hetajro Dancas.
Inter la stereotipaj akuzoj estis: animovenda kontrakto kun la diablo; diabla marko sur la korpo; flugado, precipe al sabat-orgioj; blasfemaj vortoj kaj agoj; koito kun la diablo aŭ demono; malbonfaraj sorĉoj.
Kvankam dekmiloj konsentis kun torturistoj, konfesante malvere nur tion, kion oni insistis ke ili konfesu, kelkaj konfesis pri flugado, sabatorgioj, koito kun demonoj, vere kredante, ke ili faris ion tian. Foje vere temis pri ia pagana rito; pli ofte, pri iluzioj. Estis kazoj, kiajn hodiaŭ psikiatroj povus klarigi. Ankaŭ moderna farmakologo. Antaŭ nur monatoj, kelkaj sciencistoj rekreis en laboratorio unu el la "flugigaj ungventoj" el recepto de sorĉisto, ŝmiris sin mem, kaj sur siaj seĝoj spertis fortajn halucinoj pri flugado kaj aliaj interesaj travivaĵoj!
Ĉar mankas tempo por pritrakti ĉion, ĉi tie mi speciale atentos unu el la rutinaj akuzoj: ke la sorĉistino havas demonan sorĉbeston. La ĝenerala ideo estis, ke kiam ŝi faris kontrakton kun Satano, li provizis ŝin per demona helpanto, maskita kiel ŝajne ordinara besto. Ŝi devis nutri tiun beston, kutime per sia sango, kaj ĝi suĉos el speciala sorĉistina cico, kiu estis aldona al nia normala provizo de du, kaj povas esti ie ajn sur la korpo. Inter la unuaj esploroj de arestitino estis nudigo, tutkorpa razado, plena traserĉado humiliga kaj maldeca por tiu speciala cico. Ĝi ne devis strikte simili al normala mampinto; ofte sorĉistino estis deklarita kulpa tiurilate pro ia kreskaĵeto, veruko, makulo, kaj preskaŭ ĉiuj el ni havas ie ion, kiun obsedito povas interpreti kiel sorĉistinan cicon. Estis eĉ foje okazoj, kiam inkvizitoroj pruvis ne nur superstiĉon kaj kredemon, sed nescion kun tre signifaj implicoj: post ege maldigniga serĉado, jen la mistera cico por demono - estis klitoro.
Iu ajn besto povis esti sorĉbesto; eĉ araneo, muŝo, abelo. Se besto vizitis sorĉistinon en ĉelo aŭ torturĉambro, kompreneble estis ŝia sorĉbesto, veninta por konsoli aŭ konsili ŝin. Ni ne bezonas tre grandan imagopovon, por kompreni ke en karcero nehigiena, ĉe kaptitino kies sango kaj aliaj ellasaĵoj fluis, insektaj vizitantoj ofte aperis.
Sed plejparte oni akuzis pri ia hejma besto kiu vivis iom kamaradece kun la sorĉistino. La plej ofte suspektitaj bestoj estis katoj aŭ bufoj. Aliaj sorĉbestoj, laŭ diversaj dokumentoj, estis leporoj, strigoj, ranoj, hundoj, musoj, kokoj aŭ kokinoj, kunikloj, merloj, sciuroj, helikoj, kaproj, cignoj, korakoj, vespertoj, pigoj, sciuroj, ratoj, talpoj, putoroj, malgrandaj ĉevaloj, lupoj. Pastroj foje nomis hirundon "sorĉistina kokido" pro ĝia forka vosto.
La koncepto de helpa besto devenis de la koncepto de amika spirito, ne demono, sed dajmono, tia kian havis Sokrato; sed la inkvizitoroj diabligis tiun spiriton, tiel ke virino, kiu amike parolis al hejma besto, karesis ĝin ame, povis iĝi suspektato, precipe se la besto estis nigra. Ŝi rajdis sian beston al la sabat-orgioj. Oni difinis agon de "sendado" - sendi sian beston por transdoni ian malbenon, detrui ion. Io tia troviĝas en multaj aliaj kulturoj, ekzemple: hindaj, indianaj, malaja, pacifikaj kaj afrikaj. Pli konvinkaj ol multaj akuzoj estas kelkaj, ke sorĉistino sendis sian katon por ŝteli viandon aŭ alian nutraĵon el najbara domo. Ke kato foje faras ion tian estas ne superstiĉo, sed fakto ...
La speciala populareco de katoj kiel sorĉbestoj, ĉe veraj sorĉistino kaj ĉe denuncistoj, havis plurajn kaŭzojn. Ili estas bestoj, kiujn izolitoj ofte amas; ilia mieno sugestas ion fieran, ion misteran, ian posedon de sekretoj, ian konscian enigmemon, ankaŭ iom kritikan observemon pri la homoj. Ili estis iom ligitaj al paganaj tradicioj. Laŭ Leland, la diino Diana amis sian fraton, Lucifer (tiel estis, ne Apolono). La frato amis sian katon "belan preter ĉiuj aliaj bestoj" kaj ĝi dormis sur lia lito. Diana persvadis la katon interŝanĝi korpojn, kuŝis kun la frato kaj iĝis patrino de la diino Aradia. Tiu itala tradicio ankaŭ nomis ŝin "la kato reganta la stelo-musojn, ĉielon kaj pluvon". La skota diino de sorĉistino nomiĝis "Patrino de la Katoj". En lando, kie oni konas la salikon, kiun en Britio ni nomas "kaĉjo-saliko", la etaj amentoj iom sugestas grizajn katidojn, kaj iam oni kredis, ke al ili formiĝas magiaj katoj. Ek de la 12-a jarcento ekzistis rakontoj pri Satano kiu aperis kiel nigra kato. Oni akuzis la herezulojn katarojn (speco de maniĥeistoj) en Francio en la 13-a jarcento, ke ili adoras Satanon en formo de nigra kato; simile, kiam kun torturoj kaj kalumnioj oni neniigis la iam prestiĝajn Templajn Kavalirojn, unu akuzo estis, ke ili adoris diablon en formo de nigra kato kaj rite kisis ĝin sub la vosto.
Tiu longa tradicio pri katoj eble devenis longdistance eĉ de antikva Egiptio, kie oni adoris katojn kaj la simpatian kat-kapan diinon Bast, diinon de ĝojo, dancado, muziko, amoro, kaj kie homoj funebris kaj mumiigis siajn katojn kiel familianojn. Sed la egipta sinteno estis pozitiva, ama. Kristanoj diabligis la diojn de fremda religio, same kiel faris hebreoj en la historioj de la Malnova Testamento.
Ni mem vidis, dank’ al afabla helpo de esperantistoj, la eksterordinaran Katan Paradon en Ipro, Belgio, en kiu oni ankoraŭ emfazas, eĉ se nur ludeme, ligon inter katoj kaj sorĉistinoj. En la sama lando, en 1950, iu Martha Minnen procesis kontraŭ nejbarinoj pro kalumnio; ili disklaĉadis, ke ŝi estas sorĉistino, kaŭzante al ŝi diversajn societajn humiligojn. Ŝi ricevis kompenson. Sed jen, en tiu jaro 1950, en lando alte evoluinta, la najbarinoj insistis en kortumo, ke ilia opinio estas pravigebla - Martha havis kelkajn nigrajn katojn en la hejmo! Kaj en intervjuo en 1990, usona Wicca-sorĉistino moderna, Laurie Cabot, montris al ĵurnalisto siajn kvar katojn grandegajn; ŝi serioze diris, ke kiam ili estis katidetoj ŝi preĝis al la kata diino, kaj sorĉis ilin, por ke ili tre bele kresku!
Kelkaj aliaj nuntempaj sorĉistoj posedas katojn kaj aliajn bestojn, iasence siajn sorĉbestojn; unu havas monedon kaj boaon, alia alian serpenton, probable pitonon; unu, plurajn katojn; unu, ses katojn kaj du hundojn, el kiuj ŝi identigas tri bestojn kiel sorĉbestojn. Kaj unu havas koleopteran kolegon nomitan Sandoz.
Kaj en 1926 mortis proksime al Kembriĝo, Anglio, iu Panjo Ruĝĉapo, kiu kredis, ke ŝi havas kontrakton kun la diablo; ŝi estis eĉ iom populara loke, kaj uzis sian potencon amike, precipe por helpi malsanulojn. Oni almenaŭ asertis, ke oni vidis ŝin promeni, eskortite de kato, rato, bufo, mustelo kaj muso.
Diversaj anekdotoj, el la procesoj, pri sorĉistinoj kaj iliaj katoj, estus nuntempe tre amuzaj, se ili ne estus tiel ligitaj al torturoj kaj ekstrema maljusteco. Skota sorĉistino, Marion Richard, estis akuzita, ke ŝi lavis la piedojn de kato de fiŝisto kaj forĵetis tiun akvon, por ke li kaptu abundajn fiŝojn; por alia viro ŝi lavis la kapon kaj piedojn de la kato samcele. Oni ne notis la komentojn de la katoj. En Chelmsford, Anglio, sorĉistino nutris per sia sango sian blankan, makulitan katon, poste sendis ĝin por misfari; oni kredis, ke ĝi kaŭzis morton de porkoj, bovino, tri anseroj; malsukceson pri biero kaj butero; kaj afliktis najbaron per disenterio. La kato dormis en kesto kun lano, kaj, kiam ŝi bezonis tiun lanon, ŝi ŝanĝis la katon al bufo. Nuntempe ni supozus, ke ŝi bezonis la lanon, estante tre malriĉa, kaj elektis kamaradon malpli bezonantan.
La reĝo James (Jakobo) la Unua de Anglio, kiu estis ankaŭ la Sesa en Skotlando, mem verkis seriozan libron pri demonologio; estante inteligenta kaj klera, li dum la vivo iĝis progrese iom pli skeptika tiurilate. Sed li parte persone ekzamenis en 1590 virinon maljunan, iom kleran kaj de iom prestiĝa familio, Agnes Sampson, kiun servantino en alia familio denuncis dum torturo. Agnes mem, torturite, finfine jesis al 53 akuzoj, kaj inventis eksterordinarajn krimojn por haltigi la suferon. Ekzemple, ke ŝi provis mortigi la reĝon per veneno de nigra bufo sur ŝtelita vestaĵo; precipe, ŝi provis krei tempeston, kiu detruos la ŝipon de la reĝo revenanta post sia edziĝo en Norvegio. Kiel? Kun koleginoj, ŝi baptis katon, ligis membrojn de kadavroj al ĝiaj kvar piedoj, kaj ĵetis ĝin en la maron! Ŝia fantazio ĉesigis la torturon, sed ŝi estis strangolita kaj bruligita kiel sorĉistino.
Monaĥino, Fratino Maria Renata, vivadis kviete, pie kaj eobeeme, en konvento en Unterzell, Germanio, ĝis kelkaj monaĥinoj, ĉe kiuj oni nun rapide diagnozus psikajn malsanojn, akuzis ŝin pri sorĉado. Torturite, ŝi konfesis, ke ŝi faris kontrakton kun Satano jam okjara, poste plian kontrakton - en grandioza ceremonio, por kiu ŝi iris al Prago! - ke ŝi eniris konventon por detrui ĝin, sorĉe kripligis homojn, profanis hostiojn, koitis regule kun diablo, frenezigis tiujn religiajn fratinojn ... Post siaj nekredeblaj konfesoj, ŝi diris, ke oni malkovris ŝiajn krimojn pere de katoj. Musoj kaj ratoj tiel plagis la konventon, ke ĉiu fratino ricevis permeson havi katon en sia ĉelo. Maria Renata gastigis tri, kiuj vere estis demonoj. Monaĥinoj aŭdis tiujn katojn paroli, kaj denuncis la fratinon. Verŝajne, se ni legas la historion renversorde, aperas vero: ŝi amis katojn; kiam katoj estis enlasitaj, ŝi indulgis sin per du eksteraj, parolis ame al ili - kaj tiu eta kompenso en la vivo de deviga ĉaseco kondukis al denuncoj, torturoj, kondamno, sekularigo kaj bruligo. La sola ero da kompato estis, ke oni senkapigis ŝin antaŭ la fajro. Ĉu ni ridu aŭ ploru?
La groteskaj historioj pri demonaj katoj, ĉe kiuj mi prezentis nur specimenojn el multaj, almenaŭ havis ian bazon en la reala mondo; kutime la bestoj ja ekzistis ĉe la sorĉistinoj, kiom ajn oni atribuis al ili zoologiajn anomaliojn. Sed laŭ akuzoj kaj konfesoj, sorĉistinoj havis alian rilaton kun bestoj: ili povis per sorĉoj ŝanĝiĝi al bestoj; denove, ĉefe al katoj.
Unu teorio pri tio estas, ke foje en sorĉistaj festoj iuj havis ian riton aŭ eble ludon, dum kiu iu diris, "Mi estas kato", "Mi estas strigo", "Mi estas leporo", sinidentige. Eble tiumomente ŝi surmetis bestvizaĝan maskon; la eklezio plurfoje proklamis malpermeson, porti bestajn maskojn aŭ kostumojn. Ni ankaŭ memoru, ke antaŭ aŭ dum festoj la gesorĉistoj manĝis kaj trinkis kaj uzis ungventojn, do eble ensorbis ian toksaĵon halucinigan, kaj vere kredis, ke ili iĝis katoj, strigoj k.t.p. Sed eksteruloj kredis pri realaj metamorfozoj.
Ekzistas tuta aro de anekdotoj pri iu, kiu vundis katon, kiu ŝtelis, mortigis beston, k.t.p., kaj poste trovis unu el la lokaj virinoj kun vundo en la sama korpoparto. Multaj kredis tiujn fabelojn. Jen ekzemplo, pri tragedio en Skotlando en 1718. Viro malamis katojn, koleris pri ilia miaŭado en lia korto, senpacienciĝis kaj eliris kun hakilo, ponardo kaj glavo; vundis tri katojn, rompante kruron de unu. En tiu kvartalo oni trovis maljunulinon kun rompita kruro; ŝi racie klarigis sian akcidenton, sed la akuzintoj preferis kredi, ke ŝi eliris en kata formo. Torturite, ŝi konfesis sin sorĉistino, kaj la sekvan tagon mortis en karcero. Inteligenta ĉefadvokato de la reĝo konsilis, sukcese, ke oni ne procesu kontraŭ la dudek aliaj virinoj, kiujn ŝi denuncis dum torturo.
Ni ja havas vortojn de sorĉoj por katiĝi; unu persono rajtis uzi ĝin naŭfoje dum la vivo. Kompreneble, ekzistas ankaŭ teksto por ekskatiĝi. Inverse, hungaroj kredis, ke iam inter sep kaj dekdu jaroj kato ofte iĝas sorĉistino. Demonaj katoj aperas en pluraj aliaj kulturoj, notinde en Ĉinio kaj Japanio.
Bestoj rolas en preskaŭ ĉiuj mitologioj aŭ religioj de la mondo; malgraŭ obsedoj pri sorĉbestoj, artistoj ofte roligis bestojn en kristana ikonografio: kompreneble, la oferitan dian ŝafidon, sed ankaŭ leonon, kolombon, sciuron, strigon, ardeon, pavon, leporon, bovon, azenon, gepardon, kuniklon, testudon ... eĉ katon. Foje kato rilatas al la Dipatrino, aŭ rolas ie dum la Lasta Vespermanĝo. Bestaj helpantoj gravis en la praa skandinavia religio - katoj tiris la ĉaron de la diino de amoro, Freja. Ankaŭ en hinduismo diversaj bestoj multon signifas. Islamo forte malpermesas idolojn, sed eĉ en tiu kulturo oni mencias, ke la Profeto havis amatan katon. Ni aŭdis pri la multaj pra-egiptaj gedioj, kies formoj estis parte bestaj; indianaj triboj ofte havas totemojn, bestojn aparte sanktajn al la tribo; afrikaj sorĉistoj havas sorĉbestojn iom analogie al eŭropaj kaj nordamerikaj sorĉistoj. Prahebreoj multe oferadis bestojn. Bestoj rolas en ritoj kaj legendoj de Ĉinio, Japanio, Irano, Pacifikaj insuloj. En Japanio katoj gravas - tri japanaj bonvenigaj katoj sidas en mia hejmo. Por eksteruloj, fremdaj kultoj estas ofte ĉarmaj kaj interesaj; por internaj praktikantoj la signifo kompreneble estas tute alia kaj pli profunda.
Sed la longa, sanga historio pri sorĉistinoj kaj sorĉbestoj estas tragika ekzemple de kelkaj homaj inklinoj: al historioj, obsedoj, totalismo, krueleco kaj maljusteco; kaj tiuj inklinoj ne malaperis post niaj kolosaj progresoj sciaj kaj teknologiaj; ĉiuj el ni povas tuj pripensi historiojn same hororajn en nia jarcento, kaj en la tuja nuno.
Mi komencis per amuza bildo de Goya; mi finos per averta bildo el la sama serio. En la 43-a gravuraĵo, artisto aŭ verkisto dormas ĉe sia skribotablo. Dum li dormas, malantaŭ li leviĝas aro de monstraj, minacaj strigoj kaj vespertoj, kaj apud li sidas, en sfinkseca pozo, giganta kato. La surskribo estas la fama diraĵo: "La dormo de racio produktas monstrojn." Lia plena teksto estas ankaŭ ĝusta komento pri la multjara tragedio de la sorĉistinoj, sed ĝi restas valida: "Fantazio, forlasita de racio, produktas neeblajn monstrojn; unuigita kun racio, ŝi estas la patrino de la artoj kaj fonto de iliaj mirindaĵoj."
Miaj ĉefaj konsultlibroj (ĉiuj necese en la angla) estis:
Cooper, J. C. Symbolic and Mythological Animals. London, 1992.
Dale-Green, Patricia. The Cult of the Cat. London, 1963.
Farrar, Stewart. What Witches Do. London, 1971.
Gettings, Fred. The Secret Lore of the Cat. London, 1989.
Gulley, Rosemary Ellen. The Encyclopedia of Witches and Witchcraft. New York kaj Oxford, 1989.
Howey, M. Oldfield. The Cat in Magic, Mythology and Religion. New York, 1989.
James (Jakobo) la Unua, reřo de Anglio. Demonologie, in Forme of Dialogue. Edinburgh, 1597.
Klaniczay, Gabor. The Uses of Supernatural Power. Tradukita de Susan Singerman. Princeton, 1990.
Mackay, Charles. Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds. London, 1841.
Robbins, Russell Hope. The Encyclopedia of Witchcraft and Demonology. London, 1959.
Walker, Barbara. The Woman’s Encyklopedia of Mytns and Secrets. London, 1955.
Walker, Barbara. The Woman’s Dictionary of Symbols and Sacred Objects. London, 1988 (pli frue en Usono).