Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2000arboplant

Kongresoj

Arboplantado en la Sankta Lando

Vi povas partopreni en la kreado de la venonta ZEO: Arbaro Esperanto en Israelo.

Samtempe vi ekhavos unikan personan memoraĵon: arbo plantita apud Jerusalemo de via mano, portanta vian nomon (aŭ la nomon de parenco, amiko ktp, lau via plaĉo) kaj oficiala atesto. La arboplantado okazos kadre de impona ceremonio kun muziko, podio kaj dum la tuttagaj ekskursoj al Jerusalemo dum la Universala Kongreso. Ĝi estos parto de la multjara famkonata kampanjo de la "Keren Kajemet Le-Israel" kiu celas re-forstigi la landon, kiu antaŭ jarcentoj estis kovrita de natura arbaro. La plantado de unu arbo kostas nur 8 eurojn, kaj ĉiu plantanto ricevos personan ateston. Nia celo estas atingi la nombron de mil arbojn, kiu ebligas fiksadon de memortabulon kun la nomo de la arbaro plantita, por kiu povas decidi la plantanta grupo - ekzemple "Esperanto 2000".

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2000/arboplant.html