
66-a IKBE.
La 66-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos 5 -12 aŭgusto
en Plovdiv, Bulgario. Temo: Komunikado sen limoj en la 21-a jarcento. Postkongrese
sekvas libertempa semajno ĉe la Nigra Maro, en pitoreska apudmara ĉemontara
urbeto Obzor (12-18 aŭgusto). Aliĝoj kaj informoj ĉe: Vladimir
Ĝelev, ul. Landos 24, Bl. 21, Vh. B, BG-4006 Plovdiv.
Internacia Junulara Kongreso.
La 56-a IJK okazos en Honkongo, Ĉinio, post la UK, 05-12 aŭgusto
2000. Kontaktadreso: LKK de la 56-a IJK, P.O. Kesto 77, Beijing, CN-100037.
Rete: cepc@china-report.com,
retpaĝo: http://www.esperanto.org/ijk2000.
Kongresa temo: "La transiro al tutmondiĝo tutglobismo en la 21-a
jarcento".
ILEI-konferenco.
La 34-a ILEI-Konferenco okazos de la 15-a ĝis la 21-a de julio en Kvinpetalo,
Bouresse (Francio). Kongresa temo: "Lingvolernado serve al interkultura
edukado". Kontaktadreso: Jennifer Bishop, 39 Hill Street, Hawthorn,
Victoria 3122, Aŭstralio. Retpoŝto: esperanto@education.monash.edu.au.