
Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo, kiu neniam "ripozas". Ĝi situas ideale en la centro de Israelo, kaj estas facile atingebla de ĉie en la mondo. La flughaveno Ben-Gurion - la ĉefa enirejo al Israelo - troviĝas je veturdistanco de nur dudek minutoj de TA; Jerusalemo - malpli ol unu horo; Nazareto en la norda parto de Israelo - malpli ol du horoj; kaj Ejlat, la suda urbo - nur duonan horon da flugo. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas atingeblaj je unutaga ekskurso.
TA estas mediteranea feriejo kun multaj sablaj plaĝoj. Preskaŭ de ĉie en la urbo vi proksimas al la marbordo. Tiu kombinaĵo de raviga maro kaj la proksimeco de TA al ĉiuj lokoj en Israelo igas ĝin ideala loko por libertempi, elvojaĝadi kaj enkongresi.
En TA estas multaj hoteloj. La varieco inkluzivas unuflanke malmultekostajn hotelojn kaj je la alia flanko tre luksajn hotelojn.
Irante ekstere en Tel-Avivo - mondo da aventuroj kaj ĝuoj atendas vin. Per sia tepida mediteranea akvo, la maro agrable invitas por bano kaj marsportoj. La altaj konstruaĵoj kiuj tranĉas la ĉiellinion apud la marbordo, iom respegulas la naturon kaj la ritmon de la urbo. Promenejo ĉe la marbordo, haveneto, kafejoj, restoracioj kaj nokta vivo igas ĉi-tiun urbon nerezistebla por turistoj kaj lokuloj.
Vespere, la urbo lumiĝas kaj vekiĝas al nokta vivo. En TA estas diverstipaj restoracioj, multaj el ili luksaj, kaj multe da mediteranestilaj orientaj restoracioj. Distraĵoj furoras en TA. La urbo ofertas multajn kafejojn, diskejojn kaj trinkejojn, kiuj funkcias ĝis la malfrunoktaj horoj. Nokta promenado ĉe la marbordo ankaŭ estas agrabla travivaĵo, precipe somere aŭ printempe.
En la suda rando de la promenejo (post 30 minutoj da promenado) kuŝas la antikva urbo Jafo. De ĉi-tie, nova TA evoluis ekde la komenco de la nuna jarcento. Jafo estas urbo el la biblia epoko. De ĉi-tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jafo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko.
Absolute nemaltrafinda loko estas la triangulo de la stratoj Ŝejnkin, Nahalat- Binjamin kaj la Karmel-bazaro. La strato Ŝejnkin situas en la koro de Tel-Avivo; tie vi povas rigardi homojn kaj enspiri la junulecan "strat-vivon". En la alia flanko troviĝas la strata vendejaro de Nahalat-Binjamin. Tie vi povas renkonti muzikon, etoson, homojn kaj belajn artaĵojn. Tuŝante la straton Nahalat-Binjamin situas la plej granda israela subĉiela Bazaro, "Karmel". Tiu ĉi loko konsistas el kaoso da komerco, odoroj kaj koloroj.
Alia alloga loko estas la pulbazaro en Jafo. Ĝi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaŭ ĉion. Oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie...
En TA vi ankaŭ povas amuziĝi per teatraĵoj kaj diversaj podi-artoj. La Filharmonia Orkestro de Tel-Avivo kun ĝia fama dirigento Zubin Mehta akiris mondan renomon.