Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2000 › utilaj informoj

Kongresoj

Utilaj informoj pri Israelo kaj Tel-Avivo

Kongresejo.

Hotelo Dan-Panorama Tel-Aviv, 10 Kaufman-str., IL-68012 Tel-Aviv, tel. +972-3-5 19 01 90. Bonvolu neniam skribi al la kongresejo (tie ne troviĝas esperantistoj) sed ĉiam al la CO de UEA!

La israela mono

estas la (nova) siklo (hebree: ŝekel), internacia simbolo ILS (en Israelo estas uzata ankaŭ NIS). Ĝi valoras (dec.1999) 0,22 eŭrojn kaj dividiĝas en 100 agorojn (agorot). Ekzistas monbiletoj je 20, 50, 100 kaj 200 sikloj, kiujn oni dum la jaro 1999 ŝanĝis al novaj, pli falsimunaj biletoj. La malnovaj eksvalidiĝos la 1-an de julio 2000! Krome ekzistas moneroj de 5, 10 kaj 50 agoroj kaj de 1, 5 kaj 10 sikloj. La kaskalkuloj estas rondigataj je 5 agoroj. En la plimulto de vendejoj oni akceptas la gravajn internaciajn kreditkartojn (Visa, Mastercard, k.a.), kaj per ili ankaŭ eblas preni el la propra konto siklajn monbiletojn el la multnombraj aŭtomatoj ĉe bankoj kaj grandaj butikcentroj.

Monŝanĝo.

En la apudkongresejaj konstruaĵoj situas filioj de kelkaj bankoj, kaj en la regiono de la ĉemaraj hoteloj troveblas multaj bankoj kaj monŝanĝejoj, kies kurzoj estas ofte pli favoraj ol la bankaj, kaj des pli ol la hotelaj.

Lingvoj

La oficialaj lingvoj estas la hebrea kaj la araba. La rusa kaj la angla furoras, sed eblas interkompreniĝ ankaŭ france, hispane kaj per pluraj aliaj lingvoj.

Vetero

Somere la mediteranea klimato estas varme (30-32° C) kaj humida (65%), sed la marvento helpas elteni. Nokte estas pli facile: nur 23-25° C kaj 55% respektive. En la montara regiono (Jerusalemo, Galileo) estas iom malpli varme kaj ankaŭ malpli humide; ju pli oriente (Jordano) aŭ sude (Negevo), la vetero iĝas ankoraŭ pli varma kaj pli seka. Ekster la ĉemara strio la tagaj-noktaj diferencoj estas pli grandaj. Tamen, unu bonega informo: lasu pluvombrelojn hejme! Male, kunportu ombrodonan ĉapon, sunum-kremon kaj sunokulvitrojn. Prefere ne portu vestojn el artefaritaj ŝtofoj, sed el kotono. La sunsentivaj el inter vi portu eĉ longmanikajn vestojn. Ĉiuj publikaj konstruaĵoj kaj transportiloj estas plene klimatizitaj.

Tempo

Kiel orienteŭropa somera tempo: UTC + 3 horoj.

Telefono

Landkodo por Israelo: 972; urboprefiksoj: por Tel-Avivo (0)3, por Jerusalemo (0)2.

Kurento

La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktingoj estas ĝenerale tripolusaj, sed taŭgas por dupolusaj, ĉu rondsekcaj ĉu rektangulsekcaj kontaktiloj. Por platsekcaj kontaktiloj necesas adaptiloj.

Medikamentoj

Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina aŭ la angla.

Sabato

(Grave!)La oficiala ripoztago en Israelo estas sabato (sed kompreneble ne-judoj havas en siaj loĝlokoj siajn apartajn ripoztagojn). Ĉar laŭ la judismo la tago komenciĝas ekde la antaŭa vesperiĝo, ĉiuj oficejoj, bankoj, vendejoj (inkl. nutraĵajn) ktp fermiĝas jam vendrede posttagmeze kaj remalfermiĝas nur dimanĉe matene (la unua tago de la semajno en Israelo!). Dum ĉi tiu semajnfino funkcias nur parto de la restoracioj, kafejoj kaj alispecaj distrejoj. Tamen, en urboj kaj kvartaloj kun nejuda loĝantaro multaj vendejoj funkcias ankaŭ tiam. Kun kelkaj esceptoj (en nejudaj regionoj) la aŭtobusaj servoj ĉesas inter la 15h00 kaj 17h00 vendrede, kaj reekfunkcias (tamen ne ĉiuj) inter la 16h00 kaj 18h00 sabate. Sur kelkaj el la aŭtobusaj linioj funkcias (ne nur semajnfine) navetaj taksioj (hebree: monit ŝerut) je aŭtobusa tarifo (sabate pli alta). Ankaŭ la trajnaj servoj ĉesas vendrede posttagmeze kaj renoviĝas sabate vespere.

Koŝereco

En plimulto de la israelaj restoracioj kaj manĝejoj (en la hoteloj ĉiuj!) oni observas certajn manĝaĵ-rilatajn jud-religiajn regulojn de t.n. koŝereco. Tio signifas, ke tie ne eblas mendi pladojn entenantajn viandaĵojn kaj laktaĵojn kune. Tie ne haveblas ankaŭ porkaĵoj nek marmanĝaĵoj (krom skvamhavaj fiŝoj). Pro tio ni rekomendas ke, se vi deziras manĝi nekoŝeraĵojn, vi demandu anticipe, ĉu la restoracio estas koŝera aŭ ne (misada' kŝera' / lo kŝera' respektive). Semajnfine ĉiuj eksterhotelaj restoracioj povas esti kompreneble nur ne-koŝeraj! Pro ĉio ĉi supre dirita la 85-a UK ne okazas, kiel kutime, de sabato ĝis sabato sed de mardo ĝis mardo.

Artistoj bv atenti:

Internacia Arta Vespero okazos ankaŭ ĉi-kongrese. Se iu volas prezenti sian talenton, tiu nepre sendu sian programproponon (laŭeble kun fotoj) ĝis la 30-a de marto. Surlokajn sinproponojn oni nur escepte akceptos. Ni ankaŭ invitas aliajn artistojn: muzikistojn, aktorojn k.s. proponi eventuale prezentotajn programerojn.


Fine kelkaj , laŭ ni,

utilaj kontaktligoj

kiuj povas helpi Vin pli bone orientiĝi en la Kongresa Lando ( pardonu , ke kelkaj el ili estas en angla ):



Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2000/utinform.html