
La civitanoj de jenaj eŭropaj landoj bezonas la israelan enirvizon: Albanio, Bulgario, Pollando, Rumanio, Turkio, ĉiuj eks-sovetiaj kaj de iamaj jugoslaviaj respublikoj (krom Slovenio). La aliaj eŭropaj landoj estas senvizaj. La vizon ne bezonas ankaŭ la civitanoj de Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kostariko, Mongolio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Urugvajo kaj Usono.
Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ la landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima israela diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj.
Normale la Kongresa Konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. Israelaj konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos al ĉiuj aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (25 de Julio -- 1 de Aŭgusto, eventuale plus daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en Israelon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni sendos konfirmon pri pagitaj servoj, kio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.
La plimulto de la kongresanoj alvenos al Israelo tra ties ĉefa pordego,
la flughaveno Ben-Gurion. Tie estos organizita transporto al la hoteloj
por ĉiuj kongresanoj. La biletoj por busoj estas mendeblaj per la mendilo
aldonita al la Dua Bulteno. Bv. ne forgesi indiki la numeron de via flugo,
la daton kaj la alvenhoron. Bv. ne iri rekte al la kongresejo, sed unue
al via hotelo por lasi la valizojn. De la hoteloj estos organizita ĉiutaga
busa servo matene kaj vespere.