Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › kotizoj por kategorioj a kaj b

Kongresoj

Kotizoj por kategorioj A kaj B (tuta mondo, krom Latinameriko)

3-10 aŭgusto 2002
Fortalezo, Brazilo

Konstanta adreso:

87-a UK de Esperanto
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Kongreskotizoj (aliĝkategorioj A, B)

KONGRESKOTIZOJ VALIDAJ:
(ĉiuj en eŭroj)
ĝis 01 12 31
1-a periodo
ĝis 02 03 31
2-a periodo
ekde 02 04 01
3-a periodo
Aliĝkategorio
A B A B A B
1. individua membro de UEA (ne inkluzivas MG):
120 90 150 112 180 135
2. ne individua membro de UEA
150 112 187 140 225 168
3. komitatano / kunulo / junulo / handikapulo,
mem individua membro de UEA
60 45 75 56 90 67
4. kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA
90 67 112 84 135 102


DIFINOJ

Individua membro de UEA: Dumviva Membro (DM), Membro kun Jarlibro (MJ aŭ MJ-T), Membro-Abonanto (MA aŭ MA-T). Ne temas pri Aligitaj Membroj kaj ne inkluzivas Membrojn kun Gvidlibro (MG).
Komitatano: Tiu, kiu estas membro aŭ observanto en la Komitato de UEA en la momento de aliĝo.
Kunulo: Tiu, kiu loĝas samadrese kun la ĉefaliĝinto. Ĉefaliĝinto oni konsideras personon, kiu pagas kotizon en kategorio 1 aŭ 2.
Junulo: Tiu, kiu naskiĝis inter 72 01 01 kaj 81 12 31 (inkluzive). Oni nepre notu la naskiĝdaton sur la aliĝilo.
Handikapulo: Tiu, kies handikapo nepre postulas akompananton (ekzemple blindulo), kaj kiu pruvis tion per kuracista aŭ simila atestilo, kiu klare indikas la tipon de handikapo.

Senpage aliĝas: - infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post 81 12 31; - nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj.

La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo.

La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, bankedon kaj eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en la Dua Bulteno. La kotizo inkluzivas nenian asekuron.

Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.

Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago en la CO aŭ ĉe peranto. Aliĝilon sen kompleta pago oni ne traktos.

Kongresa Regularo (ekstrakto): "8. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Kongresan Regularon, aŭ malutilas al la UK, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas la UK."

Kiu subskribas ĉi tiun aliĝilon, konfirmas sian respekton al la Kongresa Regularo kaj la laŭstatuta neŭtraleco de UEA, kiu organizas kaj aŭspicias la Universalajn Kongresojn.

Se vi pagas al peranto, bonvolu sendi ankaŭ la aliĝilon al tiu. Se vi pagas rekte al konto de UEA, sendu la aliĝilon al Roterdamo.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/ab-kateg.html