Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › tuttagaj ekskursoj

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazas merkredon, la 7-an de aŭgusto, sed kelkaj eventuale ankaŭ dum la semajno. La prezo ĉi-jare ne inkluzivas tagmanĝon, sed estas antaŭvidita paŭzo, dum kiu ĉiu povos lunĉi laŭ propraj prefero, gusto kaj buĝeto. Kompense, la prezoj de la ekskursoj restas malaltaj.

E1 canoa quebrada

Ekiro: 08h45
Daŭro: ĉ. 10 horoj
Prezo: 34 EUR

La plej fama plaĝo de Cearao, ĉe urbo Aracati (aracati signifas: vento kiu blovas el la maro). Loko simila al paradizo, kiu dum jardekoj allogas turistojn el ĉiuj anguloj de la mondo. Iam ĝi estis pilgrimejo de hipioj el la tuta mondo. Ĝiaj sablodunoj, ruĝaj klifoj kaj lagoj kaj la sennombra kvanto da fiŝoj kaj marestaĵoj certe igos tiun ĉi ekskurson neforgesebla. La ekskurso okazos ankaŭ vendrede.

E2 lagoinha

Ekiro: 09h00
Daŭro: ĉ. 10 horoj
Prezo: 30 EUR

Antikva haveno uzita de francaj piratoj (bukaneroj), nuntempe estas paca fiŝista vilaĝo. Konsiderata la plej bela plaĝo en la ŝtato Cearao, Lagoinha estas plena je sablodunoj kaj kokosarboj. Tie vi povas ĝui apartan kaj unikan panoramon, kiu redoniĝas kiel la plej reprezenta bildkarto de Cearao.

E3 morro branco kaj praia das fontes

Ekiro: 09h15
Daŭro: ĉ. 9 horoj
Prezo: 33 EUR

Vera bildkarto, natura fenomeno je 79 km de Fortalezo. La famo de Morro Branco disvastiĝis tra la mondo pro la fakto ke la plaĝo havas plurkolorajn dunojn kies grundon oni uzas por fari la plej aprezatan suveniron Cearaan. Tio estas la ĉie troveblaj boteletoj kaj vitraj kruĉetoj plenigitaj per la plej fajnaj diverskoloraj sabloj per kiu oni pentras belegajn bildojn kaj pejzaĝojn. Halto por lunĉo antaŭ ol daŭrigi al Praia das Fontes, plaĝo ĉe Morro Branco, fama kiel loko por praktikado de akvaj sportoj.

E4 guaramiranga

Ekiro: 09h00
Daŭro: ĉ. 9 horoj
Prezo: 39 EUR

Tiu ĉi ekskurso portos vin al Baturité, eta urbo ĉe la piedo de Guaramiranga montaro. Post mallonga vizito de la ĉefa placo kaj katedralo la ekskurso supreniras ĝis la ĉarma vilaĝo Guaramiranga, kie la fortalezanoj kutimas restadi dum la semajnfinoj ĉe siaj belegaj domoj. Vi vizitos la monaÕejon de la kapucenoj kaj la preĝejon de Nia Sinjorino de Lurdes, en la Grotto Convent. Lunĉo estos servita en unu el la tipaj domoj, kaj poste oni pluveturos ĝis la pinto de la monto por ĝuiga trarigardo al iuj el la aliaj montoj. Krom merkrede, la ekskurso okazos ankaŭ ĵaŭde.

E5 muzeo de kaŝaso kaj la tipa brazila bieno

Ekiro: 09h15
Daŭro: ĉ. 6 horoj
Prezo: 25 EUR

Je 30 km de Fortalezo, ĉe piedo de montaro, troviĝas tiu ĉi muzeo dediĉita al la plej tipa brazila trinkaĵo: cachaça (alkohola trinkaĵo farita el sukerkano). La muzeo estis starigita de Ypióca, tradicia brandfarejo fondita antaŭ 155 jaroj. La muzeo estas en tipa domo konstruita en 1846, kaj rakontas la historion de la trinkaĵo per la sagao de la familio Telles, posedanto de Ypióca. La kolekto havas dokumentojn, agrikulturajn maŝinojn, fotojn, filmojn, botelojn kaj centojn da bareloj, kie cachaça estas stokita dum pli ol 4 jardekoj. Vi povos ekkoni la tiaman etoson pere de aŭdvidaj aparatoj kaj pere de bildaj projekcioj. Inter la objektoj vi trovos la plej grandan lignan barelon en la mondo (laŭ Guiness-libro), kun kapacito de 374 000 litroj. Kompreneble, vi povos ankaŭ gustumi la faman trinkaĵon. Poste oni vizitos tipan brazilan farmbienon, kie oni produktas fromaĝon kaj aliajn laktaĵojn. Krome, la farmbieno estas hejmo al pluraj bestoj kaj naturbelaĵo en si mem. Tie vi povos sperti ankaŭ tiun aspekton de la brazila vivo.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/db-tuttagaj.html