Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002kuriero2
La Bela songho de l'Omaro
La Bela Sonĝo
de l'Omaro

N-ro
2

Kongresa Kuriero de la
87-a Universala Kongreso de Esperanto - Fortalezo, Brazilo

Lundo, la 5-an de Aŭgusto 2002.

AKVARELO DE BRAZIL'

Aŭtoro: Ary Barroso
Esperantigo: Tarcísio Lima

Ho, prezentu bildojn de konkero
Benu la homojn per libero
Ho, tradici' de mia tero

Lasu senfine kanti trobador'
Sub la mildeco de l'lunlumo
De mia amo pri l'trezor'
Venu laŭtakte kiel dancistino
En via glora destino
El paco, amo kaj vero
Brazil', por mi, Brazil', por mi...

Ho, via naturo-verd' eternas
Tie ripoze mi min sternas
Dumnokte sube de lunklar'
Ha, kiel kantas la fontanoj
El kiuj trinkas karavanoj
Feliĉa la kunludantar'

Ho, bruna Brazilo siastila
Mia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil', por mi, Brazil', por mi...

malfermita Kongreso

Hieraŭ matene okazis la Solena Malfermo de nia Kongreso, kun la ĉeesto i.a. de la guberniestro de ŝtato Ceará, Beni Veras, kaj de reprezentanto de la Brazila prezidento, Ministro Alberto Cardoso. Ĉi-lasta legis siajn multajn salutvortojn en tre bona Esperanto-parolo, kiu estis tre aplaŭdita. S-ro Patrick Gallaud, reprezentanto de Unesko, legis mesaĝon de Asista Direktoro de Unesko por Edukado, John Daniel. En muzika paŭzo, Alvarus Moreno, tenoro el Fortaleza, dufoje kantis la konatan "Akvarelo de Brazil'" esperantigitan de LKK-ano Tarcísio Lima. Tiu kantado partoprenigis la plenplenan salonon.

Carlos Morales (Kostariko), legigis sian rezonadon pri la kongrueco de nia kongresa temo kun la ideoj de la porindiĝena movado. Vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, prezentis la temon ("Diverseco: ŝanco, ne minaco") kaj invitis ĉiujn partopreni la dumsemajnajn debatojn. UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu kunordigis la tutan solenaĵon, parolis pri la nuna stato de la E-movado. Ĝenerala Sekretario de UEA Ivo Osibov anoncis la nomumon de kvar novaj Honoraj Membroj (v. sube) kaj faris specialan omaĝon al loka pioniro prof-ro Paulo Amorim Cardoso, vicprezidanto de LKK, kaj s-ino Lúcia Dummar.

La Malfermo finiĝis per la tradicia saluto de reprezentantoj de pli ol 50 landoj kaj per 1300-voĉa koruso kantanta la himnon "La Espero".

novaj Honoraj Membroj de UEA

Anonciĝis kvar novaj Honoraj Membroj de UEA, kies biografiojn oni legos en la revuo Esperanto. La Komitato distingis per tiu titolo la jenajn geesperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda E-movado: Evaldo Pauli (Brazilo), Kathleen Hall (Britio), Kyotaro Deguĉi (Japanio) kaj Hans Bakker (Nederlando).

instruado marde, je la 10-a horo

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj bonvenigas ĉiujn kongresanojn kaj informas, ke oni dum la kuranta UK dediĉos apartan atenton je la problemoj de instruado de Esperanto en la tradiciaj lernejoj kaj per la komputila reto. Oni prelegos kaj diskutos speciale dum la Tago de la Lernejo marde, je la 10h00 (ne je la 10h30 kiel mispresite).

Kontribuoj al Afriko

Ekde hodiaŭ (lundo), je la 14h00, funkcios ĉiun tagon la Afrika Budo. Ĉiaspeca helpo kaj monsubteno estas bonvenaj kaj oni donu ilin nur al tiu Budo de UEA.


Radio-aŭskultantoj renkontiĝos

vendredon, je la 17h00, en salono Lapenna.

 

medicinistoj

La prezidanto de UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio) faris jarraporton al 23 ĉeestantoj, el 10 landoj. La Asocio kunlaboras kun fervojistoj (IFEF) kaj naturkuracistoj (INA). UMEA deziras fari pliajn kunlaborajn kontraktojn kun aliaj E-organizoj. Venontjare en urbo Oradea (Rumanio) okazos la 14-a Internacia Medicinista E-Konferenco. D-ro S. YAMAZOE (Japanio) verkas E-anglan medicinan terminaron kaj laŭ la planoj ĝi aperos ĉi-jare.
D-ro Imre FERENCZY, Hungario (KN 344)

Yumeiho-masaĝo/terapio

Multnombraj interesatoj ĉeestis. Anstataŭ s-ro SAIONJI (Japanio), Yumeiho-terapeŭtoj parolis pri siaj rezultoj, pri la teorio mem de la masaĝo, menciinte la efikon de tiu terapio, kiu estas preventa kaj terapeŭta metodo kontraŭ malsanoj kaj suferoj. Katarina FARAGÓ, Hungario (KN 903)


Internaciaj EKZAMENOJ de ILEI/UEA

Ĉiuj kandidatoj al la elementa kaj meza niveloj devas prezenti sin ĉe la pordo de salono Lorenz (1-a etaĝo), hodiaŭ (lunde la 5-an de aŭgusto), je la 15h00 (tria horo posttagmeze).
Mireille GROSJEAN, Svislando (KN 449)



Aŭtoraj Duonhoroj, ĉe la Libroservo
Lunde(matene): Boris KOLKER (posttagmeze): Sylla CHAVES
Marde (matene): Gilbert LEDON (posttagmeze): Geraldo MATTOS

komunistoj

La kunveno de IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) diskutis pri la socipolitika situacio en Latinameriko kaj speciale en Brazilo antaŭ la balotoj de la jaro 2002 (la progresemaj fortoj en Brazilo, kion faras la komunistoj ktp.) Kvin ĉeestantaj brazilanoj klarigis la politike ĥaosan situacion en Brazilo: ne ekzistas nur du komunistaj partioj, sed eĉ deko da, kun diversaj sintenoj vide al la balotoj. Ne ekzistas partio aŭ persono en la nuna situacio kun socialisma aŭ progresema programo kapabla veki entuziasmon kaj optimismon inter la laboristoj aŭ eĉ inter progresemaj homoj. IKEK proponas sin kiel forumo por ĉiu E-isto kiu difinas sin mem kiel komunisto laŭ la plej larĝa senco kaj alvokas ĉiujn aliĝi al la reta diskutlisto ikek@yahoogroups.com.
Dieter ROOKE, Svislando (KN 124)


ŝanĝetoj en la Programo...

- Unesko. En salono Lapenna, hodiaŭ (lundo), je la 17h00, okazos prelego de s-ro Patrick Gallaud pri Unesko kaj Neregistaraj Organizoj (NRO-j)

IKU-2: "La elĉerpiĝo de enprizonigo kaj efika respondo de alternativaj punoj"

Pri tio tre klare prelegis hieraŭ D-ro César Barros Leal, profesoro pri juro kaj membro i. a. de la Nacia Konsilantaro pri Kriminala kaj Prizona Politiko. La preleginto proponis virtualan vojaĝon al prizonoj kaj tion li faris montrante kelkajn filmojn, kiuj ebligis al la spektantoj konstati la teruran situacion de la brazilaj prizonoj. D-ro César ankaŭ rakontis pri sperto en Meksiko: en la vizitata prizono loĝis ankaŭ la familianoj de la prizonuloj; la infanoj eliras cele al lernejoj kaj poste reiras al sia hejmo: la prizono!

Poste la preleginto prezentis la alternativajn punojn (ekz. malpermeson viziti kelkajn lokojn), pli bonajn kaj malpli multekostajn. Li ankaŭ klarigis, ke tio ne temas pri nepuneco kaj ke la enprizonigo devas esti nur la lasta rimedo por puni (kiam temas pri perfortaj krimoj). Ĉeestantaj viro, kiu iam estis enkarcerigita, kaj virino, kiu plenumis alternativan punon, iomete rakontis pri siaj spertoj; la virino devis labori en oficejo kaj ŝatis la lokon: inkluzive tie ŝi dumtempe restis post la punplenumo, pruvante la efikecon de la alternativaj punoj. Ankaŭ menciindas, ke la preleganto estas la aŭtoro de la esperantigita libro "Enprizonigo Krepusko de Erao", de li donacita al ĉiu aliĝinta kongresano de la 87-a UK.

MALOFTA EBLECO!

Estas ja kutime dum la UK spekti profesian teatraĵon, sed en Fortalezo estas la malofta ebleco vidi profesian teatraĵon "La Domo, kiu Timigis". Jes, ja! Ĉiuj geaktoroj estas junuloj el Pato Branco, kiuj vere flue parolas Esperanton. Mi ĉeestis la prezentaĵon dum la ĵus pasinta IJK kaj ili vere impresis min. Ne maltrafu la eblecon vidi tion marde, je la 10h00. Vi certe ridos kaj... nur iomete timos.
Normand Fleury, Kebekio (KN 158)

salutmesaĝoj

Publika bustransportado

Preterpasas la Kongresejon Centro de Convenções [prononcu: sentru ĝi konvensojns´] la jenaj buslinioj:

021 Jardim das Oliveiras/Luciano Cavalcante (1 kaj 2)
075 Campus do Pici/Unifor
053 Antonio Bezerra/Papicu/Messejana
074 Antonio Bezerra/Unifor
041 Av Paranjana 1
806 Bairro Edson Queiroz
820 Papicu/Conj. Alvorada

Afrika Agado

La kunvenon partoprenis 30 homoj kaj ĝin gvidis Renée TRIOLLE, eksestrarano de UEA pri Afrika Agado, pro foresto de estrarano GBEGLO Koffi. Intervenis diversaj homoj pri siaj spertoj, agrablaj aŭ malagrablaj: venigo de Koffi al Flandrio, kiu kreis ŝokon ĉe la lernejanoj kaj novan interkulturon en la urbo, partopreno en afrikaj Kongresoj ktp. La Afrika Fondaĵo bezonas monon sed Afrika Agado bezonas pli: interŝanĝo de spertoj, ĝemeliĝoj, subteno al lokaj iniciatoj k.s.. Michela Lipari raportis pri la Oficejo de UEA en Lomé (Togolando), de kie UEA sendas cirkulerojn. Daŭru la helpo de la pli fortaj LA ĉefe pere de informiloj en la ekskoloniaj lingvoj (franca, angla, portugala). Broŝureto estos disponebla ĉe la Afrika Budo, ekde lunde, ĉiutage de la 14h00 ĝis 18h00.
Renée TRIOLLE, Francio (KN 311)

Rondo Familia

Amri WANDEL, Komisiito de UEA, parolis pri la sperto eduki proprajn infanojn en Esperanto kaj ĉefe pri la maniero konservi ĉe la infanoj la entuziasmon kaj pluan intereson pri la lingvo kaj ĝiaj eblecoj. Li emfazis la gravecon de naciaj kaj internaciaj renkontiĝoj por ŝtopi la breĉojn, kiuj en diversaj jaĝoj plejofte forigas homojn de E-komunumo.

Grava Informo pri Transporto kaj la Bankedo!

La kongresaj busoj konstante cirkulos ekde la 16h00 "is la 18h00 inter la Kongresejo kaj la ses hoteloj (Classic, Luzeiros, Beira-Mar, Villa Costeira, Caesar Park kaj Samburá).
La busoj por la Bankedo ( e Maison Dunas) ekiros de tiuj ses hoteloj je la 18h30.

La Nacia Vespero fariĝis grandioza evento...

...tute inda por la unua tago de nia Universala Kongreso. Tiam, oni prezentis la popolan kulturon de Brazilo, starigante la esencon de ĝia kulturhistorio, granda miksado el multaj gentoj. Unue prezentiĝis senĉesa serio de popolaj dancoj kaj kantoj, kiuj montris mirindaĵojn el multaj partoj de Brazilo. Laŭ la sono de diversaj afrik-brazilaj muzikiloj, la publiko akompanis atente ĉiujn plurajn scenojn. Kapoejro kaj legendoj, "frevo"-danco kaj infanaj ludoj, tamburoj kaj flutoj distris la spektantaron, kiu plurfoje gratulis per tondraj aplaŭdoj, krioj kaj fajfegoj. Poste, marakatuo sonis en la salonego Zamenhof, kaj la brilega duopo Pingo kaj Tarcísio Lima saltigis la homojn el la seĝoj. Multaj ne sukcesis teni siajn korpojn kaj dance akompanis la personojn sur la podio. Ili plurkolore dancis elegante, memorigante la tradician feston devenan el Portugalio, kiu fariĝis la karnavalo de la brazilaj manifestiĝoj. La aŭskultantaro, post tiuj neforgeseblaj brazilaĵoj, foriris ankoraŭ dancante, kaj, kiel oni diris dum la solena malfermo, "Brazilo fariĝis la mondo, kaj la mondo fariĝis Brazilo".
Mateo Artioli Firmino, Brazilo (KN 290)

nemenciitaj en la Kongresa Libro pro teknika eraro...

Se ankaŭ via nomo kaj adreso mankas, kontaktu la redaktantojn de la Kongresa Kuriero
(KN)
  866 José Antonio VERGARA, Ĉilio
  1314 A. Barbara PIETRZAK, Pollando
  

laste aliĝis...

(KN)
  1367 Delmont RIBEIRO, Fortaleza, Brazilo
  1368 Fabrício RODRIGUES VALLE, Brasília, Brazilo
  1369 Carlos Lincoln Brasil MESQUITA, Brazilo
  1370 Roberto O. BARROS Fo., Brazilo
  1371 Laís SILVA, Brazilo
  1372 Clelia KOZLOWSKI, Tijuca R Janeiro, Brazilo
  1373 Stefan SLAK, Usono 
  1374 Marcos Zlóv ZLOTOWICZ, São Paulo, Brazilo
  1375 Robert SWENSON, Usono
  1376 Telma RIBEIRO, Rio de Janeiro, Brazilo
  1377 Argos MADEIRA, Brasília, Brazilo
  1378 Gabriela REYES ZARATE, Oaxaca, Meksiko 
  1379 Gersi Alfredo BAYS, Chapecó, Brazilo 
  1380 Ivan BUDINOV, Bulgario
  1381 Rumjana BUDINOVA, Bulgario
  1382 Márcia Robênia S. CASTRO, Fortaleza, Brazilo
  1383 Jim DROEGE, Usono 
  1384 Francisco D. SOARES, Fortaleza, Brazilo
  1385 Sally LAWTON, Usono 
  1386 Ivanildo SAMPAIO, Recife, Brazilo
  1387 Francisco Rusthynes Lima REGO, Fortaleza, Brazilo
  1388 Patrícia Lima REGO, Fortaleza, Brazilo
  1389 Carlos Alberto Barros de SOUZA, S. J. dos Campos, Brazilo
  1390 Eni Alvim de OLIVEIRA, São José dos Campos, Brazilo
  1391 Manoel ROCHA NETO, Foz do Iguaçu, Brazilo 
  1392 Peter Pal DENKE, Törökbalint, Hungario
  1393 José Souza MELO, Brasília, Brazilo
  1394 Sergio Luiz CAMPOS, A. Paraíso de Goiás, Brazilo
  1395 Osmar Casagrande CAMPOS, Palmas, Brazilo 
  1396 José Edvaldo ANTUNES Jr., Samambaia, Brazilo
  

Pliaj sekvos. Ni jam atingis 1478 aliĝintojn!


La Bela Sonĝo de l 'Omaro

87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)

kuriero87uk@bol.com.br

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kuriero2.html