

Kiel kutime, la Akademio de Esperanto organizis du kunsidojn ĉikongrese:
unu fermitan kaj unu publikan. En la publika renkontiĝo, partoprenis
dek tri akademianoj (el kvardek kvar) kaj alvenis okdeko da aliaj kongresanoj.
La prezidanto de AdE, prof-ro Geraldo MATTOS, mallonge prezentis la Akademion
kaj ties historion. Poste ĉiu akademiano prezentis sin mem kaj siajn
interesojn kaj agadkampojn. Sekvis demandoj de la ĉeestantoj. Menciindas,
ke AdE nun havas TTT-ejon, kiu enhavas multe da informo pri ĝi. La adreso
estas http://www.akademio-de-esperanto.org.
Lingvajn demandojn oni povas sendi al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto,
sub la adreso de Stefan MAUL, Pferseer str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio.
Retpoŝte: smaul186150@aol.com.
Christer KISELMAN, Svedio, (KN 1117)
En salono Harabagiu, je la 16h00 (anstatam 17-a, kiel informite) hodiam okazos la prelego de s-ro Patrick Gallaud pri Unesko, Neregistaraj Organizoj kaj starigo de Unesko-kluboj.
TADEN, la faka asocio de ne-fumantoj, okazigos sian kunvenon hodiaŭ
(anstataŭ la anoncita vendreda posttagmezo), de la 10h15
ĝis la 11h00, en salono Harabagiu.
Rob Moerbeek, Nederlando (KN 64)
hodiaŭ en ĉambro Lapenna (teretaĝo B), je
la 11h00 oni lanĉos la libron Nova Aŭroro. Estos ankaŭ
prelego pri reproduktado (natura, envitra, klonoj) kaj La Genezo.
Robinson MATTOS, Brazilo (KN 749)
ELF-AREK, la Esperanto-Ligo Filatelista, invitas diverstemajn kolektantojn
kunveni en vendredo, je la 17h00, ĉe la tabloj proksimaj
de la benkoj en la mezo de Placo Fundamento.
Elda DÖRFLER, Italio (KN 523)
Infanlibro de la jaro 3 konkurintoj Unua premio: "Kuniberto kaj Kilevamba" (G. Pausewang, tradukis Nora Caragea).
Prozo 18 konkuraĵoj Unua premio: "Sekretoj" (Paulo Sérgio Viana, Brazilo); Dua Premio: "Malsukceso" (Dani Spielhofer, Aŭstrio) kaj "Pro savo de Homo" (Lena Karpunina, Germanio).
Teatraĵo 3 konkuraĵoj premioj ne aljuĝitaj.
Poezio 46 konkuraĵoj de 17 poetoj Unua premio: "Floraj haikoj" (Anatole Taras Lubovich, Usono); Dua premio: "Kio okazis?" (Anja Karkiainen, Finnlando); Tria premio: "Arte fari" (Marie-France Conde Rey, Francio).
Eseo 5 konkuraĵoj Unua premio: nealjuĝita; Dua premio: "Mezuro de informo-kvanto" (Christian Rivière, Francio); Tria premio: "Diverseco: defio, ne minaco" (István Ertl, Belgio).
Kanto Unua premio: "Preĝo el inter ruinoj" (Anatole Taras Lubovich, Usono); Dua premio: "Homarano" (Alejandro Cosavella, Argentino); Tria premio: "Jula enigmo" (muziko: Christian Spitzer kaj teksto: Christian Rivière, Francio).
Vidbendo Unua premio: "Plurspecaj eroj" (Sylla Chaves, Brazilo); Honora Mencio: "Felix Romuliana" (E-grupo de Zajeĉar, Serbio).
Raportis Georgo HANDZLIK (KN 1312), sekretario de Belartaj Konkursoj de UEA.
Esperantistaj rotarianoj kongresantaj en Fortalezo renkontiĝos hodiaŭ je la 11h30 antaŭ la Rendevua Tabulo, por poste viziti Rotarian Klubon en Fortaleza ĉe Klubo "Náutico Atlético Cearense". RADE (Rotaria Amikaro de Esperantistoj) estas la plej malnova fak-asocio oficiale registrita en Rotario Internacia (1928).
Kiel instrui Esperanton al infanoj? Kiujn instruhelpilojn vi povas uzi? Per kiu metodo? Se vi interesiĝas pri la temo, vizitu la budon de Brazila Esperanto-Ligo dum la Kongreso (de la 10h00 ĝis la 17h00) kaj parolu al Alcione KORITZKY aŭ Celso LIMA. Post la Kongreso, skribu al Tv. da Floresta, 32 casa 1 Sepetiba, BR-23545-400 - Rio de Janeiro-RJ.
Trifoje estos la ebleco ekscii pri la "saniĝo per spiritaj fortoj" kaj praktiki la akcepton de la saniga forto laŭ instruoj de Bruno Gröning. Do la prelego de Detlef Meier ne estas nur por aŭskulti sed ĉefe por mem sperti kaj tiel konvinkiĝi. Ankaŭ saniĝintoj raportos pri siaj spertoj. La prelego okazos en mardo kun ripeto en ĵaŭdo kaj vendredo, je la 12h30 en salono Lorenz.
Pli ol 15 esperantistaj radioamatoroj feliĉas ĉeesti la kongreson.
Du el ili estas fortalezanoj kaj ebligis jam dimanĉon vespere eterkontaktojn
en Esperanto kun Siberio, Nordeŭropo kaj Brazilo. Gastoj de la Cearaa
prezidanto de radioamatoroj, ni poste propagandis pri Esperanto al pluraj
diversaj stacioj. En mardo, matene, oni kunsidis por pritrakti diversajn punktojn
rilate al la vivo de ILERA, la Internacia Ligo de E-istaj Radioamatoroj kaj
solvis plurajn problemojn pri bultenoj, rendevuoj, diversaj kontakt-manieroj...
kaj kongres-stacioj. Merkredon vespere daŭros la vizito ĉe la prezidanto
de loka radioamatora grupo, neesperantisto, kiu loĝas en strato Esperanto
de Fortalezo.
Renata CHASSARD, F5RC, Francio (KN 324)
Al tutplena salono, post prezento de filmo pri la religio Oomoto, S-ro Yoshimitsu MATSUTO en la unua fakkunsido de Oomoto prelegis pri la "Idealo kaj praktiko de la monda federismo". Prof. Ŝigeki MAEDA siavice prelegis pri kelkaj Oomoto-instruoj kaj invitis ĉiujn al praktikado de la meditado ĉinkon, kiu estos prezentata ankaŭ hodiaŭ kaj vendrede. Pri la rilato inter Esperanto kaj Oomoto prelegis Joel BROZOVSKY kaj poste ĉiuj kantis la Fundamentan Misi-Kanton de Oomoto kaj la kanton "Sopirado", dum kiuj elstaris la gitarludado de S-ro Kiyotaka ASAI.
Atilio ORELLANA ROJAS raportis pri la agado de la regionaj komisionoj, atingoj
kaj malfacilaĵoj. Oni pritraktis la laborplanon de UEA por LA (Landaj
Asocioj). Diversajn proponojn oni prezentos al la UEA-Komitato, i.a. tiun
pri la bezono nomumi respondeculojn en la regionoj por atenti la ĝemeliĝajn
agadojn. La komitatanoj aŭskultis raportojn pri la agado en Francio,
kiu efike rezultigis trovadon de mono kaj informadon pri lingva problemo.
Maritza GUTIÉRREZ, Kubo (KN 1149)
Ekde lundo, je la 14h00, funkcias ĉiun tagon la Afrika Budo. Ĉiaspeca helpo kaj monsubteno estas bonvena kaj oni donu ilin nur al tiu Budo de UEA.
Kvindek partoprenantoj ricevis raportojn kaj diskutis la agadon de la UEA-Araba Komisiono. Ĝis nun la plejmulto de la agado estas pere de eŭropaj esperantistoj sed baldaŭ pli da arablingvaj parolantoj gajnos sperton en Esperanto kaj povus ludi pli gravan rolon en siaj propraj landoj.
Atilio Orellana Rojas prezentis raporton pri agado dum la lastaj 3 jaroj
kaj konfirmis, ke eble 50 homoj en Jordanio interesiĝas pri 3-jara kurso
en Esperanto. Oficisto de Unesko ofertis helpi. Multaj enketoj pri Esperanto
alvenis de arabaj landoj. Atilio raportis pri progreso kun la araba-Esperanta
vortaro kaj la starigo de interreta hejmpaĝo. Oni preparas informadon
en la araba lingvo kaj la Praga Manifesto nun estas havebla. Post la 87a UK,
ekskurso (aŭ vere ekspedicio) vizitos kelkajn arabajn landojn. Tiuj,
kiuj interesiĝas pri tio povas informi al UEA. Arabaj landoj menciitaj
estas: Libano, Jordanio, Maroko, Sirio, Egiptio, Alĝerio, Tunizio kaj
Libio.
Atilio ORELLANA ROJAS, Nederlando (KN 662) kaj V. R. MOORE, Novzelando
(KN 1116)
Okazis en lundo, kun partopreno de 27 personoj el kiuj 13 SAT-membroj. Prezidis Ledon kaj Yamasaki, kiuj klarigis, ke tiu ĉi kunsido havas kiel taskon informi pri SAT, korektante plurajn miskomprenojn kaj ekspliki ke SAT ne estas politika organizo, sed organizo por klerigi la laboristaron per Esperanto. Komplementis Lutermano.
Raportis Charlot pri la SAT-Kongreso en Alicante, precipe pri la Statutŝanĝo entenanta revizion pri la elektomaniero de la Plenumkomitato. Diskuto estis arda sed humurplena, interalie pri la neceso batali kontraŭ la tiel nomata tutmondiĝo, difino de la laboristo, de la neŭtraleco, pri la neceso de neŭtrala organizo paralele kun la amikaj rilatoj kun UEA kaj kontribuo al la esperanta kulturo en la formo de nova PIV.
Tio estas adreso de hejmpaĝo por listo ĉe ABONU.COM (http://www.abonu.com), kiu dum la semajno dissendas nian Kurieron al tiuj, kiuj ne venis al la 87-a UK. Cetere, se postkongrese eventuale mankos al vi numero de La Bela Sonĝo de l'Omaro, la serio troviĝas ankaŭ en la hejpmaĝo http://www.uea.org/kongresoj.
Plej sukcesa estis tiu aranĝo! 14 personoj el 10 landoj partoprenis
(Francio, Nederlando, Germanio, Hispanio, Svislando, Luksemburgio, Britio,
Kroatio, Pollando kaj Nov-Kaledonio). Tre ofte homoj miris, eksciante pri
nia kapablo interparoli kaj pri niaj multnombraj devenlandoj. Ni ĝuis
la malkovron de la granda urbo Rio de Janeiro kaj tiun de la tre bela malnova
urbo Salvador. Alvenante en São Paulo en vintra temperaturo, 10 ºC,
ni povis viziti plurajn tre malsamajn regionojn de Brazilo. Ni renkontis gesamideanojn
en la du vizititaj urboj kaj estis plej kore akceptitaj; ni dankas al ili
plej sincere.
Mireille GROSJEAN, Svislando (KN 449)
Vendredon, je la 14h30, en salono Hodler, okazos novspeca AŬKCIO. Nepre venu vi povus akiri valoran objekton per minimuma mondono! Sed nepre venu kun tuj donebla mono. Akireblos vere valoraj, maloftaj esperantaĵoj. La mono, kiun la proponintoj donos, iros al la Fondaĵo "Lingvo de Paco" (Irano/Afganio). Gvidos la Ĝenerala Direktoro de UEA Trevor STEELE.
En la prelego estis prezentita la vivo de s-ro Bruno Gröning (1906-1959),
la plej fama saniganto de Germanio kaj el lia instruo la ĉefa enhavo
por ligi sin al la akcepto de la Dia saniga vivoforto. Poste raportis Detlef
Meier pri sia saniĝo de perturboj de la manĝkutimoj kaj deprimoj
kaj Harald Hombach pri sia saniĝo de dorsodoloroj. Ankaŭ eblas partopreni
tiun prelegon ĵaŭde kaj vendrede je la 12h30
en salono Lorenz.
Detlef MEIER., Germanio (KN 450)
...estas la ĝusta nomo de unu el la artistinoj de nia dumkongresa arta ekspozicio. Oni tiel ne nur korektas misinformon, sed kaptas la okazon por gratuli ŝin, ĉar ŝi estas la ricevinto de la Unua Premio aljuĝita de kvarlanda komisiono dum tiu aranĝo organizita de UALE.
...estas la temo de festo organizita por la asocioj de nia urbo. Nia esperanta
grupo bezonas vian helpon! Bonvolu sendi poŝtkarton al La Verda Stelo
Esperanto 94, 3 / 507 rue Pablo Picasso, F-94600 Choisy Le Roi Francio.
Diskonigu al viaj geamikoj. Dankon!
Sylviane kaj Henri Lafargue, Francio (KN 321, 326)
Aŭstralia ILEI-sekcio atentigas pri nova katalogo de profesie faritaj afiŝoj en Esperanto, mendeblaj poŝte aŭ rete. Venu rigardi ekzemplojn ĉe ILEI-Budo.
ĵaŭde (matene): Amri WANDEL, pri la libroj "Astronomia Almanako" kaj "Kosmo kaj Ni" kaj la KD "Bonvenu Paco"
(posttagmeze): José CALIXTO
Vendrede (matene): Gunnar GÄLLMO
(posttagmeze): LEE Chong-Yeong
La partoprenantoj de interretaj babilejoj (Paltalk, Karelia
k.s.) ŝatus vid-al-vide renkontiĝi por cerbumi pri kreskoplanoj
kaj klopodi kontakti aliajn partoprenantojn, kiuj ne sukcesis veni al la Kongreso
("Virtuala Kongresero"). Bonvolu kunveni hodiaŭ ĉe
la pordo de salono Almada, je la 16h00.
Orlando Raola, Usono (KN 1154)
Se vi interesiĝas pri la disvastigo de Esperanto inter la ekologiemuloj,
bonvolu kontakti min por ke ni povu prilabori planon tiucele. Ni kunsidos
hodiaŭ je la 17h30 ĉe la placo Fundamento.
Aristophio Alves Filho, ariknubxxi@ig.com.br (KN 603)
Pere de la retinformejo NUN oni eksciis pri la ĵusa forpaso de Honora Membro de UEA, Bruno Vogelmann (1909-2002). Esperantisto ekde 1926, li estis kunaŭtoro de Internacia Ekonomika Fakvortaro kaj aŭtoro de La Nova Realismo (tradukita el Esperanto en 25 naciajn lingvojn). Li ricevis premiojn Deguĉi (1992) kaj FAME (1993).
Se ankaŭ via nomo kaj adreso mankas, kontaktu la redaktantojn de la Kongresa Kuriero
1020 Edna RODRIGUES SARDEIRO, Brazlândia, Brazilo 1095 Christine THEANO, Haitio 1096 Eddy A. SILVA MOLINA, Nikaragvo
(KN) 1433 João NUNES LINS, Rio de Janeiro, Brazilo 1434 Laura de CARVALHO, Rio de Janeiro, Brazilo 1435 Paulo R. FREITAS CARVALHO, Rio de Janeiro, Brazilo 1436 Fernanda Moura FERREIRA, Brasília, Brazilo 1437 Daisy B. ALVES, Rio de Janeiro, Brazilo 1438 Deolinda VERA LÓPEZ, Paragvajo 1439 Maria R. WILLIAMS, Rio de Janeiro, Brazilo 1440 Daniel Peliz PEREIRA LUZ, Rio de Janeiro, Brazilo 1441 Givanildo Ramos COSTA, Rio de Janeiro, Brazilo 1442 Juracy Ferreira dos SANTOS, Rio de Janeiro, Brazilo 1443 Márcia Couto SOARES, Rio de Janeiro, Brazilo 1444 Renaud HETMANEK, Rio de Janeiro, Brazilo 1445 José Uchoa de AMORIM JÚNIOR, Brazilo 1446 Leandro de SOUZA, Camboriú , Brazilo 1447 Maria Bernadete Godoy SOUZA, Camboriú , Brazilo 1448 Walter CEBULSKI, Usono 1449 Sebastião Paulino CAMPELO, Niterói,Brazilo 1450 Claudenice F. ROCHA, Foz do Iguaçu, Brazilo 1451 Agnaldo COSTA PEREIRA, Liberdade Salvador, Brazilo 1452 Grace Lis Proença M. C. BARRETO, Araraquara, Brazilo 1453 Yoshio AGO, Japanio 1454 Humberto LOPES, Brazlândia, Brazilo 1455 Raquel FEIJÓ DE ARAÚJO, Fortaleza, Brazilo 1456 Isabel do Ó ROSAS, Fortaleza, Brazilo 1457 Amélia BARBOSA PINHEIRO, Brazlândia, Brazilo 1458 Amauri BATISTA DOS SANTOS, São Paulo, Brazilo 1459 Harue SUMI IWASAKI, São Paulo, Brazilo 1460 Pedro Barbosa PINHEIRO, Brazlândia, Brazilo 1461 Gabriela Barbosa PINHEIRO, Brazlândia, Brazilo 1462 Sara Barbosa PINHEIRO, Brazlândia, Brazilo 1463 Samita Barbosa PINHEIRO, Brazlândia, Brazilo 1464 Celso FONSECA JÚNIOR, Sales Oliveira, Brazilo 1465 Maria Antonia ETCHEGARAY, Piracicaba, Brazilo 1466 Laudemir Niro MIYHASITA, Brazilo
La
Bela Sonĝo de l 'Omaro 87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)