Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002kuriero6
La Bela songho de l'Omaro
La Bela Sonĝo
de l'Omaro

N-ro
6

Kongresa Kuriero de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto - Fortalezo, Brazilo
Sabato, la 10-an de Aŭgusto 2002.

La Komitato de UEA, en kunveno okazinta hieraŭ, aprobis la formulon de nia
Kongresa Rezolucio

La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo "Diverseco - ŝanco ne minaco",

Konstatas, ke la daŭranta integriĝo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,

Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,

Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca interŝanĝo de kulturaj valoroj,

Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.

Resolução do 87o. Congresso Universal de Esperanto

O 87o. Congresso Universal de Esperanto, reunido em Fortaleza (Brasil) de 3 a 10 de agosto de 2002, com 1484 participantes de 58 países e o tema "Diversidade uma chance, não uma ameaça",

Constata que a globalização em curso trouxe resultados positivos, como, por exemplo, instrumentos internacionais de direitos humanos, mas também levou a desigualdades e a um desaparecimento cada vez mais rápido de pequenas línguas e culturas,

Congratula-se com a UNESCO por sua atuação no campo da diversidade lingüística e cultural, como por exemplo na declaração do dia 21 de Fevereiro como Dia da Língua Materna, e saúda especialmente o fato de que a Conferência Geral tenha adotado em 2 de Novembro de 2001 a Declaração Universal da Diversidade Cultural;

Constata que os princípios e objetivos da UNESCO nesse plano coincidem com os ideais do movimento em favor do Esperanto, que visa, graças a um meio de comunicação neutro, estabelecer pontes entre as culturas, criando assim um fórum para o intercâmbio igualitário de valores culturais;

Chama atenção nesse contexto para a importância da dimensão lingüística da diversidade cultural e destaca a disposição do movimento do Esperanto em colaborar com todas organizações que se ocupam da dimensão cultural nas questões internacionais.


azia agado

La kunveno okazis en ĵaŭdo, kun kvindeko da homoj. Ĝin prezidis s-ro HORI Yasuo (KN 183), el Japanio, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado (KAEM). Komence s-ro Hori raportis pri la agado dum la pasinta jaro (nova konsisto de la komisiono, reapero de la organo "Esperanto en Azio", la 3-a Azia Kongreso ktp.). Poste reprezentantoj el Ĉinio (s-ro Wang), Japanio (s-ro Takeuti) kaj Koreio (s-ro Lee) parolis pri sia agado kaj aldone s-ro Ito parolis pri Nepalo kaj Mongolio. Dum la cetera tempo oni diskutis pri maniero pliaktivigi la movadon. Tiujn aferojn KAEM denove pridiskutos dum la 4-a Azia Kongreso.

HORI Yasuo, Japanio (KN 183)

 

UEA-Komitato: nova elektokomisiono

La Komitato en sia lasta kunsido hieraŭ elektis tripersonan elekto-Komisionon: s-ro Takeuti Yosikazu, Japanio (KN 104), s-ino Edvige Tantin Ackermann, Italio (KN 666), nored@estelnet.it, s-ro Povilas Jegorovas, Litovio (KN 543), pjegorovas@takas.lt. Dum posta kunsido, la Komisiono decidis, ke:

  1. Takeuti ĝin prezidos;
  2. oni kontaktos la Landajn Asociojn por interkonsiliĝo pri iliaj reprezentantoj antaŭ UEA;
  3. Oni ekzamenos la konsiston de la Komitato kaj la partoprenon kaj engaĝiĝon en la diversaj kampoj de la unuopaj komitatanoj;
  4. oni informos pri elekto-reguloj de eventualaj novaj Komitatanoj C de UEA.

Konsiloj, sugestoj, eĉ kritikoj estu adresataj al la prezidanto de la Komisiono, takeuti@nov.email.ne.jp.

kunvenoj pri Unesko

Lundon la 5-an kaj ĵaŭdon la 8-an de Aŭgusto 2002 okazis du kunvenoj kun S-ro Patrick Gallaud pri Unesko kaj NRO-j kaj pri starigo de Unesko-kluboj. La kunvenojn partoprenis pli ol 50 personoj. S-ro Gallaud disdonis la tekston de sia parolado kaj povis respondi al demandoj. Dum la dua kunsido, li povis respondi precize al demandoj pri starigo de Unesko-kluboj. Estas ebleco krei plurajn klubojn en Brazilo kaj aliloke.

Vincent CHARLOT, Francio (KN 430)

IKEF

En informkunveno okazinta la 5-an de aŭgusto, la prezidanto Franz BRAUN salutis la 25 partoprenantojn, inter kiuj 13 membroj. Li raportis pri la celo kaj taskoj de IKEF. Multe diskutata estis la instigo kaj subteno de la komerco per Esperanto inter E-komercistoj, nuntempe helpata de pluraj retpaĝaroj kaj retlisto per-esperanto-komerco@yahoogroups.com. Laŭdon ricevis la estraro pro esperantigita eldono de normaj reguloj de ICC (International Chamber of Commerce, Parizo) k.a. En ĵaŭdo 14-kapa grupo vizitis SEBRAE-instituton por disvolvigo de la ekonomio en ŝtato Ceará. Ĉiujare dum la UK-semajno IKEF vizitas tiajn entreprenojn aŭ institutojn, por a) mem informiĝi pri la stato de la ekonomio kaj eblaj problemoj kaj b) demonstri, ke Esperanto ankaŭ taŭgas por komerco/ekonomio.

Franz Josef BRAUN, Germanio (KN 312)

Cseh-kurso

Kiel jam tradicie en Universalaj Kongresoj, dum kvar tagoj estis la fama Cseh-kurso. La kurso de la brila pastro Andreo Cseh estas gvidata per afabla etoso, rekte en Esperanto, kaj ĝia plej grava celo estas paroligi la gelernantojn. Fakte, laŭ kreivaj manieroj, agrablaj lecionoj, interesaj kantoj kaj ĝojigaj ludoj, 24 homoj el pluraj landoj lernis bazajn aferojn pri Esperanto. La Cseh-instruistino Neusa Priscotin Mendes (MiMa) lerte gvidis siajn gelernantojn, kiuj plene amuziĝis kaj ŝategis la kurson.

Mateo Artioli FIRMINO, Brazilo (KN 590)

manlaboro

Antaŭhieraŭ je la 10h00 okazis la fakkunsido "Manlaboro". Partoprenis ĉirkaŭ 30 esperantistoj. Kampoj de manlaboro estas tre vasta. Pro tio ĉi-foje oni diskutis pri brodado kaj ĝardenkulturo. En Fortalezo la brodado estas tre prospera kaj infanoj heredas ĝin de patrino kaj avino. Eĉ viroj brodas. Partoprenintoj parolis pri siaj spertoj de brodado kaj ĝardenkulturo.

OOBA Shigeko, Japanio (KN 645)

refondo de la Budhana Ligo Esperantista

Elektiĝis estraro por refondo de Budhana Ligo Esperantista, i.a. Gunnar Gällmo, prez. José Antonio Vergara, vicprez., Yamaguti Sin´iti, sekretario kaj Yamamoto Osamu, kasisto. Japana Budhana Ligo Esperantista sendis saluton kun la peto fariĝi filio. La ĉeestantoj aprobis tion kaj poste la prezidanto respondis demandojn.

Gunnar GÄLLMO, Svedio (KN 371)

kio estas Oomoto

Ĉi-foje ni okazigis la diservon por la paco kaj ni uzis Esperanton por preĝvortoj kaj himnoj, escepte de unu ŝintoa preĝvorto Amacu-nosito. En tre sankta bona etoso ĉiuj esperantistoj partoprenintaj kune preĝis al Dio la mondpacon.

MAEDA Ŝigeki, Japanio (KN 865)

spiritistoj

En la hejmopaĝo de Brazila Spiritisma Federacio, vi trovos informojn pri Spiritismo kaj ankaŭ kelkajn verkojn senpage disponeblaj por elŝuto en la formato PDF (elektronikaj libroj). Por tio, turnu vin al http://www.febrasil.org.br/esperanto/index_esp.htm.

Luiz Fernando VENCIO, Brazilo (KN 964)

Esperanta Jura Asocio

La kunsido de la Esperanta Jura Asocio (EJA) estis kunordigata de Ivo OSIBOV (KN 81), kiu rakontis pri la oficiala revuo Jura Tribuno Internacia, respondis demandojn de la spektantoj kaj proponis kunvenon de la esperantistaj juristoj kun la neesperantistaj de la kongreslando. Oni ankaŭ decidis, ke la venontaj kunsidoj ene de la UKoj temos specifajn temojn, kiel juro de EU, mortpuno kaj toksomanio i.a.

Maurício SIGNORINI P. DE ALMEIDA (KN 688)

ĵurnalistoj

Okazis fakkunsido de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio hieraŭ, en salono Almada, kun partopreno de 27 kongresanoj, el kiuj 6 estis membroj de TEĴA. Diskutis ĵurnalistoj profesiaj kaj amatoraj kaj nuraj interesatoj pri ĵurnalismo pri diversaj temoj, interalie pri tio, ke organizantoj de UK ne sufiĉe ĉerpis el la profesiaj konsiloj de nia Asocio. Prezidis Stefan Maul, Germanio, (KN 354) kaj Yamasaki Seikô, Japanio (KN 58).

legantoj de la revuo "Esperanto"

...renkontiĝis kun la nova redaktoro Stano Marĉek kaj de ili Stano rikoltis reagojn. La revuo ne celas komencantojn; ekzistas aliaj revuoj por komencantoj (Kontakto, Juna Amiko, rusa "Komencanto"... Amuza paĝo povas iomete allogi komencantojn.

Stano MARĈEK, Slovakio (KN 781)

redaktofino por la venonta numero de "Esperanto"

La limdato por kontribuaĵoj (raportoj, fotoj, impresoj) taŭgaj por la kongresa numero de Septembro estos la 20-a de Aŭgusto.

jarkunveno de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

37 ĉeestantoj el 13 landoj sekvis la klarigojn de la prezidanto pri la financa kaj membra situacio de la Asocio, kies celo estas la disvastigado de la Internacia Lingvo en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn. Specialan atentigon ricevis la asocia organo Scienca Revuo, kiu aperas 4-foje jare. Ĝi estas ligilo inter la membroj kaj la diversaj fakuloj de ISAE kaj samtempe progresigas la pretecon ĉe la publiko por akceptado de Esperanto en scienco kaj teĥniko.

La alvoko de la prezidanto al la ĉeestantaj fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj (profesiaj aŭ amatoraj) kaj interesatoj pri sciencaj aferoj rezultigis kvar novajn membrojn tuj post la kunveno. Provekzameno de Scienca Revuo estas haveblaj ĉe la giĉeto "Amerika Budo" kontraŭ subtena donaco por Amerka agado.

R. SACHS, Prezidanto de ISAE, Germanio (KN 507)

BEJO: nova estraro elektita

Hieraŭ posttagmeze, en Placo Espero, anoj de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) voĉdonis por la nova estraro. Tuj poste jam okazis ĝia unua publika kunsido, dum kiu aliaj junuloj estis invititaj por kunlaboraj postenoj (eldona, interreta, eventa) kaj prove ekstarigita reto de reprezentantoj.

Prezidanto: Cassius Desconsi; Sekretario: Ísis Okabe Piton; Kasisto: Ingried Müller; Fiska Konsilantaro: Roger Gotardi, Bruno Longo, Leandro Dourado, Molina Milanez.

Jimes VASCO MILANEZ, Brazilo (KN 224)

dankon, brazilanoj!

Post kutima matena "kurado" taksie de la hotelo al la kongresejo kun geamikoj, mi pagas mian parton. Mentopiloletoj vendiĝas ĉeporde "Bonege!", mi pensas "Kiom kostas?". "Unu realo? Jes, bone, mi prenos unu". "Sed, ... kie mia mono? Kie mia mansako??" Ĝi ne pendas, kiel ĝi kutime faras, de mia ŝultro: "kompreneble, en la taksio! Tiu taksio jam du minutojn foririnta..." Ĉirkaŭantaj taksiistoj volonte informas ("... flavan ĉemizon") kaj konsilas ("kontaktu vian hotelon, la taksio certe tien reiros"), kaj mi tiel agas. Hotelo diras ke ili zorgos kaj mi eniras en kunvenon, kiun mi volas ĉeesti. Maltrankvilo ekboletas en mi; reen al la hotelo do. Tie, ĉiuj pri mia sako aŭdis, sed neniu ĝin vidis.

Al almozpetanto tiea: "Mi bedaŭras, sed mi perdis mian sakon". Tute senpensa respondo miaflanke, tamen. Aŭdinte min, mi tuj diras al mi mem, "ne, mi ne ĝin perdis, mi nur ĝin momente ne havas". Unu horo jam pasis, sed subtile mi ne plu timas. Baldaŭ poste taksio alvenas kaj taksiisto portas mian sakon ĉemane.

Mia ĝojo estas duflanka: mi ĝojas pro mi mem, kompreneble, sed ankaŭ, kaj certe multe pli profunde, pro Brazilo. Mia unua vizito al tiu ĉi lando estis okaze de la UK en Brazilio belega kaj mirinda laŭ mi en 1981. En la du sekvantaj jaroj mi venis pliajn du fojojn al diversaj regionoj. Bedaŭrinde, la tipa admono tiama al turistoj estis "tre atentu kontraŭ ŝtelado!". Hodiaŭ, tute male, ĉiuj taksiistoj plene fidis, ke mia sako ne perdiĝos kaj ili ja pravis.

Dankon kaj gratulon, Brazilo!

Ana MONTESINOS, Britio (KN 529)

aŭkcio, ĉuuuu?!…

14-a kaj duono ni kuru, ni kuru, haste, rapide, rapideege!!! Baldaŭ la plej interesa kongresa programero! Nu, kial kleriĝi aŭskultante Humphrey Tonkin, en Esperantologia Konferenco, kial viziti la Libroservon, kun risko elspezi egan monsumon kaj tiel plipezigi la valizojn??? Ja eblas aŭkcie pasigi UNU horon kaj duonan, batalante per mansvingado, en klopodo akiri uzitan naztukon de Kalocsay, ĉampanan glason kun spuroj de lipruĝo de Vida Jerman, aŭ (pli serioze, tamen!) valorajn librojn de valoraj pioniraj aŭtoroj, esperanto-kartojn jarcentkomencajn, serion de E-poŝtmarkoj ktp ktp. Sufiĉe plenas la salono, certe oni eliros el la ejo iom pli "malpezaj", pro monujo malplena, sed oni kontentos pro la akirotaĵoj kaj kontentos ĉar per tiu mono estos helpata ia esperanta organizaĵo.

-Serĉu, serĉu lokon: ho, bonege, gvidos la aŭkcion la ĝenerala direktoro Trevor Steele! Nu, envere, preskaŭ certigita amuziĝo! Sed... kia surprizo ĉe la konata kaj atendita programero! Surprizo plurfaceta: nova aŭkcianto, nova metodo! Kial mankis varoj, la atendataj brokantaĵoj? Cetere mankis taŭga proceduro!

Nu, jen alia maniero por perdigi al UEA konsenton kaj monon!

Elda Dorfler, Italio (KN 523)

kongresaj kurieroj

Manlibreto ĉirkaŭ 20-paĝa pri redaktado de tiaj kurieroj, kun valoraj konsiloj, estis preparata de TEĴA, la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, redaktita sub gvido de Stefan Maul. Demandu ĝin de la Centra Oficejo de UEA.

Hans Welling, Germanio (KN 1415)

rekongresu en Brazilo en venontaj jaroj!

En la jaraj Brazilaj Kongresoj de Esperanto kutime kunvenas inter 300 kaj 600 geesperantistoj, ofte ankaŭ el aliaj landoj. En 2003, inter la 20-a kaj la 24-a de Julio, oni havos la 38-an BKE en Belo Horizonte, ĉefurbo de ŝtato Minas Gerais. La temo estos: "Esperanto kaj Civitaneco". Viziteblis budo dum nia UK. Kaj por 2004, refoje en Nordoriento: la 39-a BKE okazos en la urbo Maceió [masejo'], ŝtato Alagoas.

foraj reeĥoj

Danke al Andrej Grigorjevskij, UEA-estrarano pri Informado, kiu ne povis ĉeesti la 87-an UK-n, niaj Kurieroj ĉiutage aperis en la hejmpaĝo de UEA (http://www.uea.org/kongresoj) kaj tie ili restas, se vi eventuale maltrafis paperan ekzempleron. Krome, ekde http://www.abonu.com dissendiĝis la Kuriero al retaj abonintoj, kiuj siaflanke diskonigis ilin en naciajn E-listojn, kiel ekzemple Aloísio Sartorato en Rio de Janeiro. Danke al tio, ni ricevis jenajn reagojn dum la kongresa semajno:

Mi kore salutas la gekongresanojn de la 87-a UK, kiun mi sekvas — per elsendoj el Pekino kaj Varsovio — kaj per la rete legebla Kongresa Kuriero. Mi ĝojas, ke la UK, kiu dum mia esplora vizito al Fortalezo en 1999 ankoraŭ estis bela sonĝo, nun sukcese realiĝas.
Osmo Buller (Finnlando)

PS.: ... kaj apartan dankon kaj gratulon al la teamo pro bona laboro super La Bela Sonĝo de l'Omaro!


Dankon pro la reta kuriero, kiu ankaŭ al tiuj, kiuj ne povas esti en Fortaleza ebligas iomete gustumi la UK-n. Apartan dankon pro la traduko de "Akvarelo de Brazil'"!

Marija Belosevic (Kroatio), B-komitatano.


Bedaŭrinde reprezentanto de nia reakcio ne povas ĉifoje partopreni la UK-n kaj pro tio ni petas vin transigi niajn plej varmajn salutojn al la partoprenantoj, al via redakcia teamo kaj speciale al la kunvenintoj de "Amikaro de Radioaŭskultantoj". Ni konstante sekvas la okazaĵojn pere de la tre bone redaktata, multan informon enhavanta Kongresa Kuriero. Nome de la E-Redakcio en ORF - Radio Aŭstria Internacia,

Katinjo Fetes-Tosegi, redakciestro


Kvankam for de Brazilo kaj la UK, mi ĝojas legi la kurieron kaj per ĝi partopreni la programerojn. Mi deziras plenan sukceson al la brazilaj E-istoj, kiuj post peniga laboro dumkongrese, fartos tre agrable kaj fiere. Ni, kroatoj, organizintaj la pasintan UK-on, scias tion.

Josip Pleadin, redaktoro de la "Zagreba Albumo", kuriero de la 86-a UK.


Mi konscias pri la grandega laboro kiun vi faras ĉi tiujn tagojn kaj deziras al vi bonan, sukcesan laboron! Kun verdaj salutoj,
Aurora Bute, vicprezidanto de E-Asocio de Rumanio.


Kvankam ŝajne neniu el Tajvano partoprenas tiun kongreson, ni volas per tiu ĉi mesaĝo sendi al vi niajn korajn salutojn kaj bondezirojn kaj diri ke ni tamen sekvos novaĵojn tieajn per reto kaj radio ktp. Belan kaj sukcesan kongreson al ĉiuj!

Reza Kheir-khah, redaktoro de Tajvana Esperantisto. http://www.geocities.com/tajvano/


La Fortaleza omaro dankas vian viziton kaj diras al vi ĝis revido en Brazilo, en Gotenburgo aŭ ie ajn en Esperantujo!


La Bela Sonĝo de l 'Omaro

87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)

kuriero87uk@bol.com.br

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kuriero6.html