
Lingvaj rajtoj kaj respondecoj.
Svenska Mässan (Mässans gata, SE-412 94, Gotenburgo, Svedio) estas moderna kaj multfunkcia kongresejo proksime de la urbocentro kaj de multaj hoteloj, facile atingebla de la flughavenoj, bushaltejo kaj de la publika transporto.
Jam de du jaroj funkcias provizora LKK, gvidata de Roland Lindblom, kiu jam duan fojon prezidas LKK (Stokholmo 1980 kaj nun). Aliaj membroj: Christer Lörnemark, vicprezidanto, informado; Andreas Nordström, sekretario, kongresejo, loĝigo, Nacia Vespero; Siv Burell, vicsekretario, Infana Kongreseto, Nacia Vespero; Ali Khoshmashraban, kasisto, komercaj aranĝoj; Britta Rehm, vickasisto, ekskursoj; Margareta Andersson, diversaj taskoj; Anna-Lena Eriksson, junularaj aranĝoj; Lovisa Gustafsson, junularaj aranĝoj; Kaisa Hansen, kongresejo; Inga Johanson, loĝigo, amasloĝejo; Christer Kiselman, sciencaj aranĝoj (rektoro de IKU); Franko Luin, informado; Aino Åberg, ekskursoj, Infana Kongreseto.
Kongresanoj bonvolu ne skribi rekte al LKK, sed ĉiam al la Kongresa Fako de UEA, ĉe la Centra Oficejo de UEA, en Roterdamo. LKK mem ne povas respondi individuajn informpetojn de la kongresanoj. Bv. ankaŭ neniam skribi al la Kongresejo mem.
Diversaj informoj pri la kongreso aperis jam en la Unua Bulteno kaj en la retpaĝoj de UEA (www.uea.org). En la kongresaj retpaĝoj regule aperados la plej freŝaj prikongresaj novaĵoj ĉiumonate. Kongresaj informoj aperas ankaŭ en la revuo Esperanto kaj en pluraj aliaj E-revuoj, kaj de tempo al tempo en la programoj de iuj radio-elsendoj en E-o (Varsovio, Vieno k.s.). Se vi bezonas iujn pli specifajn informojn bv. ne heziti peti ilin ĉe la Kongresa Fako de UEA.
Tre bela kaj informplena kolora broŝuro kun detala urbomapo, kun multaj utilaj detaloj, estas dissendita al ĉiuj individuaj membroj de UEA, kongresaj perantoj kaj al la landaj asocioj. Centra Oficejo de UEA sendos ĝin volonte kaj senpage ankaŭ al via grupo aŭ loka klubo, tuj post la akcepto de via peto. Se vi organizas iun E-aranĝon la Unua Bulteno estas la plej taŭga enmetaĵo en la dokumentujon de via aranĝo: bv. tiam peti pli grandajn kvantojn.
Bela kolora kongresa afiŝo (A1) estas havebla ĉe la Centra Oficejo, kontraŭ pago de sendokostoj (3 EUR).
La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj, dum tiu ĉi gotenburga jaro. Mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,2 EUR (plus la sendokostoj).
Fine de la jaro aperos la Dua Bulteno kun detala oferto de hoteloj, ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresoj kaj diversaj aliaj servoj. Oni povos elekti inter diversaj variantoj kun vasta gamo da prezoj por ĉies buĝeto. Pri la detaloj bv. sekvi la informojn en la reto kaj en la revuo(j).
Okazos en kabanaro, en bela apudlaga loko, meze de naturo sed ja proksime de Gotenburgo. Infanoj E-parolantaj, 3-13 jaraj, estas bonvenaj. Deatalaj informoj kaj aliĝoj ĉe: Stefan MacGill, Bethlen G. u.2, HU-2030 Erd (Stefan.MacGill @ galamb.net).
Gotenburgo havas du flughavenojn, kaj estas bone ligita kun la tuta mondo. (Bv. noti: la biletoj al Gotenburgo ofte povas kosti signife malpli ol al Stokholmo!). Krome la urbo estas perfekte atingebla ankaŭ trajne kaj aŭte (tra la pontego el Danlando kaj laŭtere el la cetero de Skandinavio). La skandinava flugkompanio SAS, kunlabore kun la tutmonda flugkompania reto Star-Alliance, planas proponi specialajn tarifojn por la kongresanoj (pli da informoj jarfine en la retpaghoj de UEA kaj en la Dua Bulteno).
Ĉiuj individuaj membroj de UEA kaj la kongresaj perantoj ricevis la aliĝilojn. Vi povas ankaŭ aparte peti ilin. La aliĝilo estas trovebla ankaŭ en la reto PDF-formate (http://www.uea.org/kongresoj). Eblas ankaŭ aliĝi rete.
Ĝis la jarfino (parenteze sumoj por B-landoj): Individua membro de UEA (IM) 150 (115), ne-IM 190 (140); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 75 (60); ne-IM junulo ktp. 115 (85). Pri la pagmanieroj kaj difinoj de la kategorioj bv. konsulti informojn en la Jarlibro aŭ en la TTT-paĝoj.