Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2004dua bulteno › antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Kongresoj

89-a Universala Kongreso de Esperanto

DUA BULTENO

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Ĉi-kongrese la oferto de antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj estas granda. Ne povus esti alie en tiel pejzaĝ- kaj kulturriĉa lando. La prezoj estas konsiderinde malaltaj, sed la kvalito estas same alta kiel en antaŭaj Kongresoj. La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj inkluzivas transporton inter la vizitataj urboj, inkluzive la flugojn. Bv. atenti ke la antaŭkongresaj ekskursoj povas komenciĝi ne nepre en la urbo kien vi alvenas en Ĉinio, kaj ke la postkongresaj ekskursoj povas ne nepre finiĝi en la urbo de kie vi devas reflugi hejmen! En tiuj kazoj la kongresanoj mem devas aranĝi tiujn flugojn inter la alvenurbo kaj la urbo kie komenciĝas la antaŭkongresa ekskurso, kaj/aŭ la flugon inter la urbo kie finiĝas la postkongresa ekskurso kaj la urbo de kie vi forflugos el Ĉinio. UEA kaj CITS, la oficiala vojaĝagentejo de la Kongreso, pretas helpi mendi tiujn flugojn se necese. Bv. kontakti UEA en tiuj kazoj.

Pri la ekskursoj:

- Ĉiuj ekskursoj havos minimume dek membrojn. Se estos malpli ol dek membroj, tiam la prezoj altiĝos aŭ la koncerna ekskurso estos nuligita, kaj la kongresanoj estos informitaj ĝustatempe pri tio, antaŭ la ekskurso kaj kun la ŝanco ŝanĝi aŭ nuligi.

- Loĝado estos en hoteloj almenaŭ 3-stelaj (aŭ samnivela gastejo) kun matenmanĝoj.

- Tagmanĝoj kaj vespermanĝoj estos servataj en restoracioj por turistoj, laŭ kutima normo por vizitgrupo (la prezo inkluzivas ilin). Sed en Lhasa la tagmanĝo kaj verspermanĝo estos en la hotelo, denove laŭ kutima normo por vizitgrupo.

- La kosto inkluzivas pagojn por interurba trafikado, flugoj (inkluzive la flughavenajn impostojn), trajno kaj aŭtobuso, sed ne inkluzivas pagon por flugo(j) post la fino de la ekskurso.

- La antaŭkongresaj ekskursoj ne inkluzivas transporton de la flughavenoj al la hoteloj antaŭ la komenco de la ekskurso (unua tago). Ĉiuj kongresanoj devas mem aranĝi kaj pagi por tiu transporto! La prezo inkluzivas la transportojn post la komenco de la ekskurso (ekde la dua tago).

- La karavanojn akompanos ĉiĉeronoj de la Ĉina Internacia Turisma Servo kaj Esperanta ĉiĉerono dum la tuta vojaĝo. Turismaj agentejoj de la vizitotaj lokoj disponigos lokajn ĉiĉeronojn.

Lasta ŝanĝo:
2004-02-21
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2004/antau_post.html