Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2004dua bulteno › antaŭkongresoj

Kongresoj

89-a Universala Kongreso de Esperanto

DUA BULTENO

Antaŭkongresoj

A1 Ŝanhajo - Guilin - Xi`an - Pekino
18-23 julio 2004
5 noktoj kaj 6 tagoj

Dimanĉo, 18/07 Alveno al Ŝanhajo kaj enloĝiĝo en 3-stela Swan-hotelo. Ĉiĉerono kontaktiĝos kun la gastoj en la hotelo kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo.
Adreso: Swan Hotel, 2211, North Sichuan Road, Ŝanhajo. Telefono: (021) 5666 5666.

Lundo, 19/07 Vizito al Yuyuan-ĝardeno, Templo de Jada Budho kaj la Bordo-promenejo ĉe Huangpu-rivero. Flugo al Guilin en vespero, enloĝigo en 3-stela Huanqiu-hotelo.

Mardo, 20/07 Ŝip-ekskurso sur Lijiang-rivero kaj vizito al la Monto Elefanta Rostro.

Merkredo, 21/07 Vizito al Ludi-kaverno kaj Diecai-monto. Flugo de Guilin al Xi`an posttagmeze kaj tranokto en 4-stela Xi`an-hotelo.

Ĵaŭdo, 22/07 Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la ruino Banpo kaj Dayan-pagodo. Rigardo al kortega varieteo de Tang-dinastio en vespero.

Vendredo, 23/07 Matena vizito al antikva urbomuro kaj al la Provinca Historia Muzeo. Flugo al Pekino posttagmeze. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 820 EUR, dulita 700 EUR.


A2 Ŝanhajo - Zhouzhuang - Suzhou - Hangzhou - Pekino
18-23 julio 2004
5 noktoj kaj 6 tagoj

Dimanĉo, 18/07 Alveno al Ŝanhajo kaj enloĝiĝo en 3-stela Swan-hotelo. Adreso:
Swan Hotel, 2211, Norda Sichuan-strato, Ŝanhajo. Telefono: (021) 5666 5666. Ĉiĉerono kontaktiĝos kun la gastoj kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo.

Lundo, 19/07 Vizito al Templo de Jada Budho, Yuyuan-ĝardeno, Bordopromenejo ĉe Huangpu-rivero; vespera programo de akrobataĵoj.

Mardo, 20/07 Veturo de Ŝanhajo al Zhouzhuang, vizito en la urbo kaj foriro al Suzhou. Tranokto en 4-stela Yadu-hotelo.

Merkredo, 21/07 Vizito al Tigro-monto kun miljara pagodo oblikviĝinta antaŭ 400 jaroj, Zhuozheng-ĝardeno kaj Hanshan-templo.

Ĵaŭdo, 22/07 Busveturo al Hangzhou kaj ekskurso ĉe la Okcidenta Lago; tranokto en 4-stela Wanghu-hotelo.

Vendredo, 23/07 Vizito al Liuhe-pagodo, Botanika Ĝardeno kaj Tigrofonto, flugo al Pekino en posttagmezo aŭ vespero. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 545 EUR, dulita 440 EUR.


A3 Kunming - Dali - Lijiang - Xishuangbanna - Kunming - Pekino
15-23 julio 2004
8 noktoj kaj 9 tagoj

Ĵaŭdo, 15/07 Alveno al Kunming. Ĉiĉerono kontaktiĝos kun la gastoj en la vespero kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo. Tranokto en 4-stela Kunming-hotelo.
Adreso: 52 East Dongfang Road, Kunming 650011. Telefono: (0871) 3162063.

Vendredo, 16/07 Tuttaga vizito al Ŝtonarbaro kaj Ora Templo.

Sabato, 17/07 Flugo al Lijiang en mateno. Vizito al la neĝa monto Yulong; varieteo de nacimalplimultanoj kaj Baishan-fresko. Tranokto en 4-stela turista hotelo.

Dimanĉo, 18/07 Vizito al la malnova urbo Lijiang antaŭtagmeze. Busveturo al Dali en posttagmezo. Tranokto en 4-stela Yaxing-hotelo.

Lundo, 19/07 Vizito al Erhai-lago, la Tri Pagodoj, urbo Dali kaj popola loĝejo de baj-nacio en Xizhou. Tranokto en Yaxing-hotelo.

Mardo, 20/07 Flugo de Dali al Xishuangbanna matene. Vizito al Tropika Botanika Ĝardeno kaj Taj-nacia vilaĝo Mandou. Tranokto en 4-stela Taiyuan-hotelo.

Merkredo, 21/07 Busveturo al la Okangula Kiosko kaj vizito al Hani-nacia vilaĝo survoje.

Ĵaŭdo, 22/07 Vizito en urbo Xishuangbanna: Manting-Parko kaj Parko de ĉinaj etnoj. Flugo al Kunming en vespero. Tranokto en 4-stela Kunminghotelo.

Vendredo, 23/07 Vizito al la Okcidenta Monto kaj Draka Pordego matene. Posttagmeze flugo de Kunming al Pekino. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 990 EUR, dulita 880 EUR.


A4 Shenyang - Yanji - Changbai-monto - Yanji - Pekino
20-23 julio 2004
3 noktoj kaj 4 tagoj

Mardo, 20/07 Alveno al Shenyang. Tranokto en 4-stela New World Hotel.
Adreso: 2 South Nanjing Road, Shenyang 110001.
Telefono: (024) 2386 9888.

Merkredo, 21/07 Vizito al la Imperiestra Palaco kaj la Norda Maŭzolearo de Qing-dinastio kaj la domon de marŝalo Zhang Xueliang. Flugo al Yanjiurbo vespere. Tranokto en Baishan-hotelo.

Ĵaŭdo, 22/07 Kvinhora, 280-kilometra aŭtoveturo al Changbai-monto. Vizito al la Ĉiela Lago, subĉiela termofonto kaj akvofalo. Tranokto en Baishan-hotelo.

Vendredo, 23/07 Busveturo al Yanji, kun vizito survoje al Longjing-vilaĝo, la plej frua loĝejo de kore-nacianoj en Ĉinio; landlimo inter Ĉinio kaj la Popola Demokratia Respubliko de Koreio, ĝuado de pejzaĝo de Tumenrivero. Flugo al Pekino en vespero. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 480 EUR, dulita 390 EUR.

Lasta ŝanĝo:
2004-02-21
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2004/antaukongresoj.html