
DUA BULTENO
Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, vi povas veni al la kongresa mendilo (vi vi jam aliĝis al la kongreso). Se vi preferas paperan mendilon, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo (ĉinoj al la ĉina peranto). Se en via lando estas Kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al tiu.
Por malmendoj validas la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo.
Bv. ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco.
Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la Kongreso, kun propono pri eblaj alternativoj.
Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, kaj revenas tien. Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj, do bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo, komprenante ke ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.
Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR).
Ĉe la registriĝo en la kongresejo, ĉiuj mendintoj ricevos, kun la kongresaj dokumentoj, koverton kun la menditaj Kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj; la priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.
La prezoj inkluzivas: ĉiĉeronadon de loka turisma servo kaj E-lingva ĉiĉerono, vojaĝadon per bonkvalitaj busoj, enirbiletojn por la vizitataj lokoj, kaj tagmanĝojn dum la tuttagaj ekskursoj (tamen ne trinkaĵojn).
La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 28-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas tagmanĝon. Ĉiuj aŭtobusoj estas altkvalitaj kaj klimatizataj.
Mardo kaj merkredo
Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00
Prezo: 37 EUR
La Granda Muro estas unu el la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj de la mondo. Ĝi longas entute 6700 km. La parto ĉe Badaling kun longo de 3741 metroj konstruiĝis en 1505; ĝi estas la plej bone konservata parto de la Granda Muro de Ming-dinastio. Strategie lokite, ĝi estas ege fortika kun multaj fortresoj.
Dingling-maŭzoleo estas tombo de imperiestro Shenzong kaj liaj du edzinoj de la Ming-dinastio. Ĝiaj konstruaĵoj konsistas el maŭzolea pordego, haloj, turo kaj subtera palaco. Ĝi situas en regiono de la 13 imperiestraj tomboj, la Ming-tomboj.
Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00
Prezo: 30 EUR
Tianjin estas tre granda urbo je du horoj aŭtoveture de Pekino. Ĝi estas fama historia urbo kaj ankaŭ grava loko de norda kulturo. Ĝi estas abunda je popolaj metiartaĵoj. Ni vizitos la budhisman monaĥejon Dabei, la Tamburan Turon, kaj kulturajn kaj manĝstratojn kie ni povos ĝui diversajn manĝaĵetojn kun loka gusto.
Merkredo kaj vendredo
Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00
Prezo: 39 EUR
En urbo Zunhua de Hebei-provinco kuŝas la plej granda kaj bone konservata maŭzolearo de la Qing-dinastio. Ĝi kovras entute 74 kvadratajn kilometrojn.
Tie kuŝas 15 maŭzoleoj de imperiestroj kaj imperiestraj edzinoj. Ĝia arkitekturo atingis kulminon de la antikva ĉina arkitekturo bazita sur la principoj de Feng Shui. Tie vidiĝas tri grandaj haloj en la Maŭzoleo de la Imperiestra Patrino Cixi, Maŭzoleo de imperiestro Qianlong (honorata kiel trezorejo de ŝtona skulpturo), subtera budhisma halo, kaj ŝtona arkaĵo, la plej larĝa en Ĉinio.
Merkredo kaj ĵaŭdo
Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00
Prezo: 32 EUR
Tanzhe-templo estis konstruita en 265-316 p.K. Ĝi estas la vidindaĵo kun la plej longa historio de Pekino. La nuna templo Tanzhe estas heredaĵo de la dinastioj Ming kaj Qing, kaj konsistas el diversaj pavilonoj, preĝhaloj, kortoj kaj grupo de pagodoj. Ĝi, laŭ la montodeklivo, aspektas tre impone inter tre maljunaj pinoj kaj cipresoj.
Shihua-groto, 50 km for de Pekino, estas tipa karsta groto en norda Ĉinio. La groto havas sep etaĝojn. De la unua ĝis la kvina etaĝoj la longeco estas pli ol kvin mil metrojn, kaj en la sesa kaj sepa etaĝoj estas subteraj riveroj. La pejzaĝoj estas diversspecaj kaj kuriozaj. Altaprezata, ĝi estas populara ankaŭ inter sciencesploristoj. Inter la stalaktitoj, kiuj havas interalie bestformojn, troviĝas ankaŭ formo de florbrasiko, unikaĵo en Ĉinio.
Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00
Prezo: 40 EUR
La templo Hongluo troviĝas 50 km for de Pekino. Ĝi konstruiĝis en 378 kaj ekspansiiĝis dum la Tang-dinastio. Historie ĝi estis budhisma sanktejo, loko de pilgrimado fare de japanaj kaj sudorientaziaj budhistoj, kaj lulilo de ĉina chigong-o, multe honorigita fare de malnovepokaj imperiestroj. Oni nomas ĝin la unua budhisma templo norde de Pekino.
La Granda Muro ĉe Mutianyu troviĝas je 70 km nordoriente de Pekino, inter profundaj valoj kaj krutaj monteĝoj. La parto de la muro tie ĉi, kun longo je tri mil metroj, havas sur si 20 gvatturojn kaj estas unika pro siaj fortikaĵoj, kaj konsilinda por tiuj kiuj volas eviti la homamason ĉe la Badaling-parto.
Tagoj: sabato, dimanĉo kaj lundo posttagmeze (13h30-17h00), mardo
matene (08h30-12h00)
Prezo: 19 EUR
La Imperiestra Palaco, en la centro de Pekino, estas nomata ankaŭ la Malpermesita Urbo. Kun areo je 720 mil kvadrataj metroj kaj preskaŭ dek mil ĉambroj, ĝi konstruiĝis en 1406 dum la Ming-dinastio, ĝi loĝigis 24 imperiestrojn de la dinastioj Ming kaj Qing. Ĝi estas la plej granda kaj plej bone konservata antikva konstruaĵaro de Ĉinio.
Antaŭ ĝia suda pordo troviĝas Tian’anmen-placo, kiu havas entute 440 mil kvadratajn metrojn kaj estas la plej granda placo en la mondo.
Tagoj: mardo posttagmeze (13h30-17h00), dimanĉo kaj ĵaŭdo
matene (08h30-12h00)
Prezo: 20 EUR
Ekskurso al la hutong-oj de Pekino (malnovaj mallarĝaj stratoj) impresos vin. Vi havos ideojn pri kiel vivis ordinaraj ĉinoj en la malnova Pekino, kaj ankaŭ vidos kia estas la tradicia vivo de la pekinanoj nuntempe. Vi iros unue al la Tambura Turo pere de pedal-triciklo por havi superrigardon de la loko, kaj poste piedeniros la hutong-ojn. Post la promenado vi vizitos la princdomon de Gongwang, kiu situas ĉe la norda bordo de Shicha-lago kaj estas la plej granda kvadrata korto de Ĉinio. Ĝi enhavas pli ol 20 vidindajn lokojn en oficdomo, korto kaj ĝardeno.
Tagoj: dimanĉo kaj ĵaŭdo posttagmeze (13h30-17h00),
mardo matene (08h30-12h00)
Prezo: 18 EUR
La Tian’anmen-pordego estas simbolo de la Ĉina Popola Respubliko. Konstruita en 1417 dum la Ming-dinastio, ĝi estas la loko kie la kortego proklamis siatempe dekreton pri surtroniĝo de imperiestroj kaj nomumo de imperiestraj edzinoj. Ĝi estis konstruita kun la celo esti la ĉefa eniro al la Malpermesita Urbo. En 1949 prezidento Mao Zedong deklaris tie la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko. De sur la turo oni havas bonan vidon al la tuta placo kaj ĉirkaŭaj imponaj konstruaĵoj.
La Ĉiela Altaro estas la plej granda kulta konstruaĵaro en la antikva Ĉinio. Ĝi konstruiĝis en 1420 dum la Ming-dinastio kaj funkciis kiel preĝejo de la imperiestroj de la Ming- kaj Qing-dinastioj por peti riĉan rikolton.
La ĉefaj vidindaĵoj estas Ronda Altaro, Preĝa Halo kaj Eĥa Muro. En 1998 Unesko deklaris ĝin kultura heredaĵo de la homaro.
Tagoj: dimanĉo, ĵaŭdo kaj vendredo matene (08h30-12h00),
mardo posttagmeze (13h30-17h00)
Prezo: 21 EUR
La Somera Palaco troviĝas je 15 km for de la urbocentro de Pekino. Konstruita en 1750, ĝi origine estis provizora imperiestra palaco kun ĝardenaro. En 1888 la Imperiestra Patrino Cixi donis al ĝi la nunan nomon.
La palaco konsistas el Wanshou-monto, Kunming-lago, Foxiang-pavilono kaj aliaj eroj. La ĝardenistika dispozicio montras la grandajn sukcesojn de la ĉinaj ĝardenoj kaj okupas altan lokon en la ĝardenistika historio de la mondo. Rava loko kaj malfacile forgesebla, ĝi estis deklarita kultura heredaĵo de la homaro de Unesko en 1998.
La Pekina bestoĝardeno estis imperiestra farmejo de la Ming-dinastio. En 1955 fondiĝis tie la Pekina Zoo kun plankareo de 50 mil kvadrataj metroj.
En la ĝardeno vivas rinoceroj, leonoj, tigroj, elefantoj, pandoj, nordorientaj tigroj kaj orharaj simioj, entute pli ol 500 specoj de bestoj.
Tagoj: mardo kaj ĵaŭdo posttagmeze (13h30-17h00)
Prezo: 17 EUR
La Yonghe-lamaejo estas la plej granda lamaa templo en Pekino, kie imperiestroj de la Qing-dinastio kultis siatempe la prapatrojn. Ĝi kombinas la hanan, manĉuan, mongolan kaj tibetan arkitekturajn stilojn. Ĝiaj ĉefaj vidindaĵoj estas la Ekranmuro, Ĉielreĝa Halo, Darmo-rada Halo kaj Wanfupavilono.
La Konfucea Templo estis destinita por kulti Konfuceon en la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing. Ĝi konstruiĝis en 1302. Nun ĝi estas la ĉefurba muzeo, kie vi vidos grandnombrajn valorajn historiajn restaĵojn kaj dokumentojn de Pekino inter aliaj 80 mil historiaj objektoj.
Tagoj: dimanĉo kaj vendredo matene (08h30-12h00)
Prezo: 16 EUR
Xiangshan-parko, ĉ. 30 km for de la urbocentro de Pekino, troviĝas en la Okcidenta Montaro de Pekino. La loko estas unu el la plej preferataj de pekinaj familioj kiel ripozejo. En la parko troviĝas 28 vidindaĵoj, inter temploj, pavilonoj kaj pagodoj konstruitaj dum diversaj dinastioj.
La Templo de Kuŝanta Budho konstruiĝis antaŭ pli ol mil jaroj kaj estis riparita en 1734. En la halo kuŝas kupra budha statuo, kvin metrojn longa, kun la dekstra mano subtenanta la kapon kaj la maldekstra brako etendita.
Malantaŭe staras 12 argilaj budhaj statuoj. La tuto montras la ĉefan Budhon, Íakjamunio, testamentantan al siaj disĉiploj ĉe la nirvano.
Tagoj: lundo kaj vendredo posttagmeze (13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)
Prezo: 15 EUR
La Lugou-ponto, konata ankaŭ kiel la Marko-Polo-ponto, kuŝas super Yongding-rivero, 15 km sudokcidente de Pekino. Konstruita en 1189, ĝi estas 266,5 m longa kaj 7,5 m larĝa, kaj havas sur siaj balustroj 485 ŝtonajn leonojn divers-pozajn. Marko Polo skribis en siaj vojaĝ-notoj ke ĝi estas "la plej bona ponto en la mondo". Nepre vizitinda loko!
Tago: vendredo matene (08h30-12h00)
Prezo: 11 EUR
Malnova kaj nova, aŭtentika kaj neaŭtentika, morala kaj malmorala, ĉio estas trovebla en la strato Liulichang. Situante en la sudokcidenta parto de Pekino kaj longante je 750 metroj, ĝi estas unu el du stratoj kiuj ankoraŭ havas la aspekton de bazara strato dum la epoko de la Qing-dinastio (la alia estas la strato Suzhou ĉe la Somera Palaco, kie ne okazas tiom da vera komercado). En la okdekaj jaroj, la strato estis renovigita kaj diversaj specialaĵaj butikoj rekonstruitaj. Kun hele farbitaj pordoj kaj domo-randoj, kaj kun gracie kurbaj tegmentoj el nigraj tegoloj, iom de la malnova vivstilo de Pekino restas tie ĉi konservita. Tie staras multe da butikoj de antikvaĵoj, ĉin-stilaj pentraĵoj, kaligrafaĵoj kaj kopiaĵoj faritaj ĉe antikvaj steleoj.
La famaj Rongbaozhai-butiko, Ĉina Librovendejo kaj Vendejo de Historiaj Artaĵoj estas tie. Bela strato, ĝi estas vizitinda ne nur de art-amantoj.
T = tuttaga ekskurso (08h30-17h00);
M = duontaga ekskurso matene (08h30-12h00);
P = duontaga ekskurso posttagmeze (13h30-17h00)
| sab24/7 | dim25/7 | lun 26/7 | mar 27/7 | mer 28/7 | ĵau 29/7 | ven 30/7 | prezo | |
| E1 | T | T | 37 EUR | |||||
| E2 | T | 30 EUR | ||||||
| E3 | T | T | 39 EUR | |||||
| E4 | T | T | 32 EUR | |||||
| E5 | T | 40 EUR | ||||||
| D1 | P | P | P | M | 19 EUR | |||
| D2 | M | P | M | 20 EUR | ||||
| D3 | P | M | P | 18 EUR | ||||
| D4 | M | P | M | M | 21 EUR | |||
| D5 | P | P | 17 EUR | |||||
| D6 | M | M | 16 EUR | |||||
| D7 | P | M | P | 15 EUR | ||||
| D8 | M | 11 EUR |